2016-02-26

MEMUARO pri MHSZ kaj la Esperanto-movado en Irano 1

sendependa verko originale en Esperanto pri instruaĵoj de MHSZ
[Prof. Doktoro Mohammad Hasan (Naser-ed Din) Saheb-oz Zamani] kaj la historio de la Esperanto-movado en Irano de la novembro 1987 ĝis la marto 2010

verkis kaj respondecas la enhavon:
Sejjed Navvab Mozaffari Baluĉi (snmb)
Tehrano - Irano - Aprilo 2010

Enkonduko de la verkisto
Ekde 1987, kiam mi ekkunlaboris kun la Atai Eldonejo, mi ade vizitadis D-ron MHSZ kaj notis liajn instruaĵojn, lecionojn, parolojn ktp. Ĝis la aprilo 2010, kiam mi verkis surbaze de tiuj notoj, ĉi tiun memuaron, mi nenie publikigis eĉ eron de tiuj notoj.
Ĉi tiu memuaro entenas miajn notojn ĝis la lasta nia kunsido en la marto 2010. La notoj mem kelkoble pli multas ol tiu ĉi memuaro. Se mi parolus pri aliaj dokumentoj, tekstoj el liaj verkoj, opinioj de aliaj geamikoj pri li kaj liaj aktivadoj ktp, la volumeno de tiu ĉi memuaro ankoraŭ pli multiĝus. Mi rezignis tian longigon ĉar mi volis skribi nur pri ne eldonitaj aferoj pri li, kiujn mi mem povus atesti. Alie tiaj memoraĵoj kaj tekstoj povos esti eldonataj pere de li mem aŭ aliaj liaj studentoj. Mia memuaro koncernas nur tion kion mi mem pripensis, ĉeestis, lernis kaj povos pridefendi.
Alia kialo laŭ kiu mi ne uzis ĉiujn miajn notojn estis ke ĉirkaŭ du triono da tiuj notoj ne rekte tuŝis la Esperanto-movadon aŭ Esperanton mem.

 D-ro MHSZ akceptis Esperanton kaj enportis ĝin en Iranon havinte sian propran filozofion. Do Esperanto estas nur parto de lia solvilo por nia kriza situacio. Li meritas memstaran pli volumenan volumon en kio estu traktata tuta lia idearo. Estus pli dece, laŭ mi, ke tiu verko estu en la persa lingvo por la irananoj. Se li permesos, tion povos fari komitato kiu konsistu el liaj ĉirkaŭuloj inter kiuj nepre devos esti liaj esperantistaj gestudentoj.
Mi rezignis fari enhav-tabelon por ĉi tiu memuaro, ĉar mi verkis ĝin ne por esti kronologia biografio de lia vivo aŭ la historio de la E-movado en Irano. Kiam mi komencis en la marto 2010 kaj finis ĝin en la neksta aprilo, mi jam havis la tutan notaron legitan kune kun mian impresaron kies forta interplektiĝo ne permesis min disĉapitrigi la verkon. Tamen la verko pli malpli karakterizas sin havantan laŭ-datan ordigon.
Esperanto, kiel lingvo, kaj ankaŭ eĉ ĝia interna ideo, laŭeble penas resti neŭtralaj. Sed la homoj, kiel faras aliloke, strebas kiel eble plej ili povas, alproksimigi ĝin al siaj propraj ideoj politikaj, religiaj k.s. Mia forta inklino kaj strebado estis prijuĝi laŭjuste. Tial mi rompis la komplotan silenton, kion lanĉis kaj daŭras iuj esperantistoj pri MHSZ kaj liaj amikoj, kaj mi parolis pri ambaŭ flankoj -depost la skismo okazinta en la irana
E-movado-, kiel mi mem spertis tion kaj konis ĝiajn kialojn, esperante baldaŭan pli justan kaj pli honestan priparolon.
Mi prenas la respondecon de la teksto kaj avide atendas ajnan reagon, por pli kompletigi ĉi tiun verkon en ĝiaj eventualaj postaj eldonoj.

 Sejjed Navvab Mozaffari Baluĉi
UEA-membro ekde 1989 * UEA- Delegito ekde 1996
snmozaffari@yahoo.com - http://snmb.blogfa.com
Malmulte da homoj renkonteblas dum la vivo, kiuj tiom efikas nian vivon kiujn ni ne povus forgesi ĝis la fino de nia vivo. Por mi unu el ili estas profesoro doktoro Mohammad Hasan (Naser-ed Din) Saheb-oz Zamani, kiun mallonge, en la esperantaj tekstoj, ni nomas MHSZ aŭ simple; D-ro.
Kiam por la unua fojo ( novembre 1987 ) mi vizitis lin, mi estis oficisto de la Atai Eldonejo. La eldonejo estis lanĉita pere de Ahmad Atai je la jaro1936 . ( Kiam D-ro MHSZ estis unujaraĝa  ).  Ahmad Atai , kiel li mem diris en siaj memoraĵoj, estis laborinto ĉe la librovendejo Mozaffari en Tehrano. Li pli poste, kolektinte siajn monojn, lanĉis sian memstaran librovendejon kion li baldaŭ plivastigis kaj faris ĝin fama eldonejo. Ahmad Atai, kvankam ne edukita en universitato, kvazaŭ malkovris      D-ron MHSZ. La plej multo de la verkaro de D-ro MHSZ estas eldonitaj de la Atai eldonejo. La ĉefan branĉon de la eldonejo jam posedas kaj manaĝas Behruz Atai, inĝeniero pri meĥaniko kaj jam de longe esperantisto. Mi komencis kunlabori kun la Atai eldonejo ekde la merkredo 11an de la novembro 1987. Tiam nur kelkajn tagojn antaŭe mi estis reveninta el Bulgario kien mi iris por serĉi studeblecojn. Dum tiu vojaĝo min multe helpis Esperanto kaj bulgaraj vere afablaj homoj. Sed bedaŭrinde eĉ en socialista lando oni postulis monon por ekstudi! Tri jarojn antaŭ ol tiu vojaĝo mi eklernis Esperanton per korespondaj kursoj de la instituto Azma kion estris D-ro Hosejn Vahidi. Ĝis tiam mi konis  D-ron MHSZ nur verkinton de famaj libroj. La Atai eldonejo estis la sola eldonejo kiu eldonis esperantajn librojn.
