2010-09-18

Gratulon kaj dankon

Kara Reza! Mi gratulas la naskiĝon de ĉi tiu blogo kaj dankas pro la min-invito. Mi esperas ke ĉi tiu blogo lumigos la nekonatajn kaj mallumajn punktojn de la Irana Esperanto-movado.

2010-09-15

la unuaj frazoj ...

Estas longa tempo ke mi intencas skribi historion de esperanto kaj E-movado en irano, sed pro diversaj kialoj mi ne sukcesis plenumi la aferon. Venis al mia kapo ke la projekton unue mi komencu kiel ret-noto (blogo), eble tio pli helpos realigon de la afero.