2010-10-27

Raporto de d-ro Keyhan Sayadpour pri La movado en Irano



 
Nuntempa Irana Esperanta Movado
Organizaĵoj
Esperanto-movado havas longan historion en Irano. En septembro 1916, unuafoje kelkaj esperntistoj kunsidis en Teherano kaj fondis Persian Esperanto-Asocion (1). Do ĉi-jare oni festas 90-jariĝon de irana movado. Tie ĉi mi ne celas prezenti historion de Esperanto-movado en Irano, sed priskribi pri la nuna stato de tiu movado laŭbezone menciante kelkajn historiajn notojn.
Irana Esperanto-Asocio, Irana Esperantista Junulara Organizo, Sabzandiŝan-Instituto kaj Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj estas la iranaj esperantaj organizaĵoj kiuj estas prezentataj.

Irana Esperanto-Asocio
Irana Esperanto-Asocio (IREA) fondiĝis en 1996 kaj akceptiĝis kiel landa asocio de UEA lastjare dum la UK en Vilno. Oni miras kial movado kun tiom longa historio ne posedis aliĝintan asocion ĝis nun, se oni ne scias la historion de nia movado.
Sendube la nuna movado en Irano ŝuldas sian prosperon al la klopodoj de D-ro Saheb-Zamani. Li komencis siajn Esperanto-aktivadojn antaŭ la islama revulocio en 1979. Li estis fama psikologo kaj krom siaj Esperanto-agadoj, li estis politike kaj socie aktiva persono. Post la revolucio, li daŭrigis siajn Esperanto-aktivadojn sed pro sia antaŭa personeco, li ne povis libere aktivi.
Estis persekutoj kontraŭ li kaj Esperanto, precipe far instruistoj de la angla, kondamnante E-on al rilato kun cionismo pro la juda deveno de Zamenhof. D-ro Saheb-Zamani elspezis grandan forton por batali kaj sukcesis jure venki la kondamnintojn. Sed la etoso, kion ili faris bezonis longan tempon por ŝanĝiĝi.
Precipe pro tio, li kredis ke irana Esperanto-movado ne bezonas asocion aŭ revuon por prosperi. Eble li timis aŭ ne povis paŝi ĉi-direkten pro la etoso ĉirkaŭ si. Aliflanke movado de D-ro Saheb-Zamani fakte ne estis demokratia kaj li deziris ne perdi sian estrecon. Pro tio longtempe irana movado malgraŭ siaj meritoj ne posedis asocion aŭ revuon. D-ro Saheb-Zamani kredis ke ekzistas sufiĉe da Esperanto-gazetoj en la mondo kaj instigis nin verki por ili. Tial aperis historia numero de Kontakto kies enhavon preskaŭ tute verkis irananoj.
Ekde 1992 aperis grupo de junaj esperantistoj, kiuj deziris labori pli libere. La ĉefmotoro de tiu grupo estis S-ro Reza Torabi. Ili sukcesis fondi IREJO-n kaj aligi ĝin al TEJO. La grupo ŝvelis kaj ensorbis kelkajn aktivulojn de la grupo de D-ro Saheb-Zamani, kaj fondis Sabzandiŝan-Instituton, la revuon ‘Irana Esperantisto’, kaj IREA-on dum la venintaj jaroj.
Bedaŭrinde IREA ne havas multe da membroj ; ĉirkaŭ 50 dum la pasinta jaro. Obstakloj al grandiĝo de la asocio multas sed ni povas mencii du : mankon de landa kongreso por kolekti esperantistojn kaj instigi ilin pagi kotizon kaj oficiale membriĝi ; kaj eblecon aĉeti la revuon ‘Irana Esperantisto’ de la strataj kioskoj aŭ aboni ĝin sen aliĝi al IREA.
Irana Esperantista Junulara Organizo
Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO) estas la pli malnova junulara sekcio de IREA. Ĝi fondiĝis en 1993 kaj akceptiĝis kiel landa sekcio de TEJO en 1994 dum la IJK en Koreio. Ĝi iam estis aktiva organizaĵo kaj eĉ posedis samtempe tri komitatanojn en TEJO-komitato.
Sed dum la lastaj jaroj kaj post la transiro de siaj aktiv-uloj al mezaĝeco, ĝi bedaŭrinde perdis sian aktivecon. Oni klopodas reaktivigi ĝin sed ni devas ankoraŭ atendi por tiu evento.
Sabzandiŝan-Instituto
Tiu instanco estas oficiale registrita privata instituto por propagandi kaj instrui la lingvon Esperanto. Sabzandiŝan signifas Verdpensuloj en la persa. Fakte ĝi estis la bazo por fondi IREA-on kaj la portalo por havi rilatojn kun iranaj organizaĵoj, ĉar registrigi IREA-on kiel oficialan asocion bezonas penigan laboron kaj daŭran tempon sed registrigo de privata lingvo-institucio estas multe pli facila tasko.
Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj
La landa sekcio de ILEI ankaŭ ne estas aktiva nuntempe. Feliĉe la membroj de Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj (IRLEI) decidis reaktivigi ĝin.
Oficejo
Ekzistas oficejo ekde 1997 en Teherano. La lokoj estis lupren-itaj inkluzive de la nova ; pro tio la lokoj ŝanĝiĝis 4–foje dum la pasintaj jaroj. Instali kampanjon por aĉeti lokon estas diskutata.
Revuo
La organo de IREA estas ‘Irana Esperantisto’. Relative belaspekta kaj bonkvalita pli-ol-3-jara revuo aperas por montri al ne-esperantistoj ke nia lingvo ne nur apartenas al la pli-famaj landoj ; Esperanto estas vere taŭga komunikilo por ĉiuj mondanoj. Irana Esperantisto estas nemalhaveblaĵo por ĉiu esperanta asocio, instituto, klubo, ekspozicio, biblioteko, kaj tiel plu, kiu celas varbi Esperanton kiel vere universalan lingvon.
Sezona 56-paĝa revuo estas ĝuste duone en la persa kaj duone en Esperanto. La persa kaj oficiala nomo de la revuo estas ‘Pajam-e Sabzandiŝan’ (Mesaĝo de verdpensuloj). En la esperanta parto vi povas trovi artikolojn pri iranaj kulturo, literaturo, kino, turismo kaj Esperanto-movado. Sed troveblas ankaŭ artikoloj de alilandaj kontribuantoj. Ni bone lernis de la sorto de «El Popola Ĉinio» kaj klopodas ne limigi nian revuon al artikoloj nur pri nia lando. La persa parto ĉefe enhavas artikolojn pri Esperanto kaj ties movado kaj celas allogi la legantojn al nia lingvo.
La rajton eldoni Iranan Esperantiston oni gajnis post 5-jara laboro por konvinki iranajn respondeculojn. « Irana Esperantisto » eldoniĝas per la financaj helpoj de iranaj esperantistoj en- aŭ ekster-lande loĝantaj. Malgraŭ la akceptebla kvalito de Irana Esperantisto, la nombro de la abonantoj estas malpli ol atendate. Ni rekomendas al ĉiu Esperanto-instanco kiu celas varbi nian lingvon, aboni ĝin kaj krom subteni ĝin finance, utiligi ĝin varbocele. Vidi iranan esperantan revuon povas esti pli granda surprizo ol vidi tian revuon ekzemple el okcidenta eŭropo. Aliflanke ni bonvenigas artikolojn de alilandaj esperantistoj. Irana Esperantisto ne nur apartenas al iranaj esperantistoj kaj ne celas nur prezenti Iranon.
Libroj