En la Atai eldonejo mi komencis prilabori Esperanton, administri           E-sekcion, verki E-ajn korespondkursojn por korespondaj gestudentoj kies nombro en la finaj tagoj de mia kunlaboro ( en julio 1989 ) atingis je 1.000 , ktp. Kompreneble mi ankaŭ helpis aliajn kurantajn aferojn de la eldonejo.
Mi estis verkinta E-persan korespondan lecionaron surbaze de barata koresponda lernolibro kiam Behruz Atai prezentis min al D-ro MHSZ celante plibonigi mian Esperanton. La fakto ke mi ne komencis Esperanton unue rekte kun D-ro mem, longdaŭre restis suspektoplena problemo inter mi kaj D-ro. Dum tiuj unuaj tagoj mi komprenis ke D-ro ne facile ekfidas al homoj. Li jam instruis pli ol 140 elementajn E-kursojn, en universitatoj aŭ aliaj lokoj, kaj estis iom ne plaĉa afero por li ke la unua dungita kaj salajrata E-oficisto estu ne de liaj lernantoj. Li tre diskreteme kaj suspekte akceptetis min. Antaŭ ol la unua ĉea kaj vidalvida intervizito mi jam legis liajn librojn kaj lia nomo sonis en miaj oreloj kiel fama aŭtoro.
Mi sciis ke D-ro enportis Esperanton en Iranon post la unua ondo de antaŭuloj kiel Etesamolmolk ( La patro de Parvin Etesami, la fama irana poetino. Yusof Etesamolmolk en sia periodaĵo "Bahar" parolis pri Esperanto. Pri li D-ro skribis en la libro " La Dua Lingvo ), Bahman Ŝejdani kaj aliaj, kiuj unue ekstrebis prezenti Esperanton al la irananoj kaj iuj el ili eĉ verkis vortaretojn kaj lernolibrojn. (ekz-e Bahman Ŝejdani: La publika lingvo Esperanto - E-persa lernolibro kun vortareto kaj intervjuoj kun 13 iranaj esperantistoj - Tehrano- 1929) . La unuaj klopodoj ne sukcesis pro malkonsento de Reza ŝaho, la unua ŝaho de la duŝaha Pahlavi-dinastio. La dinastio estis  perdita per la revolucio de 1979.
Mi ne intencas reverki la tutan E-historion de Irano , pri kio D-ro MHSZ sufiĉe parolis en sia verko "La Dua Lingvo" kaj aliaj siaj verkoj. Por interesintoj mi citas nur fragmenton da, el la raporto " Iran-Esperanto Raportas" numero de 09.05.1996, plej sube de tiu ĉi memuaro, sub la numero (1) kiun subskribis mi kaj Ĵila Sedighi, la edzino de D-ro MHSZ .
Mi intencas rakonti miajn memoraĵojn kiujn mi mem povas konstati, kaj kiuj okazis antaŭ miaj okuloj. Certe ĉi tiu verko ne estos la tuta historio de Esperanto en Irano. Sed mia verko estos ia pravigilo por D-ro MHSZ , kiu sindoneme konsekris sian vivon -almenaŭ la duan duonon- por Esperanto. Mia pravigilio ne estas nur defendo de li mem, sed defendo de lia gvidadmaniero por E-movado en Irano.   
Ekde la unuaj tagoj de nia renkontiĝo, D-ro suspektis ke mi estas komunisto. Ĉu pro mia dika liphararo, ĉu pro mia ĵus reveno de Bulgario, ĉu pro tio ke mi uzis la marksismajn terminojn,  ĉu pro mia nacieco - ja la gilananoj ĉiam estis akuzitaj je emo al sia norda forta najbaro; Rusio- aŭ mia arda pasio al teame, organize pristrebi por Esperanto. Li estis lerta psikologo kaj samtempe bone kogninta la iranajn antaŭ kaj postrevoluciajn junularajn aferojn. Mi ne volas diri ke li eraris sed vere mi ne estis komunisto. La socialismo iam havis lokon en mia menso kiel alternativo de la reĝeca diktaturo, sed mi neniam nomskribis ie, neniam membriĝis en komunista partio aŭ organizaĵo. Mi nur studis iliajn librojn por plibone rekogni kaj kiam de prijuĝo, kapabli agi scie. Mi neniam fariĝis sklavo aŭ soldato de io aŭ iu. Kvankam tiu maniero- esti liberalo sen dependo de iuj- kaŭzis grandajn damaĝojn por mi. La komunistoj malakceptis min pro mia kredo je Dio, kaj la religiemuloj akuzis min je libera kontaktado kun nereligiaj homoj. Tamen kiam de kvereloj, ambaŭ alvokadis min interjuĝi iliajn diskutojn kaj disputojn! 
Kiam mi vizitis Bulgarion en la jaro 1987, mi vere konvinkiĝis ke la komunismo ne povas savi la homaron. Eĉ tieaj ekskomunistoj, kiuj privokis min al la religio, pridiskutintaj la aferon kun mi, min pli puŝis al la libera pensmaniero. Mi konstatis ke neniu ideoligio povus fari paradizon por la homaro, sed la inferon ili nepre farus! Iu profesoro de la fiziko, en kies domo mi estis gasto, diris al mi ke por savi min mi devas turni mian vojon al la libera mondo. Cvetan, min rekomendis iri al Francio! Mi renkontis neniun honestan homon kiu estus kontenta pro la reganta komunismo. Ĉiu kiun min pridemandis tie havis seriozajn dubojn pri tiu ideologio.
