2010-10-24

Unueco kreos viglecon en Irano

intervjuo de la revuo ESPERANTO, organo de UEA, kun Reza Torabi

Kion vi faras en via neesperantista vivo?
Antaŭe mi laboris en bazaro kaj en mia privata vendejo, sed en 1995 mi forlasis tiun laboron kaj pli ekinteresiĝis pri komputado. Nun mi funkcias kiel kompostanto kaj intencas fondi eldonejon.
Fakte, Esperanto ŝanĝis (aŭ korektis!) mian vivmanieron,kaj mia laboro estas jam tiel intermiksita kun Esperanto ke ŝajne mi ne povus forkuri de ĝi!


Kiel, kiam vi ekmovadis?
En 1984, kiam mi estis mezlernejano, mi konatiĝis kun la nomo Esperanto pere de ĵurnala anonceto pri koresponda kurso de d-ro Hossejn Vahidi. Plena de entuziasmo, mi sendis leteron al li kaj mendis Esperanto-lernolibrojn. Lerninte la lingvon mi ege miris ke en nia lando, ŝajne, ne ekzistas E-movado.
Ekde mia konatiĝo kun Esperanto ĝis mia unua kontakto kun e-istaj samlandanoj pasis 7 jaroj!
En 1992 mi sukcesis membriĝi en UEA. Tiam mi komprenis ke la Esperanto-aktivularo en Irano fakte limigas al kelkdeko da personoj kaj ke multaj esperantistoj neniam havis eblon sufiĉe informiĝi pri la tutmonda Esperanto-movado.
Mi skribis leteron pri mia vidpunkto kaj miaj movadaj celoj al konatoj kaj al homoj kies adresojn mi jam havis. Post kelkaj tagoj venis reagoj al mia invito. Samtempe mi komencis korespondi kun TEJO kaj ĉefe kun Sabira Stiihlberg, la tiama TEJO vicprezidantino, pri landa agado. Sabira ege helpis min kaj donis tre utilajn konsiliojn. Tio gvidis alia kreiĝo de IREJO.

IREJO ŝajnas la ĉefa ag-forto en Irano. Ĉu juneco estas ĝenerala karakterizo de la irana movado?
Ni memoru ke la nuntempa irana loĝantaro estas statistike unu el la plej junaj tutmonde, do ne estas strange ke ankaŭ la esperantistoj de Irano junas. La Esperanto-kursoj plenplenas de gejunuloj, kiuj konsistigas ankaŭ nian aktivularon.

Ĉu tamen la diversgeneraciaj aktivuloj bone kunlaboras?
Feliĉe ni ne spertas intergeneracian problemon en nia movado. Hodiaŭ en nia Irana Esperanto-Centro, fondita en oktobro 1997, ni senprobleme kunlaboras kun gesamideanoj pli aĝaj ol 70 jarojn. Pli ol 40% de nia membraro en la Esperanto-centro superas la aĝon de 30 jaroj, kaj tio pruvas ke ne ekzistas generacia problemo en Irano. Ni ja havis problemon kun aktivuloj kiuj agadis kaj servis al la Esperanto-movado sincere sed konservative. Kun ili ne estis facile komenci kunlaboron, kion mi ege bedaŭras. Tamen, ni sukcesis kunigi la disajn unuopajn esperantistojn,kaj en nia rondo ni pli kaj pli renkontas novajn vizaĝojn. Oni en Irano ege malfacile fidas al sociaj movadoj,sed 5 jarojn post la ekfunkcio de nia novspeca asocio oni kredas nin, kaj nia demokratiema kaj malferma komunumo allogas ĉiujn entuziasmulojn.

