2016-02-26

la Esperanto movado en Irano laŭ la raporto de S. N. Mozaffari Baluĉi


Antaŭparolo
Kiel ĉio alia, ankaŭ ( la historio de) Esperanto en Irano iel rilatas al la politiko! Esperanto estas ero de pli ampleksa solvopako kion importis intelektuloj tempe de la Konstitucia Revolucio ( 1285 ir. = 1906 ) por uzi ĝin dum siaj streboj por la modernigado.
Unu el la konsiderindaj movadoj de irananoj por moderniĝi dum la lastaj jaroj de la 19a jarcento kaj fruaj jaroj de la 20a jarcento sendube estis La Konstitucia Revolucio (1285 ir.=1906) kiun partoprenis kaj religiuloj kaj sekularaj intelektuloj, kelkaj el kiuj elkomence havis rilatojn kun iuj en eksterlando. Post tiu revolucio la fendo inter la du flankoj profundiĝis. Do, estas kompreneble ke ĉio de alia flanko fariĝas malbona! Esperanto apartenis ne al la ambaŭ flankoj.
Tio estas la ŝlosilo por kompreni kial lingvo en Irano povas havi (mal)amikojn.
Aliaj kialoj pro kiuj Esperanto en Irano fariĝis tiom diskutata, estas;
- la juda deveno de ĝia iniciatinto
- rekomendo de la bahaismo por lerni ĝin
- rekomendo de iaj framasonaj loĝioj ĝin lerni.
- Kontraŭ-staro de la instruistoj de fremdaj lingvoj
Feliĉe la konfliktoj inter jesantoj kaj neantoj de Esperanto ne estis tiom intensa kiom ekzemple tiu de la socialismo kaj komunismo, pro kiuj mortiĝis homoj!
Paroli pri io, pri kiu parolas la homoj el diversaj vidpunktoj, ne estas facile, tamen mi klopodas kiel eble plej senjuĝe, neŭtrale, juste kaj honeste priparoli.


Kronologie
1901(1910)
Laŭ UEA-jarlibro de 1928, la unuaj pioniraj esperantistoj en Irano estis M. Abesgus, (rusa bankoficisto mortinta en 1930 kies verko Kraljeviĉ Marko, laŭ vikipedio, estas la unua proza originalaĵo en Esperanto, premiita en la literatura konkurso de 1896 ) en Tehran,  E. Rebrik en Reĉt (Raŝt) kaj A. Ter Hovhanisiantz en Tabriz. (temas pri la jaro 1901= 1279/80 ir. Aŭ la jaro 1910 (= 1289ir.) Mi vidis ambaŭ datojn en sube menciitaj referaĵoj, sed la paperan jarlibron ĝis nun mi ne sukcesis akiri).  

1910
 Somere de 1910 en la monata revuo Bahar artikolo aperis pri Esperanto, de Jusef  Etesam-ol-Molk (1874-1937), la patro de la fama poetino Parvin Etesami (1913-1937) .La titolo estis: " Nova Lingvo Esperanto " ( 1910, 2a eld., pp.427-428)
La revuo mem estis frukto de la Konstitucia Revolucio (1906= 1285 ir). La prezento de Esperanto pere de tiu avangarda intelektulo, kaj la revuo mem, grandparte impresis, kaj influis al tiamaj iranaj kleruloj tre favore al nia afero.

1911
En 1911, Abdul Baha (23 majo 1844 Tehran – 28 novembro 1921 Hejfa) filo de Bahaollah kaj ĉefo de la bahaismo, proklamis, ke ĉiu bahaano lernu Esperanton!