Sed D-ro , ĉiun fojon kiun mi vizitis, ekis insulti la komunismon, socialismon kaj tiajn organizaĵojn en Irano. Mi certiĝis ke li estas libera homo, pensulo sendependa, dokta homo simile al kiu ne troveblis en mia ĉirkaŭo, sed aliflanke mi respektis iujn komunistojn kiel Ehsan Tabari,      kies saĝaj kaj profundaj priserĉoj de iranaj politikaj, kulturaj, sociaj demandoj ege plaĉis al mi.  Ja inter ili ekzistis homoj kiuj rezigninte ĉiujn postenojn, monrimedojn, famemojn kaj riskinte pri sia vivo, batalis kontraŭ la ŝaha diktatoreco. Oni ne povus paroli pri la irana intelektuleco kaj samtempe rezigni pri tiaj, ne malmultaj, komunistaj kaj marksistaj, batalantoj. Sed D-ro ŝajnigis esti kruela antikomunistulo. Liaj paroloj estis ĝustaj, sed lia tono, lia mimikaro dum la parolado, montris la aspekton de senkompata venĝemulo kiu fanatike malamikas al ĉiuj komunistoj, senkonsidere ke multaj el ili estis torturite buĉitaj en la prizonoj de la Ŝaho kaj nun ili estas estimataj de junuloj kiel naciaj martiroj. Tia fanatika malamikeco ne plaĉis al mi. Mi ne estis komunisto, sed tiom da malestimo kontraŭ sindonemaj batalantoj kiuj oferis siajn tutajn karaĵojn por la popolo- spite al malĝusteco de ilia ideologio- laŭ mi ne estis justa kaj honesta maniero kritiki ian ideologion. Mi konis en ĉiuj tiaj grupoj homojn kiuj vere ne pripensis siajn profitaĵojn. Ili amis la popolon kaj honeste pristrebis por la progreso de sia patrolando. Mi nur volis esti libera junulo kiu konscie decidus kaj prijuĝus, ne nur pro admonoj de la patro, de la instruisto, de la registaro ktp. Tial mi elspezis mian plimultan poŝmonon aĉeti librojn kaj periodaĵojn de diversaj grupoj. Tiaj libroj kaj periodaĵoj  pliposte kaŭzis multajn malfacilaĵojn por mi. En la fermita socio, ĉefe kiam ardiĝas la nelogikaj emociaĵoj, ĉian penon por sciiĝo, oni konsideras kiel krimaĵo, ĉiu kontraŭa, eĉ nur diferenca, periodaĵo, libro ktp povus veki ies venĝemon.
Dum tiuj arde entuziasmaj postrevoluciaj publikbruaj tagoj, kiam en mano de ĉiu junulo flirtis standardo alikolora, D-ro rekomendis saĝe pripensitajn kondutojn, eviti emociajn farojn, decidi raciajn reagojn, forresti de ajna membriĝo en politikaj organizaĵoj ktp. Nun mi povas pravigi lin. Ja estas prave ke multaj el la plej bonaj junuloj de tiu ĉi lando mortis vane nur pro la bataloj inter la diversaj organizaĵoj. Se ili restus vivaj ĝis nun, ĉu ili ankoraŭ persistus pri siaj opinioj? Ĉu la vero kion alcelas ĉiu junulo, estas konstante neŝanĝebla absolutaĵo?
D-ro pravis, ĉar tiam eĉ la simpla aniĝo en eĉ nepolitika organizaĵo kaŭzis adan suspektovekon kaj persekutadon. Tiam Eo mem havis nedifinitan situacion. Iun tagon ĝi estis antiimperialisma lingvo kio kaŭzus nian sendependiĝon de Usono kaj Britio- kiuj strebus nin dependigi de si mem per siaj lingvoj kaj kulturoj-, kaj alitage, Eo fariĝus la lingvo de la cionistoj, bahaanoj kaj framasonoj. Eĉ iam E-on oni akuzis je esti lingvo de komunistoj, ĉar la jugoslavaj partizanoj batalante kontraŭ la nazioj interparolis E-e por ke la nazioj ne komprenu ilin!
D-ro volis bari ankoraŭfojan neniigon de junuloj akuzitaj je levigo de diferenca - tiom suspekta- flago. Li agis saĝe. Li kognis la gvidarton, la iranajn prizorgaĵojn kaj la socipsikajn kondutojn de la irananoj.
Sed akcepti liajn opiniojn por iuj (eks)lernantoj- kiujn denun ni nomu "la junuloj"- ne estis facila. Ili volis havi sian memstaran grupon, sian standardon, sian klubejon, kaj , samkiel la politikaj organizaĵoj, siajn demonstraciojn. Esperanto por tiaj junuloj estis ilo por sociaj, politikaj aktivadoj. Tio timigis D-ron. Ĉar li estis la patro de la irana E-movado. Li respondecis ĉiajn okazojn pri kaj pro Eo. Li ne povis permesi ke Eo fariĝu alia partio. Sed la junuloj ĉiam ripetas la misfarojn kaj erarojn kiujn faris la plenaĝuloj kiam de siaj junaĝoj. Ili ne aŭskultis D-ron kaj ekmarŝis sian vojon. Ekĝermis semo de skismo ĉirkaŭ kio ariĝis esperantistoj al kiuj ne plaĉis la maniero de D-ro.
Ili registris E-asocion, ricevis abonprezojn, eldonis dulingvan revuon, lanĉis E-kursojn ktp ktp.
