2010-11-03

Aref Azari

Aref AZARI (1924- 2007)
Azari naskiĝis kiel filo de irana familio en Aŝgabato, nuntempe la ĉefurbo de Turkmenio. Lia gepatra lingvo estis la turka. Li iris al turk-lingva lernejo kaj krome lernis la rusan kiel la tiaman ŝtatan lingvon de Aŝgabato. Kiam li havis dek jarojn la familio translokiĝis al Irano. Post unu jaro en la orient-irana urbo Maŝhado li translokiĝis al Tehrano kaj tie iris al la franca lernejo. Dum ferioj li laboris en diversaj fabrikoj. Poste li studis meĥanikan inĝenieradon (maŝin-fabrikadon) en alta tekniklernejo, kie instruis germanaj instruistoj. Pro financaj kialoj li ne sukcesis fini la studadon. Li poste dum kelkaj staĝoj laboris en Germanio, Usono kaj Francio por kompletigi sian scifakon.
Azari komencis labori en irana ŝata organizaĵo kaj poste daŭrigis en privataj entreprenoj, kie li precipe okupiĝis pri maŝin-instalado kaj manaĝerado en diversaj sekcioj.
En 1945 li sciiĝis pri Esperanto per sia frato kaj iom eklernis ĝin. Serioze li okupiĝas pri Esperanto ekde 1977, kiam li partoprenis Esperanto-kurson en la Tehrana universitato. Baldaŭ li ekinstruis. El liaj grandnombraj E-kursoj elkreskis multaj movadaj aktivuloj. Azari partoprenis kvar Universalajn Kongresojn en 1979, 1985, 1986 kaj 1988. En la UK de Lucerno de 1979 d-ro Pezeŝki instigis lin verki vortaron, kiu proprakoste publikiĝis post pli ol 20-jara laboro en 2000, nome la Ampleksa Esperanto-persa vortaro. La alidirektan volumon li prilaboris 70-procente, tamen ĝi ankoraŭ ne eldoniĝis.
Ekde la starigo de Irana Esperanto-Centro, li diversmaniere subtenas ĝin kaj en 2000 fariĝis honora prezidanto de IREA. En 2001 li fariĝis honora membro de Universala Esperanto-Asocio.

No comments:

Post a Comment