1912
Kursoj de Esperanto komenciĝis en Tabriz en 1912. La Jarlibro de UEA por 1912 listigis Ardaĉes Der Hovhanissiantz, kiel delegito en Tabriz, je la adreso de la Imperia Banko de Irano( la sama laborejo de la rusa bankoficisto M.Abesgus). Li estas denove en la listo en sekvanta jaro, kaj estas kunigita kun delegitoj en Qazvin (instruisto, Mohamad Labib) kaj Tehran (Bahman Ŝidani, bahaano kaj redaktoro de la ĵurnalo Raad), kaj Ahmad Jazdani, oficisto de urba instanco , kaj Ahmad Kasravi.

1913
Gazetoj en 1913 parolis ofte pri Esperanto. E-istoj en Tabriz intencis eldoni propran gazeton sed la urbestro eldonis cirkuler-anoncon, kiu malpermesis eĉ legadon de „malutilaj gazetoj”. Tiutempe E-istoj jam estis en la urboj Tabriz, Teheran, Reŝt, Ĝulfa, Urmia, Maŝhadsar (Babolsar), Quĉan, Ardebil, kaj Savuĝbulaq.

1914
En 1914 Esperanton energie prilaboris en Tehran la bahaano Bahman Ŝidani, kaj, Resser, rusa bankoficisto. Ili laboris dise, longe nenion sciante pri la laboro de unu la alia, nur en 1916, interkonatiĝinte, ili agadis kune. Ŝidani tiam havis 10 E-istajn instruistojn en la urbo kaj 100 gelernantojn. De tiam la movado ĉiam altiris novajn batalantojn.

1915
Ŝidani kompilis la unuan Esperanto-manlibron en la persa lingvo.
Lia lerno-libro "Esperanto en 20 lecionoj" estas brile verkita lernolibro kaj ankoraŭ uzebla por perslingvanoj. Li estis la plej longdaŭra UEA delegito en Irano kaj ankoraŭ  portas la rekordon, dum 31 jaroj sinsekve li estis UEA-delegito en Tehrano.
Li multe verkis en Iranaj gazetoj, ĵurnaloj kaj aranĝis diversajn kursojn tra la lando. Li fondis "Persia Esperanto-Asocio"n pri kiu ni nur havas gazet-anoncon kaj ankoraŭ ne detalan informon pri la asocio.

1920
De tiu jaro ni scias ke:
1-Ahmad Jazdani, uea-membro,partoprenis en la Haga Monda Kongreso de Esperanto .
2-Esperanto estis proponita kiel la lingvo de la Ligo de Nacioj en 1920.
Persujo ludis gravan rolon pri la klopodoj adapti Esperanton kiel la lingvo de la Ligo de Nacioj. La persa delegito Princo Arfa-od-Doŭle, estis unu el 11 delegitoj, kiuj proponis la adapton en la rezolucio prezentita al la unua Asembleo de la Ligo je la 9a de Decembro, 1920, kaj renovigis en la dua Asembleo ( 9a de Septembro 1921).
Edmond Privat, dank' al sia amikeco kun S-ro Amir Saham-od-Doŭle Qaffari      ( ambasadoro de Irano en Svisio), kaj princo Arfa-od- Doŭle Mirza Reza Ĥan Daneŝ (1848-1936) la ĉefdelegito de Persio ĉe La Ligo de Nacioj rekompence de senpaga parol-traduko por irana delegacio, sukcesis defendi Esperanton. Ĉirilate, Edmond Privat skribis:
… tiamaniere mi mem fariĝis baldaŭ honora konsilanto kaj pli poste vicdelegito de Persujo post dujara amikeco kun la ĉefdelegito de tiu lando, Princo Arfa, kiu estis unu el la plej rimarkindaj personoj de la ligo, maljuna diplomato, samtempe prudenta kaj tre ege kuraĝa, kiam grava principo de justico estis minacata…

Li mem subtenis nian aferon kaj subskribis la unuan proponon kune kun Lord Cecil…