Multaj el miaj esperantistaj geamikoj komencis kunlabori kun la nova asocio. Ĉiu el ili ricevis postenon tie. Sed ili neniam invitis min. Eble ili estis certaj ke mi ne forlasos D-ron. Mi ja konstante partoprenis la kursojn de D-ro, kie mi havis mian konstantan seĝon en la unua vico. Samtempe ĉiujn kursojn de Ĵila Sedighi, la edzino de D-ro, kie oni studis pli progresintajn lecionojn, mi partoprenadis.
Dum ĉiu kunsido mi ekkonatis novan aspekton de la vizaĝo de D-ro. Li estis tiom plena de spertoj, scioj, kiun ne ĉiuj senpaciencaj junuloj, kiuj volis famiĝi per Eo, povis toleri. Liaj lecionoj estis por mi ne nur lecionoj de mia lingvoscio sed ankaŭ tiu de mia vivoscio
Miaj interrilatoj kun Ĵila estis pli bona, pli varma, pli intima. Mi vere amis ŝin kiel filo sian patrinon. Tian elkoran senton mi havis ankaŭ al    D-ro mem. Sed granda diferenco estis inter ili. Mi povis deklari miajn senton, amon, favoron kaj afablon al Ĵila kiam ŝin mi vizitadis. Sed al    D-ro neniam mi sukcesis aldiri eĉ unu vorton kiel mi volis. Ĉe D-ro ĉiam mi estis pasiva, lernanta kaj aŭskultema. Kvazaŭ io ne permesis min paroli ĉe li. Ĉe Ĵila mi fumis, parolis E-e aŭ Perse pri ĉio, eĉ iafoje pri   D-ro mem. Sed ĉe D-ro mi sentis pezan atmosferon kie mi kvazaŭ devus ekzameniĝi pri la tuta kulturo de Irano kaj solvi ties problemojn.
Ĵila reviziis miajn verkojn, helpis min eldoni ilin en E-aj revuoj, membrigis min kie ajn laŭ ŝi estus necese (interalie en UEA, kion poste mi komprenis estis kun konsilo kaj permeso de D-ro) ktp.
Verdire ŝi estis mia ĉefa kuraĝiganto por daŭri miajn verkadojn kaj tradukadojn.
***
D-ro insistis ke li mem instruu la elementajn kursojn de Eo. Sed la progresigajn kursojn instruis Ĵila. Ĵila tre flue parolis en Eo.
Je la unuaj jaroj de mia konatiĝo kun ili,D-ro instruis E-on en domo situanta en la urbocentro, kiun ni nomis " verda domo". Laŭ ordono de  D-ro nenian abonprezon oni ricevis, nek eĉ skribis la nomojn de la volontuloj. Sed ekzistis kaso al kio, se oni volus, povus monhelpi. Tie tutaj regantaj leĝoj de la lando estis observataj kaj respektataj. Eĉ la tagoj de viroj estis disigite de la tagoj de virinoj. Tie nenia politika agado estis permesita. Oni nur lernis esperanton kaj aŭskultis la parolojn de D-ro MHSZ . Al la lernintoj oni donis nenian certigilon, diplomon aŭ ajnan alian dokumenton. Sed la progresigaj kursoj de Ĵila estis iom pli libera. La sola kialo estis ke ĝi okazis en la Atai eldonejo kio estis pli publika loko. Tie oni legis la E-eldonaĵojn, pridiskutis la diversajn demandojn de la movado. Tie ambaŭ seksoj rajtis partopreni, ĉar tie kunsidis ankaŭ la UEA-gedelegitoj de la lando. La nura kondiĉo estis ilia nivelo de Esperanto. Ili devis scipovi legi kaj skribi esperante.
Jam de 1984 mi eklernis Esperanton per la korespondaj kursoj de Azma instituto. Dum mia vojaĝo al Turkio ( kie mi estis gasto de nun forpasinta samideano Hajreddin Dural, en Istanbulo) kaj Bulgario (en Sofio kaj Pazarĝik) mi uzis E-on tre flue. Sed mi ŝuldas mian plifluiĝon en Eo al la kursoj de Ĵila. En ŝiaj klasoj mi lertiĝis paroli, legi, traduki kaj verki E-e kaj konatiĝi kun la E-movado en kaj eksterlandskale.
Sed en la klasoj de D-ro { ne nur la elementaj kursoj kiujn mi ofte ĉeestis por lerni la instrumanieron de D-ro, kvankam li min permesis iri al la klasoj de Ĵila} kaj kursoj por iuj specialaj lernintoj, jam multe el ili delegitoj de UEA, mi lernis pri la politiko, kulturo, literaturo, serĉad-rimedoj, socipsikologio ktp. Tiam , laŭ mi, D-ro estis komparebla nur kun Ehsan Tabari.  Iliaj vidpunktoj ne estis samaj, sed iliaj manieroj; rigardi profunde kaj ĉiuflanke al la detaloj kiujn aliaj malmulte priatentis estis , laŭ mi, similaj. Min plaĉis la verkoj de ambaŭ. Tabari devis prizorgi la obsrvadon de sia partio; Tude- kies ideologo li estis-  kaj eble la nordan grandfraton- en kies Moskva komunistpartia altlernejo kaj la akademio de la sociologiaj sciencoj apud la centra komitato de la komunista partio li studis marksismon kaj  la filozofion- sed D-ro estis libera de ajna engaĝiĝo, krom tiuj kiujn li mem difinis por si.
Nuroddin Kianuri, iama ĝeneralsekretario de la komunista partio de Irano; Tude, la rivalo de Ehsan [ollah] Tabari, diras pri li: " Ehsan Tabari estis konscia homo, li scipovis kelkajn lingvojn, li havis ege ŝarpan memorpovon, li regis la persan literaturon, la antikvan persan literaturon, li bone sciis pri la Islamo, li konis la Filozofion ĝenerale, kaj la islaman filozofion {aparte}. En Moskvo li finis la komunistpartian altlernejon kaj la sociologian akademion apud la centra komitato de la komunista partio, en la Filozofio. En la demokrata respubliko Germanio li doktoriĝis pri la fako Filozofio . Se mi memorus ĝuste, lia tezo estis la Molla Sadra filozofio. Li havis sufiĉajn sciojn pri la okcidenta filozofio. Li ankaŭ studis la marksismon kaj pri tio li sciis, sed, miaopinie, lia scio pri la marksismo estis libra, nek scioj kiuj estus enirinitaj en lian viandon kaj haŭton ( t.e. irana eldiro pri profunda eniro de ia scio en ies kapon aŭ animon- snmb ).
