2016-03-03

Apero de monumenta vortaro en Irano

Finfine la atendado venis al la fino

 Apero de monumenta vortaro en Irano

En la komenco de tiu ĉi jaro (2001) en Irano aperis " Ampleksa Esperanto-Persa Vortaro" verkita de veterana E-isto S-ro Aref Azari, kiu dum pli ol 20 jaroj laboradis por ĝia preparado. La teamo kiu kunhelpis lin dum paso de jaroj ŝanĝiĝ(et)is kaj la fina grupo konsistis el membroj malpli ol fingroj de du manoj, kiuj tamen pene kaj kvalite laboris por aperigo de tiu ĉi 600 paĝa vortaro.
Laŭdire la verko, inter amaso da vortaroj divers-lingvaj, kiuj dum jardekoj aperis en Irano estas la plej bona kaj alloga, ĉefe rilate al simboloj uzitaj en ĝi kaj facileco de serĉado kaj trovado de la vortoj.
Kvankam la verko donas la nomojn de 36 libroj kiel referencoj uzitaj por kompilado de la vortaro, la ĉefa fonto estas PIV.
Inter tiom da helpantoj, kiuj laboris por ĝia preparo kaj eldono, se oni volus mencii nomon de nur unu, tiu eble devus esti S-ino Fariba N. Majd kiu, dekomence kompostis, reviziis kaj enordigis la manuskriptojn de la aŭtoro.
En la mezo de Januaro (2001) laŭ la iniciato de Irana E-Centro (IRECO) kies membroj multe kunlaboris pri la libro kaj kiu nun distribuas ĝin, kunvenis 45 E-istoj en Teherano por festi la aperon de la vortaro kaj danki ĝian aŭtoron kaj la kunlaborantaron.

Inter la mankoj de la verko povas i.a. mencii pri enkonduko en Esperanto, konsiderante ke inter la uzantoj certe estos ankaŭ ne Irananoj kiuj studas kaj interesiĝas la persan lingvon; kaj cetere mankas informoj pri la aŭtoro, kiu estas unu el la elstaraj kaj pioniraj E-istoj de Irano (Persujo, Zamenhofe).
Ĝojiga novaĵo en la enkonduko de la aŭtoro estas lia mencio pri estonta apero de Persa-Esperanta vortaro, kies realiĝon multaj landaj E-istoj senpacience atendas.
En Irano ne mankis vortaroj Persa E-aj aŭ inverse, kaj tamen tiu ĉi estas la monumenta vortaro, kiu dum jaroj kaj jaroj respondos al la bezonoj de Iranaj E-istoj senmanke, kaj kiu fortikigos la bazon de Esperanto en la plej grava lando de Mez-Oriento kaj Islama Mondo movade.

Reza Kheir-khah (Tajvano)
Rezamenhof@yahoo.com

 Fonto:

No comments:

Post a Comment