 Princo Arfa  Ligo de Nacioj
Princo Arfa reprezentis la vidpunkton de la pli malfortaj aŭ malgrandaj ŝtatoj en la Ligo, kiel Nansen, la norvego. Kiam la grandpotencoj volis forigi de la statuo de la Ligo la esencan artikolon dekan, kiu garantiis la memstaron kaj teritorion de ĉiuj membro-ŝtatoj kontraŭ eksteraj atakoj, li havis la kuraĝon voĉdoni ne publike kaj tute sole, dum la dudek eksterlandaj ministroj de malgrandaj ŝtatoj estis devigataj sin deteni de voĉdono pro minacoj de la grandaj. Mi memoras kiel alvenadis la potencaj ministroj al nia benko, unue per flatoj, per proponoj pri prezidanteco aŭ honoroj, kaj poste minacoj. Sed li firme rezistis kaj , kiam oni vokis laŭ alfabeta ordo la nomon de Persujo, lia klara voĉo sonis energie ne , kaj ĝenerala admira murmuro aŭdiĝis…Lia rifuzo savis la esencan artikolon, la fundamenton de la Ligo de Nacioj… ( Aventuroj de Pioniro. pp. 85-86).

1921
 " Esperanto en kvardek Lecionoj" Miĉel Becker kaj E. Grosjean Maupin, estis la unua tradukita lerno-libro en la persa. La tradukistoj estis {anoj de} Asocio de Esperantistoj en Tabriz.

1925
Mi trovis foton en la Vikipedio pri la iranaj esperantistoj en Hamadan. La foto havas la daton 1925. Interesis min la sidantoj en la unua vico; militare vestitaj kun glavoj!

           Iranaj esperantistoj – Hamadan – 1925- (vikipedio)

En 1925 fondiĝis grupoj en Sultanabad (Vaĝinak Sarkisjan kaj Reza Taheri gvidis kursojn) kaj en Tabriz (Ali Akber Nemseĉi).

1928
Laŭ la Dietterle-statistiko, en 1928 iranaj E-istoj estis en 8 lokoj de la lando.

1929
-" Komuna Lingvo Esperanto " de Bahman Ŝidani, lerno-libro kun vortareto, 2a eld. 1929.
-Du artikoloj de  Ahmad Kasravi," Kiel ni lernu Esperanton " 1929, 2a eld. pp.10-11. vd. ankaŭ: " Kar-vande Kasravi" 1973,la unua eld.

1930
La jaroj 1930 vidis malkreskon je interesiĝo pri esperanto. Kvin delegitoj estis listigitaj en la Jarlibro de 1934, sed tute neniu en 1937, kiam la loka politika kondiĉo fariĝis malfavora al ĝia internaciista perspektivo.

En 1930 Darjus-Nemseĉi (Tabriz) aperigis “la Esperanto ŝlosilo”n en la persa lingvo .

1933-1975
Malhela periodo por Esperanto
-En 1933 UEA-delegitoj troviĝas en Esfahan, Raŝt, Sultanabad, Tabriz kaj Teheran.
Grandparte, kun la leviĝo de Nazi-reĝimo en Germanio, ankaŭ tiama reĝo, Reza Pahlavi (1875-1942 – kiu ekis kontraŭ la angloj ŝajnigi amikemon al la germanoj), malpermesis Esperanton kun diversaj akuzoj – interalie, ke la lingvo estas la propagandilo de Bahaanoj, do, anti-islama! ( ambaŭ ŝahoj de la Pahlavi dinastio emis konsideriĝi kiel kredantaj ŝijaistoj). (Estas politika proverbo in Irano: Se vi volas fariĝi gravulo en Irano, vi devas fariĝi ŝijaisto!)

Plene regis mal-ordoj, kaj mal-esperigaj kondiĉoj en la milit-okupita lando pere de la aliancitaj povoj. La E- movado ĉesis aperi sur la publika scenejo dum 42 jaroj! Verŝajne nur en la jaro 1944, ni vidas la libron:  (" Mia Vivo " de Ahmad Kasravi, 1944. 4a eld. Bahman Azadegan eldonejo, kiu parolas pri Esperanto).Kasravi verkis ankaŭ arablingvan artikolon en dulingva revuo (arab-angla) " Al Aŭqat ol Araqija " en Irako pri Esperanto kaj tradukis libron el Esperanto en la araban.