D-ro MHSZ ne dependis de io aŭ iu. Lia memstareco kaj sendependeco kaŭzis lian oftan solecon. Se tiu ĉi devizo estus ĝuste ke: " la frukto de ĉiu penso estus la mono", D-ro ne estis tiom sukcesa! Iam mi pripetis lian permeson lanĉi privatan eduk-institucion kie ni instruu al volontuloj de universitataj  konkursoj la ordinarajn lecionojn kaj la fremdajn lingvojn kaj per ĝia mono ni aparte lanĉu E-sekcion. Tiam tiaj institucioj havis finance prosperan bazaron kaj kiu volis eniĝi universitaton bezonis relerni siajn lecionojn en tiaj institucioj. Sed D-ro absolute ne akceptis kaj forigis min de tiaj pensoj. Li argumentis ke tia mono estas " mono gajnota pro la angoro de la familioj" .
Alifoje mi proponis eldoni E-revuon. Ankaŭ tion li ne permesis. Li ade diris ke se ni havus ion por diri al la mondo, ni eldonu ĝin en mondfamaj esperantaĵoj.
Eĉ Behruz Atai , lia eldonisto, iafoje plendis ĉe mi ke ĉe D-ro ne valoras groŝon la negocaj aferoj. Li absolute ne pripensis la monon. La universitato Ŝahid Beheŝti, kie D-ro instruis Esperanton, proponis doni Peugeot aŭton al D-ro kontraŭ la ŝtata prezo. La aŭton li povus vendi en la nigra bazaro pli ol duoble, sed li rifuzis! Li estis vera irana derviŝo (en ĝia pozitiva signifo). La lusumon de la "verda domo" li mem pagadis. Li eĉ aĉetadis teon kaj sukeron por la lernantoj, el sia propra poŝo. 
Pri sia esperantistiĝo, D-ro  rakontis ke en la jaro 1948, kiam je sia 13 jaraĝo li verkis libreton didaktikan pri la principoj de la instruado de la redaktado, li dediĉis tri paĝojn al Esperanto . Pli poste, en la jaro 1974, kiam dum iu vendredo, li purigadis sian librarejon, li renkontis tiun libreton. Li reinteresiĝis kaj trovinte librojn de Szilagy kaj Bahman Ŝejdani , la saman tagon li studis ambaŭ librojn kaj skribis leterojn al diversaj adresoj kiujn li disponis. Respondis nur la Brita E-asocio. Ili donis la adreson de UEA, tiame situinta en Kolno. D-ro postulis siajn tutajn tantiemojn kaj verkosalajrojn de la Atai eldonejo kaj komencis lanĉi E-kursojn. Li klopodis plenumi promeson kiun li mem promesis al si mem en sia 13 jaraĝo. D-ro komencis la instruadon de Esperanto provante kun Omid Atai , la plej juna filo de Ahmad Atai . Omid ĉiam diras ke li estas la plej unua iranano kiu formale kaj klase eklernis Esperanton. La libron " La dua lingvo " pli poste verkis D-ro surbaze de la rezultoj testitaj ĉe Omid Atai.  
***
Ĝis kiam mi edziĝis en la jaro 1990, min tre plaĉis la vivmaniero de D-ro: Domo plenplena de libroj- kie pro amaso da libroj oni ne povus trovi sidlokon- kaj homo libera de ĉia ajn engaĝigilo. Mi jam de antaŭe vizitis iujn famulojn en iliaj domoj, sed vidinte la domon de D-ro, mi miris ke giganto kiel MHSZ kiel povas vivi tiel modeste. Sed post mia edziĝo, mi pli komprenis ke kiom malfacile estas vivi kiel li. Malmulte da famuloj povas vivi kiel li vivas modeste,libere, tutsole kaj vere laŭ sia korvolo. Li vivis tiel pro povi eviti la proponatajn postenojn. Havante respondecojn li ne plu povus vivi tiel libere. Li oferis la monon sub la piedoj de la libervivo.
Mia edziĝo, mia akceptiĝo en universitato kaj  la naskiĝo de mia filino(ĉiuj en la irana jaro 1369 = 1990-1) ne forigis min de la E-kursoj kaj de la kunsidoj de D-ro kaj de Ĵila.
D-ro ne partoprenis mian edziĝfeston. Estas ĝuste ke la viro ne havus tiom da libereco post sia edziĝo. Sed mia edzino neniel malhelpis min partopreni la kursojn de D-ro. Ankaŭ ŝi estimis D-ron kiel mi mem.
D-ro MHSZ ne diktis ian difinitan manieron al siaj disĉiploj. Li opiniis, kaj li mem respektis tion, ke la gvidanto devus esti kiel ĝardenisto, nek kiel brikisto! La ĝardenisto ne juĝas pri la floroj de sia ĝardeno. Li prizorgas ilin por ke ĉiu floro disfloru laŭ siaj potencialo, talento kaj naturo. Sed la brikfaranto volas ke siaj tutaj brikoj estu samformaj. D-ro ne jesis la kondicionalan eduksistemon, laŭ kiu, kiel la hundo de Paŭlov, la alparolato, la disĉiplo, aŭ la adepto de ideologio, nur tiam ricevus bonajn respondojn , kiam li/ ŝi ( D-ro proponis la pronomon "Ri" anstataŭ uzi li/ŝi/ĝi, kiel en tiu ĉi frazo) montrus bonajn - laŭ la prijuĝanta gvidanto- kondutojn.
