2010-10-24

dokumento pri la movada stato je la fino de la 20-a jarcento en Irano

Noto de Reza Torabi,  junio 1996 
IREJO-Bulteno n-ro: 15 paĝoj 4 kaj 5

"Tiu rikoltis, kiu semis", tiu estas Irana proverbo pri kiu nia aktivado povas esti ekzemplo. Ju pli la tempo pasas IREJO fortigante des pli sukcesas disvastigante E-on en diversaj terenoj.
Oni ne imagu ke tre simple en la IREJO kadro ni movadumas sen malfacilaĵo, male nin renkontas eĉ danĝeraj situacioj sed ĉar ni aktivadas kolektive kaj harmonie, fine ni transpontas ĉiujn malfacilaĵojn.
Jam UEA ĉefdelegitino ne kunlaborante kaj malakceptante ĉian rilaton eĉ laŭ sia povo kontraŭagas nin, pro tiu multaj geesperantistoj silente rigardante nin atendas la finon!. Oni (tiuj kiuj sin nomas "movaduloj") faris danĝeran kontraŭagon rilate IREJO ke: IREJO aktivuloj estas dangeruloj ĉar ili havas rilatojn kun malpermesitaj kontraŭŝtat-organizoj!? (persone mi konas "grandulon" kiu ĉe kvin samideanoj tiel diris kaj timigis ilin sed post unu jaro jam ili certiĝis ke tiu "grandulo" simple faris mensogon!). La farita onidiro estis/as danĝera kaj por IREJO-aktivuloj kaj por E-movado en nia lando do, tuj ni sin turnis al la ministerio pri enlandaj aferoj petante la fondiĝon de "Irana Esperanto-Asocio". La taktiko estis ege efika, ke unue ni silentigis la oni dirantojn ĉar se ni havis problemon neniam povus kuragi kaj sin turni ĉe la ministerio pri enlandaj aferoj kie oni tuta tente inspektas personajn precedencojn.
La malamikoj de E-o en Irano diras ke Esperanto estas cionistaĵo, ĝi apartenas al cionisma tendaro kaj samtempe apartenas al Bahaanoj kiuj estas ligitaj al cionistoj. Imagu ke de unu flanko kelkaj faras onidiron kaj la "kredon" ke E-o estas ligita kun cionismo!.
Jam tri jaroj pasis de la fondo de IREJO - unua E-asocio en Irano kies aktivuloj atingis multajn spertojn kaj studis diversajn lecionojn pri la E-movado enlande kaj eksterlande.
IREJO, malgraŭ diversaj kontraŭagoj montris ke organizita aktivado en Irano fareblas kaj ĝi ne estas pasanta eksplodo sed ĉiam fluanta fonto de la iniciatoj pri E-movado en Irano. Ni festas trian datreven-fondon de IREJO, kiu fartas bonege kaj kreskas diversflanke, tutsane.
Ni ne forgesu, ke la estonteco de E-o krom diversaj faktoroj dependas al la Esperantistoj mem. Nia agmaniero kaj aktivado ĉe la aliaj estas ege gravaj. Ni, kiel la pioniroj de la E-movado en la Irana parto havas kaj sentas gravan taskon, ni ne rajtas esti mem emaj kaj malprudentaj.
Respektante ĉiujn gesamideanojn (eĉ tiujn, kiuj faris la ondiron) ni informigas nian pretecon por kunlaborado kun ĉiuj gesamideanoj por pli fortigi la movadon en nia lando. Ni bezonas unuecon kaj amikecon se estas ni "samideanoj".

M. Reza Torabi

No comments:

Post a Comment