 Ahmad Kasravi  
Kasravi pro sia akra kritikaro pri la religio, kulturo, politiko kaj eĉ literaturo, havis severajn malamikojn kiuj finfine terormortigis lin. Lia iama parolo pri Esp-o pliposte fariĝis konteksto ĉe malamikoj de Esp-o oponi ĝin. Kasravi post kiam konatiĝis kun E-o, baze de logika strukturo de E-o, proponis plibonigojn por la persa lingvo. La proponojn oni povas legi en lia tiurilata libro “La pura lingvo”.

1975-1979
 Antaŭ la Islama revolucio
La moderna Esperanto-Movado komenciĝis en 1975 per publikigo de 33-paĝa artikolo de d-ro M.H.Saheb Zamani en la revuo de la Tehrana Universitato – “La Disfalo de la Babela Turo” Homo, kaj Lingva Revolucio (Daneŝkade, n-ro 2, p.115-148, printempo, 1354 ir./1975).
Lia lernolibro “La dua lingvo” ĝis nun estas la plej referencata manlibro por lerni E-on en perslingvaj landoj.
Dum nekredeble mallonga tempo, E-o jam fariĝis dise konata kiel la plej dezirinda dua lingvo. La Universitato de Tehrano, ne-antaŭ videble, funkciis, kiel la centro de la gvidado kaj organizado de la landa movado. Dum la furoro de E-o land-skale, komenciĝis sinsekvaj petoj kaj invitoj pri Esperanto-instruado.

Post 1979 (= 1357 ir.)
Ĉi-periode, Esperanto-movado spertis tri fazojn:
(a) Tra revolucia sinteno:
En 1979 ekflamis la islama revolucio. La juna Esperanto-movado, travivis krizajn tagojn de la reĝimŝanĝo. Post la fondiĝo de la Islama Respubliko en Irano (11. feb. 1979), kaŭze de la revolucia furoro, kvazaŭ eksplode, kaj haste, la Esperanto- movado denove ek-prosperis en Irano. La soci-politika neŭtraleco, kaj la kontraŭ-diskriminacia karaktero de la lingvo Esperanto, estis mem favoraj faktoroj fari ĝin des pli bonvena, kaj alloga al la revoluciema Irano. Alia kialo estis la forta emo de la antiimperialismaj revolucionistoj, kiuj konsideris la anglan lingvon kiel la lingvo de du tiamaj satanoj, Usono kaj Anglio.
Denove, organiziĝis E-kursoj, kaj aranĝoj, ĉi-foje ne nur kadre de la fakultatoj kaj lernejoj, sed ankaŭ en multaj moskeoj (EPC, 7. 1982, p.l6/HdE, 5, 1982, p.2).

En 1979, en la lernolibroj de la iranaj gimnazioj, aperis ĉapitroj, verkitaj de d-ro Saheb-Zamani,sub la titolo “Kulturo kaj Lingvo” pri Esperanto. (Esperanto, dec. 1979, p. 20- marto 1980, p.56). Sekve, dek miloj (entute ĉ.80,000) da pet-leteroj, rul-leteroj, eĉ telegramoj, alfluis al la Ministerio pri Edukado tra la tuta lando. Resume, ili petis, ke post tia revolucia paŝo pri prezentado de Esperanto en la lernejoj, oni faru la duan paŝon: “Oficialigu Esperanton en Irano, kaj dissendu instruistojn por ĝin instrui”!

