2016-03-07

Internacia Esperanto-Renkontiĝo en Armenio 18-24 de junio 2004

La 18-24 de junio 2004 en Armenio okazis Internacia Esperanto-Renkontiĝo dediĉita al 100-jara jubileo de la eminenta reprezentanto de Armenia E-Movado, Akademiano de la Akademio de Sciencoj de Armenio, Akademiano de E-Akademio Gurgen Sevak.
La Renkontiĝon partoprenis geesperantistoj el Irano (11partoprenantoj), Kartvelio (3 partoprenantoj), Pollando (1partoprenanto) kaj Armenio (pli ol 50 partoprenantoj).
Enkadre de la Renkontiĝo okazis la konferenco "Gurgen Sevak kaj E- movado en Armenio" (la 18-20 de junio), prelegoj, diskutoj, paroliga kurso, koncertoj, instruado de kantoj, esperantaj ludoj, amuzvesperoj. 

La renkontiĝo estis projektita tiel, ke la seriozaj kaj amuzigaj aranĝoj estu kombinitaj. La partoprenantoj havis eblecon ekskursi, viziti vidindajn lokojn kaj serioze labori ĝuante belecon de la armena naturo.
Ĉiutage, post matenmanĝo en la hotelo, la partoprenantoj per du busetoj veturis eksterurben (Oshakan, lago Sevan, Garni, Geghard, Arzni, Echmiatsin, Bjhni), kie ili havis ekskursojn gviditajn de armenaj esperantistoj, kaj poste, en la sino de la naturo, estis efektivigitaj la aliaj punktoj de la programo por tiu tago. 

Dum la renkontiĝo estis prezentitaj prelegoj:
a.  Vivo kaj agado de Akademiano Gurgen Sevak (Jerghanik Gevorgjan) 
b. Armenia Esperanto-Movado (Lida Elbakjan) 
c. La agado de AEA (Karine Arakeljan) 
d. Esperanto -movado en Kartvelio (Nana Hizambareli) 
e. Esperanto-movado en Irano (Reza Torabi
f. Esperanto-movado en Pollando (Maciej Wnuk) 
Okazis diskutoj:
a. Plivigligo de la kunlaboro inter la regionaj Esperanto - Asocioj 
b. Interŝanĝo de Esperantistaj grupoj 
c. Kunlaboro sur la kampo de instruado, turismo, komerco 
Araksja (Inna) Elbakjan gvidis E-kursojn por komencantoj, organizis lingvajn ludojn kaj instruis Esperantajn kantojn.
Ĉe la bordo de la lago Sevan okazis neforgesebla internacia koncerto, kaj longe sonis en la kristale pura aero de la perlero de Armena montolando Armenaj, Kartvelaj, Persaj, Polaj, Rusaj kaj alipopolaj kantoj en naciaj lingvoj kaj en Esperanto.
Estis organizita ekskursa veturado tra la urbo Erevan kun vizito de la Instituto de Antikvaj Manuskriptoj Matenadaran, taga kaj vespera promenado en la ĉefurbo, vizito de la suvenira bazaro.
La partoprenantoj ankaŭ ĝuis Esperanto-programon en la Infanĝardeno, kies direktorino (Knarik Davtyan) kaj edukistino estas esperantistinoj - membroj de AEA.
La lastan vesperon la partoprenantoj de la Renkontiĝo estis akceptitaj en la Centra E-klubo en la Domo de Amikeco. 
Dum la vespero la Irana pentristo-esperantisto s-ro Morteza Habibpur prezentis pere de lumbildoj la unikajn pecojn de sia arto. 
Armenaj esperantistoj prezentis teatraĵeton - la faman fabelon verkitan de Hovhannes Tumanjan "La morto de Kikos", donacinte al la spektantoj kelkajn minutojn da rido kaj gaja humoro. 

Venis la plej kortuŝantaj momentoj de la Renkontiĝo - la solena fermo kaj interŝanĝo de suveniroj. 
Kaj kiel la lasta akordo de tiu bela simfonio de amikeco kaj interkompreno, ĉiuj ĉeestantoj estis invititaj flanke de la Iranaj gesamideanoj al la kafejo sub libera ĉielo, kie ili gustumis famajn iranajn dolĉaĵojn kaj frandaĵojn.
Kaj kvankan la sekvanta adiaŭa mateno emociigis kaj malgajigis ĉiujn, tamen en la koroj restis firma certeco pri tio, ke komenciĝas nova erao en la historio de la regiona Esperanto- movado, kaj ke la semoj plantitaj dum la IER en Armenio nepre alportos bonajn fruktojn!
La laboro de la Internacia Renkontiĝo jam estis lumigita en la speciala televida programo (la 1-an de Julio), kaj aperis la artikolo en la armenlingva revuo "La naŭa mirindaĵo". 
Armenia E-Asocio dankas ĉiujn organizantojn kaj partoprenantojn de la Renkontiĝo pro la perfekta, senlaca laboro. 
Specialan dankon ni volas esprimi:
al la grupoj el Irano, Kartvelio kaj Pollando kaj iliajn gvidantojn s-ro Reza Torabi, s-ino Nana Hizambareli, kaj s-ro Maciej Wnuk pro la aktiva partopreno kaj esenca enmeto en la gravan aferon de evoluigo de la regiona E-movado;
al s-ro David Amirjan, la nepo de Gurgen Sevak, pro la materiala kaj spirita subteno dum la organizado de la Renkontiĝo;
al la membroj de la turisma sekcio sub gvidado de s-ro Levon Hakobjan pro la brila organizado de eksterurbaj sesioj de la Renkontiĝo.

Lida Elbakjan Prezidantino de Armenia E-Asocio
Karine Arakeljan Vic-Prezidantino de Armenia E-Asocio


No comments:

Post a Comment