2016-02-28

Esperantovivo mia: konatiĝo

Jam venis tempo iom mi skribu rilate mia esperantovivo. 

Mia konatiĝo kun Esperanto
Kiel 15 jara lernanto kiu estis ege scivolema pri la vivo kaj la mondo, kiu ĉiu tage estis aĉetanta tagĵurnalon "Kejhan" hazarde je la mezo de la somero iun tagon altiris min io anonceto jene: "Lernu koresponde la internacian lingvon Esperanto"
"Internacia lingvo" kiom bona ideo! jes tio estas interesa ideo! mi tuj skribis leteron al adreso kiu estis menciita en la anonceto.
Post 2 semajnoj mi ricevis pakaĵon en kiu estis detalaj informoj pri la internacia lingvo kaj informoj kiel oni povas mendi la korespondan kurson. Oni devus 1000 rialojn per registrita poŝto sendi por ricevi la lernomaterialojn de Esperanto, tamen al lernejano kiel mi kies semajna poŝmono estis 50 rialoj la sumo estis tro, aliflanke arde mi estis interesita senpacience mendi la kurson. Mi turniĝis al mia kuzo kiu estis samaĝa kun mi sed ne plu ŝatis lernadon kaj laboris en iu malgranda fabriko kiel simpla laboristo. La kuzo kunplezure pruntedonis al mi bezonatan kotizon kaj mi tuj mendis la kurson.
Post du semajna atendado plezure mi ricevis grandan pakaĵon en kiu estis la unua parto de la koresponda kurso de Esperanto kun la subskribo d-ro Hosejn Vahidi kune kun la bonveniga letero al la kurso en kiu li afable kuraĝigis min lerni la lingvon.
Kaj tiel mi dum la somera feriado de la jaro 1983 komencis lerni Esperanton.

1 comment:

  1. Dankon kara Reza
    Ankaŭ mi kiel 14 jaraĝa knabo vidis similan anoncon. Sed ne en " Kejhan " . Mi vidis ĝin en la revuo " Danestaniha " .

    ReplyDelete