La Ministerio pri Edukado sendis cirkuleron (je 22.4.1980) al la mezlernejoj tutlanden kaj invitis la instruistojn pri fremdaj lingvoj kaj ankaŭ sociaj studoj partopreni E-kursojn. La intensaj kursoj sub la gvidado de d-ro Saheb-Zamani, kaj kolegoj, okazis en la iama klubo de usonanoj en Tehrano, somere de 1980. Entute 675 geinstruistoj lernis instrui E-on (E-o, okt. 1980, 161-163/ HdE, 1.1981,1). Bedaŭrinde, tiu plano ĉesis pro la milito inter Irano kaj Irako (1980-88).

Malgraŭ la komenco de milito inter Irano kaj Irako septembre de 1980, d-ro Saheb-Zamani, sukcese organizis, kaj gvidis la sep-monatan Esperanto-kursn kun la fin-ekzameno por oficiroj de la Irana Aer-armeo – plej eble unika en la historio de Esperanto (Esperanto, majo 1981p.97).

Somere de 1981 d-ro Saheb-Zamani lanĉis la Iran-Esperanto-Domon ( kiun la esperanto-lernantoj nomis verda domo) por pli koncentri la disajn agadojn.

(b) Dua, tre malfavora fazo:
La komenciĝo de la milito inter Irano kaj Irako (sept. 1980), i.a. kaŭzis ankaŭ suspektoplenan atmosferon en la lando kiel okazas ne malofte en la revoluciaj landoj.

Baldaŭ, formiĝis atakoj kaj mis-propagandoj kontraŭ Esperanto. Intertempe, rolis grave ankaŭ la kontraŭ-agadoj de instruistoj pri fremdaj lingvoj, cele subteni siajn postenojn.

Vintre de 1982, en kelkaj gazetoj, aperis artikoloj kun severaj akuzoj kaj atakoj al la Esperanto-movado. Oni eĉ nomis la Esperanto-movadon la rimedo de la Internacia Cionismo, kaj nomis la pionirojn de la movado kontraŭ revoluciaj agantoj en Irano. Endas rimarkigi aparte, ke en tiamaj cirkonstancoj de la lando, eĉ malpli severaj akuzoj, povus kaŭzi persekutadon kaj eĉ ekzekutadon.

Dum multaj monatoj eĉ nura esprimo de simpatio al Esperanto fariĝis vivo-danĝera. Sekve, miloj da komencantoj forlasis la kursojn, kaj ĉiuloke, ĉefe en moskeoj kaj lernejoj oni, per si mem, fermis la kursojn. La movadaj aktivadoj ĉesis kaj limiĝis al hejmaj rondoj.

Konklude, oni, povus diri, ke en revolucia Irano, unue ek-trakuris iu Esperanto- Ŝoko tro favora, kaj tuj poste, reage, frapis ege malfavora Kontraŭ-Ŝoko: Esperanto unuavice renkontis supermezuran bonvenon, kaj baldaŭ ne-antaŭvideblan antagonismon.

 (c) Tria fazo:
 Nek favora, nek tre antagonisma: Iom-post-iom, dum la lastaj monatoj de 1983, la Esperanto-movado de Irano spertis nek favoran nek malfavoran sintenon de la oficialaj instancoj.

Travivante la teruron de la dua fazo, la movada strategio devus, pli malpli, ŝanĝiĝi al: “Anstataŭ la kvanton, oni prizorgu plie la kvaliton.”
 La agadoj jam plu ne estu okul-frapaj, sed funde konstruaj! oni zorgeme selektu volontulojn,edukadu ilin resti esperantlingve kreativaj, esti movaduloj, spontanee, defendokapablaj, i. a. fake, universitat-nivele akcepteblaj, religio-politike ne tro maldiskrete avangardaj. La cirkostancoj montris klare ke, laŭ la proverbo irana, “Unu lerta batalulo, pli valoras ol centmil birdtimigiloj”

Tiel, dum 1983,oni rearanĝis Iran-Esperanto-domon, la kursojn ktp., emfazante sur la kvalito ol la kvanto. Vintre l982, oni komencis eldoni la bultenon IER (Iran-Esperanto-raportas).