La altnombra verkaro de D-ro montras ke li, jam de sia junaĝo, pripensis la demandon de la gvidadarto en Irano. Ankoraŭ liaj libroj troveblas nur malfacile pro elĉerpiĝo, kvankam liaj verkeroj estas instruataj kiel studobjektoj indikate en universitataj studlibroj. ( ekz-e: Azad universitato - Rudehen- psikologio- edukgrupo 163- studobjekto; grupa dinamismo- profesoro; Qannadan- pp 10-17) . Li ne reverkis siajn ankoraŭ  postulatajn librojn. Li eĉ evitis instrui en universitatoj, krom    E-on.
Kiam mi ekstudis en la universitato - post mia dekjara laborado kiel kontisto havante nur mezlernejan diplomon- tiam mi povis pli bone kompreni la instruaĵojn de D-ro, kaj komparante lin kun miaj universitataj profesoroj, mi ekkonstatis kia trezoro estas D-ro. Tial mi decidis ne perdi eĉ unu lian vorton. Verdire mi ne renkontis eĉ unu profesoron kiun mi povus kompare egaligi kun D-ro MHSZ . Kompreneble de ĉiu majstro mi lernis ion, sed neniu el ili estis tiom multflanka, profundpensa, analizkapabla kaj samtempe reganta la decajn gvidadartajn manierojn kiel D-ro MHSZ estis. Elinter la profesoroj de la tuta mia baĉeloriga periodo, mi nur povas nomumi d-ron Sirus Ŝamisa, kiu havis iajn similecojn kun D-ro MHSZ . Sed li ja ne povis satigi mian sciosoifan animon. Ŝamisa estis diferenca kaj pionira profesoro, kiu edukite en la Aksfordo, bone regis la literaturon. Esperanto kaj MHSZ jam fariĝis por mi mezurilo por mezuri kaj prijuĝi la profundon de la scioj de miaj profesoroj kaj ilian avangardecon.
Paroli pri Esperanto kaj MHSZ , estis mia klasa friponetaĵo. Mia instruisto de la angla ne montris amikan konduton. Ĉe aliaj profesoroj, kiam mi ne sukcesus konvinki ilin, mi citis de D-ro ion. Tiam oni silentis kaj aŭskultis. Lia nomo estis sufiĉe fama por ke miaj profesoroj ne kontraŭstaru min. Kelkaj el ili eĉ miris ke li ankoraŭ vivas. Ĉar ili pensis ke li apartenas al la pasinta generacio. Ili pravis, ĉar lia unua libro eldoniĝis je lia 15-16 jaraĝo. Ne nur la profesoroj sed ankaŭ la gestudentoj interesiĝis pri D-ro kaj demandis min pri la ebleco lin viziti. Elinter tiuj interesiĝintaj studentoj mi elektis Maĝid Asadi kaj prezentis lin al D-ro. Maĝid estis mia amiko, poeto, verkisto, kiun enuigis la ordinaraj instruistoj. Li ja - kiel mi- serĉis iun novan. Mi pensis ke li meritas la D-ran , almenaŭ unuafojan, viziton.
Feliĉe mi ne eraris. Maĝid pli poste multe uzis la rekomendojn de D-ro en siaj verkoj. Maĝid dum certa tempo partoprenis la kursojn. Sed mia- opinie li pli ol por E-o, frekventis viziti D-ron mem. Li neniam fariĝis perfekta esperantisto, sed oni povas diri ke li jam fariĝis perfekta mhsz-isto.
Dum la postaj jaroj mi esperantigis la novelon " La vagabonda hundo" de la fama irana verkisto Sadeq Hedajat ( 1902-1951). La tekston editis Ĵila kaj mi sendis ĝin al Fonto (brazila Esperantlingva beletra revuo) kiu presigis ĝin en la n-ro 101.  
Ankaŭ ekde 1989, komenciĝis eldoniĝi miaj mallongaj noveloj en            " Kontakto ", kaj kelkaj tradukaĵoj en " Monato " ktp. La presiĝoj de verkaĵoj, ĉefe la reagoj de legintoj, tre kuraĝigas la aŭtoron daŭri sian verkadon.Neforgesebla estas mia ĝojo pro informiĝo pri la presiĝo de mia unua novelo en "Kontakto", pri kio mi sendadis miajn postajn verkojn al tiu magazino. Mia amo al Ĵila fariĝis pli pro ŝia helpo editi miajn verkojn kaj kuraĝigi min pluan laboradon en E-literaturo. Ŝi estis la unua kiu antaŭvidis mian sukceson. Pri miaj verkoj mi mem rekte neniam priparolis kun D-ro, sed probable Ĵila faris tion, ĉar kelkfoje, tre poke, li aludis la aferon. Se D-ro havus tempon legi miajn  "bagatelaĵojn" kaj diri sian opinion eble iom ŝanĝus mia aŭtora maniero. Sed D-ro  neniam donis taskon al siaj lernantoj. Mi ne scias la kialon, sed nepre por tia sia konkludo D-ro havis sian propran premisaron. Eble li volus lasi nin liberaj trovi nian vojon laŭ niaj talento kaj potencialo. La informon pri la presiĝo de mia unua novelo telefone donis al mi F-ino Simin Emrani, talenta esperantistino, kiu poste aliĝis al "la junuloj" en kies organizaĵo ŝi instruis E-on kaj oficiale prenis ian respondecon.
