Showing posts with label movado. Show all posts
Showing posts with label movado. Show all posts

2016-04-05

intervjuo de la revuo Esperanto kun Hamzeh Shafiee
Sep Demandoj 
Hamzeh Shafiee

La unua Irana Esperanto-Kongreso (IREK) okazos en Tehrano de la 24-a ĝis la 26-a de marto 2014. Hamzeh Shafiee, vicprezidanto de IREA , rakontas pri la iranaj faroj kaj potencialo.

2016-02-26

la Esperanto movado en Irano laŭ la raporto de S. N. Mozaffari Baluĉi


Antaŭparolo
Kiel ĉio alia, ankaŭ ( la historio de) Esperanto en Irano iel rilatas al la politiko! Esperanto estas ero de pli ampleksa solvopako kion importis intelektuloj tempe de la Konstitucia Revolucio ( 1285 ir. = 1906 ) por uzi ĝin dum siaj streboj por la modernigado.
Unu el la konsiderindaj movadoj de irananoj por moderniĝi dum la lastaj jaroj de la 19a jarcento kaj fruaj jaroj de la 20a jarcento sendube estis La Konstitucia Revolucio (1285 ir.=1906) kiun partoprenis kaj religiuloj kaj sekularaj intelektuloj, kelkaj el kiuj elkomence havis rilatojn kun iuj en eksterlando. Post tiu revolucio la fendo inter la du flankoj profundiĝis. Do, estas kompreneble ke ĉio de alia flanko fariĝas malbona! Esperanto apartenis ne al la ambaŭ flankoj.
Tio estas la ŝlosilo por kompreni kial lingvo en Irano povas havi (mal)amikojn.
Aliaj kialoj pro kiuj Esperanto en Irano fariĝis tiom diskutata, estas;
- la juda deveno de ĝia iniciatinto
- rekomendo de la bahaismo por lerni ĝin
- rekomendo de iaj framasonaj loĝioj ĝin lerni.
- Kontraŭ-staro de la instruistoj de fremdaj lingvoj
Feliĉe la konfliktoj inter jesantoj kaj neantoj de Esperanto ne estis tiom intensa kiom ekzemple tiu de la socialismo kaj komunismo, pro kiuj mortiĝis homoj!
Paroli pri io, pri kiu parolas la homoj el diversaj vidpunktoj, ne estas facile, tamen mi klopodas kiel eble plej senjuĝe, neŭtrale, juste kaj honeste priparoli.


2010-11-03

Historia Skizo pri la Esperanto-Movado en Irano: 1910-1984 de MHSZ

Esperanto - Ŝoko, kaj Kontraŭ Ŝoko
 M. H. Sabeb-Zamani (MHSZ) 
Historia Skizo pri la Esperanto-Movado en Irano: 1910-1984

La raporto kovras ĉefajn liniojn de du prelegoj, post-diskutoj, demandoj, kaj respondoj en Iran-Esperanto-kunsido (15.11.84), en resuma formo.

La historion de la Esperanto-movado en Irano oni povus dividi en kvar partoj:

1- 1910-1933: Post la konstituada revolucio en Irano
La unua ondo de la irana Esperanto-movado ekkomenciĝis per iu du-paĝa artikolo, nome "La Nova Lingvo-Esperanto", kiu aperis somere de 1910 en monata revuo Bahar (Printmpo, 2-a eld., 1321 H./1942, p.428-429). La revuo mem estis unu elstara frukto de la Irana Konstitucia Revolucio (1285/1906). La verkinto de la artikolo, Jusof Etesam-ol- Molk (18741937), hazarde estis la patro de la tre respektinda poetino irana, Parvin Etesami (1916-1941). La iniciato de Esperanto pere de tiu avangarda intelektulo, kaj la revuo mem, grandparte impresis, kaj influis la mensojn de la tiamaj iranaj kleruloj tre favore al Esperanto.
La unua lernolibr-eto pers-lingva aperis en 1915. Iom-post-iom, formiĝis la unuaj klopodoj de irananoj vigligi la iranan movadon de Esperanto. Organiziĝis Esperanto-kursoj, fondiĝis ligoj de Esperanto en Tehrano, Tabrizo, Raŝto kaj Arako, aperis novaj lerno-libretoj, vortaretoj, kaj tradukoj. Tiel, la frua movado daŭris dum 23 jaroj ĝis 1933.
En sia unua ondo, Esperanto en Irano ek-burĝonis, sed, bedaŭrinde, ne fruktodonis. La antaŭ mondmilita atmosfero mal-helpis ankaŭ la evoluon de Esperanto en nia lando.