En la jarlibro de UEA de l984, unuafoje, Iran-Esperanto-Movado prezentis siajn aprobitajn, ĉef-delegiton, fak-delegitojn, kaj delegiton, entute 6, (vd. IER/30, 5.11.84).

Pro tiom da sindonema tagnokta laborado de d-ro Saheb-Zamani, lia edzino Ĵila Sediĝi kaj aliaj geamikoj de ilia rondo, Irana E-parolantaro fariĝis regulaj partoprenantoj en universalaj Esperanto-Kongresoj kaj reto da lokaj UEA reprezentantoj establiĝis. Esperanto-kursoj daŭris en universitatoj kaj aliaj lokoj, okazaj artikoloj aperis en la gazetaro, kaj radio kaj televido reliefigis Esperanton de tempo al tempo. Dua eldono de la Esperantlingva Nobla Korano estis aperigita, kaj iom poste traduko de la Robaioj de Omar Khajjam. La unua traduko de la konstitucio de la islama respubliko de Irano aperis en Esperanto en vikipedio…

Skismo en la movado; Maljunuloj kaj junuloj!
Inter esperantistoj ne ĉiuj aprobis la agmanieron de d-ro Saheb-Zamani. Tiujn mi nomis La Junuloj. La junuloj kredis ke d-ro Saheb-Zamani agas pli ol necese diskreteme, konservative, nedemokrate kaj pro sia pasinteco -esti ano de MOS (la monda organizaĵo pri la sano de UN) kaj premiita aŭtoro dum la ŝah-reĝimo- li ne ricevos permeson fari E-asocion. Dum d-ro Saheb-Zamani opiniis ke asocia aŭ kluba manaĝado de E-movado ĝin limigas je anoj de la organizaĵo kaj ankaŭ kaŭzas la suspekton de la registaro kiu kontraŭas ĉian ajn sendependan organizaĵon. La plipostaj spertoj de la Movado, ne nur en Irano, laŭ mi, montris ke d-ro Saheb-Zamani pravis.

Unu el tiuj junuloj, d-ro K. Sajadpur, komitatano de IREA skribis: 
Sendube la nuna movado en Irano ŝuldas sian prosperon al la klopodoj de D-ro Saheb-Zamani. Li komencis siajn Esperanto-aktivadojn antaŭ la islama revulocio. Li estis fama psikologo kaj krom siaj Esperanto-agadoj, li estis politike kaj socie aktiva. Post la revolucio, li daŭrigis siajn Esperanto-aktivadojn sed pro sia antaŭa personeco, li ne povis libere aktivi.
Estis persekutoj kontraŭ li kaj Esperanto, precipe far instruistoj de la angla, kondamnante E-on al rilato kun cionismo pro la juda deveno de Zamenhof.

D-ro Saheb-Zamanielspezis grandan forton por batali kaj sukcesis jure venki la kondamnintojn. Sed la etoso, kion ili faris bezonis longan tempon por ŝanĝiĝi.
Precipe pro tio, li kredis ke irana Esperanto-movado ne bezonas asocion aŭ revuon por prosperi. Eble li timis aŭ ne povis paŝi ĉi-direkten pro la etoso ĉirkaŭ si. Aliflanke movado de D-ro Saheb-Zamani fakte ne estis demokratia kaj li deziris ne perdi sian estrecon. Pro tio longtempe irana movado malgraŭ siaj meritoj ne posedis asocion aŭ revuon. D-ro Saheb-Zamanikredis ke ekzistas sufiĉe da Esperanto-gazetoj en la mondo kaj instigis nin verki por ili. Tial aperis historia numero de Kontakto kies enhavon preskaŭ tute verkis irananoj.
Ekde 1992 aperis grupo de junaj esperantistoj, kiuj deziris labori pli libere. La ĉefmotoro de tiu grupo estis S-ro Torabi. Ili sukcesis fondi IREJO-n kaj aligi ĝin al TEJO. La grupo ŝvelis kaj ensorbis kelkajn aktivulojn de la grupo de D-ro Saheb-Zamani, kaj fondis Sabzandiŝan-Instituton, la revuon ‘Irana Esperantisto’, kaj IREA-on dum la venintaj jaroj.
ᴥᴥᴥ
Dum majo 1995 iris delegito de " la junuloj ", S-ro Hamze Ŝafii, al La Maljunuloj peti kunlaboron aŭ samceligon de la aktivadoj. Liaj ĉefaj proponoj estis:
* Okazigi landan E-kongreson
* Propagandi en universitatoj por okazigi E-kursojn
* Eldoni perslingvajn artikolojn pri Eo en la landaj periodaĵoj
kaj samaj aferoj. Sekve la ambaŭ flankoj kunsidis .