Dum la jaroj 1994-5 Ĵila multe penis anigi min en UEA kiel delegito aŭ FD. Ekde la jaro 1996 aperis mia nomo en la jarlibro de UEA kiel tehrana FD pri la persaj lingvo kaj literaturo ( mia universitata fakstudo), kontismo ( mia profesia laboro) kaj la vegetarismo ( pri kio mi aktivis reprezentante TEVA kaj kunlaborinte kun enlanda vegetara organizaĵo). Tiam mi vere estis okupita. Mi studis en universitato, havis administran kaj financan respondecon en la tehrana metroo, kiel parttempa entreprenisto mi subskribis kontrakton kun ia universitata eldonejo desegni ĝian financsistemon ktp. Ĉio ĉi, krom mia ĉiutaga laboro traduki ion de esperantaj fontoj por enlanda vegetara revuo, traduki ion de la persa en E-on por E-aj revuoj, verki novelon por " Kontakto" ktp estis rimedoj ke mi havu pli interplektitajn rilatojn kun D-ro. E-on mi praktikis en la kursoj de Ĵila, sed en la kursoj de D-ro ni pli multe parolis pri la filozofio de la movado, pri la kielantaŭigo de la movadaj celoj ktp. Kvazaŭ D-ro- certiĝinte ke la kursoj de Ĵila sufiĉas por ni esti ene de la lingvaj demandoj- strebis eduki la venontajn manaĝantojn de la movado.
D-ro ĉiam diris ke la ŝajna facileco de Esperanto faligis iujn en iluzio ke ili povas esti instruistoj de Esperanto kaj eĉ gvidantoj de E-movado. Sed kiam ili ekaktivas pli serioze, ili eliluziiĝas kaj ekkomprenas ke sen sufiĉe da spertoj, scioj, universitata edukado, socia kredito k.s. ili ne povas sukcesi. Tio estas unu el la suferaĵoj de Esperanto kio bedaŭrinde ĝis nun kaŭzis grandajn damaĝojn kaj misfamon de Esperanto. Tiukiale D-ro ne permesis eldonadon de enlanda E-revuo. Li opiniis ke - krom la cenzuro - ni ne havas sufiĉe da kompetentaj verkistoj. La pasado de jaroj, pravigis D-ron. Multaj el la t.n. triamondaj E-movadoj kiuj ekis eldoni periodaĵojn, post kelkaj numeroj ĉesigis. Laŭ antaŭvido de D-ro, ili komencis per la bildo de Zamenhof kaj finis per sia propra bildo. Se ni havus ion por diri al la mondo, estus pli bone eldoni tion en la mondfamaj periodaĵoj.
***
La "Verda Domo"n ni perdis dum tiuj jaroj, ĉar la posedanto emis anstataŭigi la domon per apartamentara loĝejo. Tio estis profitdona negoco dum tiuj jaroj. Neniu esperantisto estis tiom riĉa kiu monhelpu D-ron, almenaŭ pagi la duan duonon de la prezo. D-ro havis duonan monon por aĉeti la domon kaj li pretis pagi ĝin. Mi ne scias kial la esperantistoj ne estas riĉaj aŭ kial la riĉuloj ne fariĝas esperantistoj! Alia nia loko kie ni kunvenis pri Esperanto, estis la konstruaĵo de la Atai eldonejo. Ankaŭ tiu domo trovis la saman sorton. Atai deklaris ke li emas apartamentarigi la konstruaĵon. Finfine tio ja fariĝis ŝika moderna apartamentaro ankaŭ kie mankis loko por Esperanto. Ahasveriĝis ni esperantistoj. D-ro ade ripetadis ke Esperanto ne donas monon al iu (almenaŭ nuntempe), sed tiuj kiuj estis en siaj fantaziaj revoj ne aŭskultis tion kaj eliluziiĝinte fariĝis malamikoj de D-ro. Ili akuzis lian gvidmanieron ke Esperanto havas nenion en Irano. Li neniam altrudis al iu donaci por Eo. Li rekomendis al ni ke ni elspezu maksimume 5% de nia tempo aŭ mono por Esperanto. Li timis fari malamikojn por si aŭ por Esperanto en la domoj de geesperantistoj.
Eble en la negoco, en la industrio, en la ekonomikaj entreprenejoj, k.s. estas logike atendi ekvilibran bilancon. Jes, tie la kreditaj saldoj devas esti plidikaj ol la debetaj. Sed kian enspezon povus havi ekz-e Esperanto, Filozofio,Poemo,Sociologiaj Studoj ktp se la ŝtatoj ne subtenus ilin? Ĉu la demando " la internacia lingvo" povus stari sur siaj piedoj se ŝtato ne subtenus? Ridindaĵo;   iam oni ordonis al la hospitaloj ke ili devas enspezi almenaŭ egale al siaj elspezoj! La rezulto?:Ekmortado de malriĉaj malsanuloj.
Iam oni studadis tian planon por proponi al la ministerioj . Vi imagu! Se tio okazus, tiam la ministerio de edukado devus almozpeti de la ministerio de nafto…aŭ devus ricevi de ĉiu knab(in)o la koncernan sumon. Tiam kiom da geknaboj povus studi? En kia mondo ni vivas kie riĉa ŝtelisto preferindas al la malriĉa Platono?!
Unu el la studtemoj de D-ro, pri kio iafoje li parolis kun ni, estis la studado de la civilizacihistorio de Helenujo. La tragedio estas la determino de la sorto. Laŭ D-ro ŝajnis strange ke la popolo kiu kredis je la determinismo, fariĝis fondinto de la sciencmaniera pensado. Li multe estimis la trion; Sokrato, Platono kaj Aristotelo. Sed pri la ĉi lasta li deklaris pli profundan estimon. D-ro diris ke pro la aristotelaj teorioj la eŭropaj lingvoj atingis al la nivelo de " la teĥnika prozo". Li opiniis ke la persa lingvo - krom literatura - ankoraŭ ne atingis sian teĥnikan prozon.