Esperanto En Irano: Prof. Humphrey Tonkin

Esperanto En Irano
Prof. Humphrey Tonkin 
Universitato de Hartford, Majo 31, 1995 Esperantigis: Ĵ. A. Sadigi

Kreita de Ludwik Zamenhof (1859-1917), de Varsovio, kiel Lingvo por internacia uzo, Esperanto unue vidis la lumon de l' tago en libreto Ruslingva, titolita Internacia Lingvo Enkonduko kaj Kompleta Manlibro, publikigita en 1887. La libreto publikigigis sub la pseŭdonimo D-ro Esperanto "Iu, kiu esperas", kaj tiu ĉi nomo baldaŭ alligigis al la lingvo mem. Pola, Franca, kaj Germana eldonoj, preskaŭ tuj, sekvis la rusan kaj eldonoj en aliaj lingvoj elvenis poste. La dua libreto aperis en la sekva jaro (Boulton, p.32-39).

Aref Azari

Aref AZARI (1924- 2007)
Azari naskiĝis kiel filo de irana familio en Aŝgabato, nuntempe la ĉefurbo de Turkmenio. Lia gepatra lingvo estis la turka. Li iris al turk-lingva lernejo kaj krome lernis la rusan kiel la tiaman ŝtatan lingvon de Aŝgabato. Kiam li havis dek jarojn la familio translokiĝis al Irano. Post unu jaro en la orient-irana urbo Maŝhado li translokiĝis al Tehrano kaj tie iris al la franca lernejo. Dum ferioj li laboris en diversaj fabrikoj. Poste li studis meĥanikan inĝenieradon (maŝin-fabrikadon) en alta tekniklernejo, kie instruis germanaj instruistoj. Pro financaj kialoj li ne sukcesis fini la studadon. Li poste dum kelkaj staĝoj laboris en Germanio, Usono kaj Francio por kompletigi sian scifakon.
Azari komencis labori en irana ŝata organizaĵo kaj poste daŭrigis en privataj entreprenoj, kie li precipe okupiĝis pri maŝin-instalado kaj manaĝerado en diversaj sekcioj.
En 1945 li sciiĝis pri Esperanto per sia frato kaj iom eklernis ĝin. Serioze li okupiĝas pri Esperanto ekde 1977, kiam li partoprenis Esperanto-kurson en la Tehrana universitato. Baldaŭ li ekinstruis. El liaj grandnombraj E-kursoj elkreskis multaj movadaj aktivuloj. Azari partoprenis kvar Universalajn Kongresojn en 1979, 1985, 1986 kaj 1988. En la UK de Lucerno de 1979 d-ro Pezeŝki instigis lin verki vortaron, kiu proprakoste publikiĝis post pli ol 20-jara laboro en 2000, nome la Ampleksa Esperanto-persa vortaro. La alidirektan volumon li prilaboris 70-procente, tamen ĝi ankoraŭ ne eldoniĝis.
Ekde la starigo de Irana Esperanto-Centro, li diversmaniere subtenas ĝin kaj en 2000 fariĝis honora prezidanto de IREA. En 2001 li fariĝis honora membro de Universala Esperanto-Asocio.

2010-10-25

Bahman ŜIDANI: la unua Irana E-instruisto kaj aktivulo

ŜIDANI Bahmen (?-?),unu el la pioniroj de E-o en Irano. Verŝajne li estas la unua E-instruisto en Irano. Lia lerno-libro "Esperanto en 20 lecionoj" estas brile verkita lernolibro por perslingvanoj kaj ankoraŭ uzebla. Li estis la plej longdaŭra UEA delegito en Irano kaj ankoraŭ  portas la rekordon, dum 31 jaroj sinsekve li estis UEA-delegito en Tehrano.
Li estas la unua irana E-isto kiu edziĝis en E-a medio. Li edziĝis kun Muĉul Mosavvar E-istino, sed ne ekzistas pruvoj pri ilia familio ĉu E-o daŭris en la familio aŭ ne. ni jam scias ke li estis Azero kaj aktivadis ankaŭ en Kaŭkazio.
Li multe verkis en Iranaj gazetoj, ĵurnaloj kaj aranĝis diversajn kursojn tra la lando. Li fondis "Persia Esperanto-Asocio"n pri kiu nur oni havas gazet-anoncon kaj ankoraŭ ne detala informo pri la asocio.
Mankas informoj pri liaj agadoj en E-ujo. Bonvenas ajna informo pri li kaj lia aktivado. 
  