Dum la lastaj monatoj eldoniĝis du gravaj lernolibroj: La nova eldono de « La Dua Lingvo » de D-ro Saheb-Zamani, libro pere de kiu multaj irananoj konatiĝis kun Esperanto kaj lernis ĝin ; kaj « La Plej Facila Lingvo de la Mondo » de Inĝ. Ahmad Reza Mamduhi, la prezidanto de IREA. Ambaŭ libroj estas vere bezonataj por Esperanto-instruado al perslingvanoj kaj plenigis longtempe malplenan lokon de novaj lernolibroj. Baldaŭ aperos alia libro de Inĝ. Ahmad Reza Mamduhi kiu baziĝis sur la persa traduko de « La Fenomeno de Esperanto » de William Auld kaj celas prezenti la lingvon al la irana publiko.
Kunsidoj
Ni klopodas organizi iranan Esperanto-kongreson sed ankoraŭ ne sukcesis precipe pro financaj problemoj. Zamenhof-tagon ni festas kutime. En 2004 okazis tri kunsidoj en tri iranaj urboj : Raŝt, Maŝhad kaj Ŝiraz. Tio en Raŝt (Foto 1) okazis en granda salono apartenanta al banko kaj la du aliaj en universitataj atmosferoj. Pasintjare la festo okazis en la ateliero de S-ro Habibpur, esperantisto-pentristo (Foto 2). La KD de la programo aĉeteblas ĉe la oficejo.
En la oficejo de IREA ĉiumonate okazas esperanta prelego. La temoj estas variaj kaj elektas ilin la preleganto mem. Se vi planas vojaĝi al Teherano kaj vi deziras partopreni aŭ prelegi, bonvolu kontakti min. Ni ankaŭ kunsidas ĉiu-lunde vespere en la oficejo kaj laŭbezone (precipe pro alilandaj gastoj) dum la aliaj tagoj de la semajno.
Malgraŭ pli-malpli stabila stato de irana Esperanto-movado (asocio, revuo, oficejo, kunsidoj,...), mi kredas ke ĝi estas en sia nadiro de aktivado. Pasinte la homa forto estis pli granda, kvankam la bazo aŭ ne-homaj fortoj estis malpli. Ni multe diskutis pri tiu afero dum niaj kunsidoj sed ne trovis la kialon :
- Ĉu la financa stato de irananoj estas la kialo ? Ne. Nun nia ŝtato vendas nafton kelkoble pli multekoste ol pasinte kaj la financa stato de irananoj estas multe pli bone.
- Ĉu la minaco de milito estas la problemo ? Kiam Teherano estis bombardata de irakaj aviadiloj kaj misiloj, okazis Esperanto-kursoj en la ĉefurbo. Nun kiam estas nur minaco de milito, ne estas logike ke ĝi estu la kaŭzo de malpli-aktiveco de la movado.
- Ĉu irana ŝtato malhelpas Esperanto-movadon ? Ĝis nun oni ne vidis specialan malhelpon aŭ kontraŭstaron flanke de la ŝtato kontraŭ Esperanto.
Ŝajnas ke la nuna stato estas simpla nadiro en la aktivado de irana movado. Ni esperas fruan pason de tiu periodo kaj plivigliĝo de nia movado.

D-ro Keyhan Sayadpour, komitatano de IREA
ksayadpour@yahoo.com
 
Interreto
Se vi deziras ricevi plian informon pri Esperanto-movado en Irano, vi povas viziti :
www.sabzandishan.com
(oficiala adreso de Sabzandiŝan-Instituto)
www.esperanto.blogfa.com
(persa blogejo por aktualaj informoj ; esperanta versio konstruatas.)
iranaj-esperantistoj@yahoogroups.com
(grupo pri irana Esperanto-movado)

Referaĵo :
1- Alireza Dolatŝahi. Historio de Esperanto en Irano (1). Irana Esperantisto. Unua numero; aŭtuno 2002: paĝoj 5-6.
Kiel kontakti IREA-oficejon:
Strata adreso: Numero 5, Alizade strateto, Khagani Strato, Engelab Avenuo, Teherano

No comments:

Post a Comment