Pri la lingvaĵoj, lin ne plaĉis la kunmetitaj vortoj. ( Spite al lia studado en Germanio kaj lia rego je la germana lingvo.En la germana lingvo oftas la kunmetitaj vortoj )
Lin pli plaĉis la simplaj vortoj kaj en la persa kaj en Esperanto. Li rekomendis ke se la sola vorto ne deklarus la ideon oni uzu la afiksojn. Ekde la unuaj kunsidoj mi rimarkis ke li havas plibonigajn ideojn pri Esperanto mem. Elinter liaj modifigaj proponoj estis pri la participa formo; os/as/is + ont/ant/int. Li proponis ke anstataŭ la (ekz-e) formo: "Mi estis irinta" oni diru "Mi is iris" aŭ anstataŭ " Mi leginte iris" oni diru " Mi legis kaj iris" ktp. Lia proponita RI ( anstataŭ li/ŝi/ĝi en frazo kie la referenco de la pronomo ne rekte aŭ klare aludas al difinita sekso ) jam estis ofte uzata ĉe lingvanoj en kies lingvoj oni havis koncernan problemon.
La persa lingvo anstataŭ li/ŝi uzas nur unu pronomon "u". La sekso ne estas difinita. Tial kiam de traduko, se ni ne havus egalan pronomon, ni devige uzus aŭ li aŭ ŝi, neniu el kiuj precize estus ĝustaj. Ja multaj kritikemuloj pro tio ( kaj ankaŭ pro tio ĉi ke en Esperanto la inaj vortoj deriviĝas de la viraj) riproĉas Esperanton kaj akuzas ĝin je antifeminismo kaj virismo.  Kiu certas ke Dio estas viro por kiu ni uzas Li, kial ne Ŝi? Aŭ almenaŭ Ri? Ĉar D-ro  scipovas kelkajn lingvojn, li rekomendas al la preciza atento pri la signifo de la frazo kiam de traduko. Li evitigis nin de la vort-al-vorta traduko. La tradukanto devas bone scii la internaciismon de Esperanto. Esperanto bazas sur la logiko kaj matematiko tial kompreneblas por edukitaj homoj kie ajn. La logiko estas komprenata de homo ĉu li estus iranano aŭ de alia lando. Li atentis pri la plej nuancaj diferencoj de la lingvoj. Ekz-e pri la pronomoj; li opiniis ke ni devas ege atenti. En la persa ni havas du tipojn da pronomoj: algluaj kaj disaj. La algluaj pronomoj (pronomaj sufiksoj) estas komprenataj de perslingvanoj, arablingvanoj, turklingvanoj k.s. Sed al multaj hindeŭropaj lingvoj mankas tia funkcio. Laŭlogike ambaŭ tiuj pronomoj faras la samon en la frazo. T.e. unu el ili logike estas kroma, plua kaj nebezona.
Pri la irana literaturo li kuraĝigis nin kritiki ĝin ĉiuflanke, nek kiel kliŝaj komentarioj nur adorantaj. Li opiniis ke ni bezonas kulturturnon, kaj la kulturon oni ne povas ŝanĝi per abruptaj faroj kiel revolucio. Li opiniis ke Eŭropo ŝuldas sian evoluon al preciza analizado de sia civilizacihistorio. Sed en la oriento oni ne faras same. Tie ĉi oni nur diagnozis sian malprogreson sed nenion faris tion kuraci.
Ĉu Mao akiris bonan rezulton de sia kultura revolucio? Ĉu principe eblas atingi pli bonan kulturan staton per tiaj abruptaj ŝanĝoj? Certe li dubis. Por novvestigi la malnovan ideon estas necesa la arto, kaj por teni freŝa la arton, oni bezonas pensadon.
La kulturaj ŝanĝoj devas okazi malrapide, paŝo post paŝo, ĝis ĝi fariĝu generacia memoraĵo. Tial li kredis ke ni devus enigi Esperanton en la lernejojn. Ĉar multaj triamondaj landoj preferas imiti Eŭropon, se tio okazus en la eŭropaj lernejoj, estus plifacile por ni enigi ĝin en niajn lernejojn. La ĉina klopodo estas nesukcesa ekzemplo de la izolita agado por E-o. Pri Esperanto aro da ekonomike aŭ politike interplektitaj landoj devas eki kune. Eo iam ekdisfloris en orienteŭropaj landoj, sed baldaŭ klariĝis ke tio havis aliajn kialojn - interalie la emo de subpremitaj homoj je liberiĝo kaj kontakto kun la libera mondo-. Tiaj provizoraj kialoj ne povas prosperigi, disvastigi kaj antaŭenigi Esperanton. Tiaj instigoj estas nur ondoj kiuj venas kaj iras kaj postrestigas iajn spurojn ne ĉiam pozitivajn.
D-ro MHSZ opiniis ke la eŭropaj, nordamerikaj kaj japanaj esperantistoj povus roli pliserioze. En iliaj landoj troveblas pli da eblecoj, ne ekzistas cenzuro. Ĉefe pri la eŭropaj E-lingvaj supernaciaj lernejoj li emfazis. Tie la hodiaŭaj samklasanoj fariĝus morgaŭaj respondecaj instancoj de siaj landoj. Kompreneble iliaj amikecoj daŭros surbaze de la komuna lingvo Eo, kio helpus multe al Eo mem. Multajn aktivadojn pri Eo, niaj kolegoj povas fari en Eŭropo kaj Nordameriko, pri kio ni en la triamondo eĉ ne povas imagi.  Pro la nedemokrata strukturo de ĉitieaj organizaĵoj, se la ĉefo perfidus aŭ oni engaĝigus lin, la tuta organizaĵo irus al la difinita vojo aŭ iam eĉ al malorganiziĝo. Tio ordinare ne eblas - eĉ iafoje ne kompreneblas - en liberaj landoj.
D-ro konis la iranan kulturon, iranan homon, iranan gvidadmanieron, kaj pro siaj longaj rezidoj en eŭropaj landoj, li konis ankaŭ la interdiferencojn.

No comments:

Post a Comment