1996: skandalo kaj krizo en Irana E-movado

 En la 15-a numero de IREJO-Bulteno aperis karikaturo kiu kaŭzis grandan skandalon en Irana E-movado. La karikaturo en si mem ne havis ion strangaĵon, la kialo estis kaŝita sub eventoj kiujn ni devas iom fosi por kompreni la kialo(j)n. Anstataŭ priskribi la aferon estus pli bone laŭ la dokumentoj klarigi la aferon.



اسپرانتو در ایران به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو بخش سوم

اسپرانتو در ایران به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو بخش سوم

اسپرانتو در ایران به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو بخش دوم



            
اسپرانتو در ایران
به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو
بخش دوم

2010-10-24

اسپرانتو در ایران به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو

اسپرانتو در ایران
به روایت اسناد انجمن جهانی اسپرانتو
بخش نخست

Unueco kreos viglecon en Irano

intervjuo de la revuo ESPERANTO, organo de UEA, kun Reza Torabi

Kion vi faras en via neesperantista vivo?
Antaŭe mi laboris en bazaro kaj en mia privata vendejo, sed en 1995 mi forlasis tiun laboron kaj pli ekinteresiĝis pri komputado. Nun mi funkcias kiel kompostanto kaj intencas fondi eldonejon.
Fakte, Esperanto ŝanĝis (aŭ korektis!) mian vivmanieron,kaj mia laboro estas jam tiel intermiksita kun Esperanto ke ŝajne mi ne povus forkuri de ĝi!

dokumento pri la movada stato je la fino de la 20-a jarcento en Irano

Noto de Reza Torabi,  junio 1996 
IREJO-Bulteno n-ro: 15 paĝoj 4 kaj 5

"Tiu rikoltis, kiu semis", tiu estas Irana proverbo pri kiu nia aktivado povas esti ekzemplo. Ju pli la tempo pasas IREJO fortigante des pli sukcesas disvastigante E-on en diversaj terenoj.
Oni ne imagu ke tre simple en la IREJO kadro ni movadumas sen malfacilaĵo, male nin renkontas eĉ danĝeraj situacioj sed ĉar ni aktivadas kolektive kaj harmonie, fine ni transpontas ĉiujn malfacilaĵojn.

2010-10-22

Pri MHSZ

Pri MHSZ (Mohammad Hasan - Naser ed Din- Saheb oz Zamani)
Mi devas ankaŭ aldoni ke MHSZ (Mohammad Hasan - Naser ed Din- Saheb oz Zamani) estas la vera patrono kaj piloto de la irana E-movado. Esperanto kaj multaj avangardaj vidpunktoj inter irana intelektularo sen lia nomo ne estas kompletaj. Efektive li estis kiu intervenigis Esperanton en Iranon je la 70-a jardeko. Pri li, liaj gravaj libroj kaj lia rolo en la nuna irano oni devas verki apartan libron kaj certan ĉapitron en la historio de la irana movado. Li mem tutsole estas la historio de Esperanto en Irano kaj ni esperantistoj, ĉiuj, rekte aŭ malrekte estas la rezultoj de lia sindona tagnokta prilaboro. Por sciiĝi pri lia rolo en la nuna Irano, ĉu esperanta, ĉu psikologia, ĉu sociologia aŭ literatura, konsideri la jenajn librojn klarigas iom da multe:

2010-10-16

Historio de Esperanto en Mashad

Estis unu jaro post kiam mi eklernis Esperanton (1365). Mi vidis reklamilon sur la muroj en Taghiabad placo reklamantan E-kurson en lern-instituto pri elektroniko kaj elektro. Mi konis la instituton ĉar antaŭ kelkaj jaroj mi pasis kurson tie. Ĝin gvidis s-ro Ebrahimi kiu konis mian patron. Vizitante la instituton mi ekkontaktis la unuajn esperantistojn. Inter ili estis s-roj Pakravan, Javad Kamali kaj Kalali. La kurson gvidis s-ro Kamali. S-ro Kalali poste migris al Grekio kaj ni ne plu ricevis informon pri li. Okazis kunidoj en la biblioteko de la loka oficejo de la ministrio pri kulturo kaj islama promocio (Farhang & Erŝad Eslami), kies unu oficito estis esperantano.

2010-09-15

la unuaj frazoj ...

Estas longa tempo ke mi intencas skribi historion de esperanto kaj E-movado en irano, sed pro diversaj kialoj mi ne sukcesis plenumi la aferon. Venis al mia kapo ke la projekton unue mi komencu kiel ret-noto (blogo), eble tio pli helpos realigon de la afero.