Ĉu la generala publiko en Irano scias pri Esperanto? Kiel oni rilatas al ĝi? Kiajn informadajn, varbajn sukcesojn vi atingis?
Dum la periodo 1976-82 Esperanto estis vaste propagandata tra Irano, kaj la publiko estis grandioze bombardata per informoj, sed ne ekzistis organizita Esperantomovado.
Rerigardante hodiaŭ al tiu "ora periodo", ni ne povas lasi la aferon tute sen kritiko. Oni tiam faris troigojn pri Esperanto, tiel ke la publiko preskaŭ emis kredi ke baldaŭ la tuta mondo akceptos Esperanton! Post la revolucio tio kaŭzis reagojn de la instancoj: kelkaj kontraŭstaris
Esperanton kaj ankaŭ esperantistojn kies agoj ne plaĉis al ili. En tiu etoso, homoj kiuj pro la antaŭa grandioza propagando eklernis Esperanton, restis sen pluaj informoj pri la Esperanto-movado kaj sen gvido por aligi al ĝi.
Ekde kiam mi ekis movadumi, mi ĉiam strebis al sobra informado. Kune kun miaj gesamideanoj mi klopodis kolekti aktualajn informojn pri la stato de Esperanto en la tuta mondo. Niaj informiloj priskribas la aplikadon de Esperanto, ĝian kapablon de interkomprenigo kaj inter amikeco,la diverskulturecon kaj neŭtralecon je kiu plenplenas Esperanto.
Unu el niaj ĉefaj agadoj tiurilate estas ĉeesti en kulturcentroj kie oni ofertas variajn kulturservojn al gejunuloj, kiuj amase partoprenas. Pri tia agado ni jam vere specialigis. Ankaŭ en universitatoj niaj membroj varbadas laŭ siaj ebloj, disdonante informilojn en la plej
taŭgaj manieroj. Ni havas la sperton ke rekta varbado en nia lando neniam profunde efikas, sed malrekta varbado ja atingas rezulton, do ni aranĝas i.a. ekskursojn en kiuj povas partopreni ankaŭ neesperantistoj: pli 01 80% de ili ekinteresiĝas pri Esperanto kaj eĉ partoprenas en niaj Esperantokursoj.
En la lastaj du jaroj ni mendas anoncojn pri Esperanto en junularaj revuoj, por reklami nian korespondan Esperanto-kurson. Ĉiusemajne dekojn da leteroj ni ricevas el diversaj urboj kaj vilaĝoj, kaj al ĉiuj ni sendas informilojn. En unu el la plej popularaj retserviloj ni starigis Esperanto-rondon: do, ankaŭ per komputilo ni disdonas informojn kaj novaĵojn pri Esperanto. Mi esperas ke ni baldaŭ inaŭguros ankaŭ TTT-paĝon.

Kiaj estas la organizaj kadroj en kiuj Esperanto povas funkcii en Irano?
Ni ankoraŭ ne estas tre societemaj; unuopemeco regas nin en Irano. Mi ne havas dubon ke inter niaj gesamideanoj trovigas tre kapablaj, influhavaj kaj talentaj personoj,kiuj povas multon fari, sed ankoraŭ ni ne estas kunligitaj. Ekzistas multaj signoj rilate la akceptadon
de Esperanto kiel stud-objekto en kelkaj universitatoj,kaj se tio realigos, vere okazos Esperanto-revolucio en Irano!
En la kadro de la ŝtataj kulturcentroj la respondeculoj akceptas Esperanto-kursojn, se e-istoj mem aranĝas kaj prizorgas ilin. En la gazetaro fojfoje aperas Esperanto-rilataj novaĵoj, kaj e-istoj mem tradukas el Esperanto alIa persa. Tiaj aferoj multe helpas la movadon kaj plifortigas la publikan atenton pri Esperanto.

Ĉu ekzistas iaj malhelpoj al internaci-skala agado?
Ne malmultas bariloj kaj malhelpoj! Estas fakto ke okcident-eŭropaj statoj pli kaj pli fermiĝas por alilandanoj. Pro tio pasintjare mi ne sukcesis ĝustatempe akiri nederlandan vizon por ĉeesti kunsidon de la TEJO-estraro. Por irananoj ĉiam estas tre malfacile akiri vizon por vojaĝi al Esperanto-kongresoj kaj seminarioj en Okcidenta Eŭropo.

Kion vi vidas kiel plej gravajn taskojn en Irano?
Por havi viglan movadon ni devas plej labori pri informado. Se interesatoj povas akiri aktualajn informojn, ili povas iĝi aktivuloj por nia movado. Eldono de libroj pri la movado en la nacia lingvo multe helpos nin. En la movado de nia lando ni bezonas plurismon, sed ne anarkion. Nur unuece ni sukcesos servi la movadon: nia baza tasko estas do krei etoson de unueco kaj amikeco ĉe la irana esperantistaro. Ni ne rajtas fermi la pordon al tiuj kiuj ne pensas kiel ni sed havas celon komunan kun ni.
Estas nia tasko respekti niajn antaŭulojn kaj klopodi kunlabori kun ĉiuj, spite al personaj opini-diferencoj.

1105 (7-8) julio-aŭgusta 1998 ESPERANTO 122-3

No comments:

Post a Comment