Tiu kunsido estis la unua kaj ĝis nun la lasta kunsido kiun partoprenis tiom da esperantistoj el ambaŭ flankoj.
Antaŭ tiu kunsido, kelkaj esperantistoj de ĉiu "flanko" havis kontaktojn kun tiuj de alia "flanko". Ekz-e Behruz Atai pensis ke per la enpacigo de du flankoj, oni helpus la disvastigon de la afero. Li estis la direktoro de la eldonejo Atai kiu eldonis multajn E-librojn kaj havis E-sekcion kie mi laboris kaj verkis E-ajn korespondkursojn por korespondaj gestudentoj kies nombro en la finaj tagoj de mia kunlaboro ( en julio 1989 ) atingis je 1.000. S.F.Tejmuri estis alia. Sed li mem - interparolinte kun s-ro Torabi - rakontis al mi ke ne eblas alproksimigi la du flankojn unu al la alia…

La kunsido ne donis bonan rezulton. Ĉiu daŭrigis sian vojon. Depost tiu kunsido, la kursoj de Ĵila kaj D-ro d-ro Saheb-Zamani okazadis kun malpli da partoprenantoj.
Pro la aparta aktivado de " la junuloj " ne okazis io stranga. Atai eldonejo ne profitis pro nove varbitaj lernantoj.
"La junuloj" tute apartigis sian vojon de " la maljunuloj ".
Verdire la eksteresperantista publiko nenion sciiĝis pri la skismo.

Nuntempa Irana Esperanto-Movado
Hodiaŭ la Esperanto-movado en Irano laŭ la Junuloj estas vigla kaj aktiva, ĉar Irano estas fame konata en la Internacia Esperanto -Komunumo. Laŭ mi la ĝenerala situacio de la Irana E-movado similas al la ĝenerala monda movado. Laŭ d-ro Saheb-Zamanila movado devojiĝis, hobiiĝis, fariĝis ia kluba agado kiu nenian seriozan rezulton donos. Saheb Zamani opinias ke Esperanto , prefere kiel studobjekto, eniĝu la lernejojn kaj universitatojn. Kluba agado aŭ aktivadoj de partio limigas Esperanton al iu difinita grupo. La vera demokratio pri Eo estas tio ke Eo apartenus al ĉiuj, ne nur al la membroj de asocio, klubo, organizaĵo ktp.

Organizaĵoj
D-ro Saheb Zamani post la skismiĝo gvidas dumonatan kunsidon de “La Maljunuloj”. Krome li reviziis, kaj reverkis la libron “La dua lingvo”. Iafoje li paroladas en universitatoj aŭ akceptas studentajn studojn gvidi. Ĵila nuntempe verŝajne silentas. La Junuloj faras ion ,plie registri organizaĵojn kie ili povu laŭvice prezidantiĝi neinvitinte la anojn de La Maljunuloj! Kelkaj iliaj organizaĵoj estas:

Irana Esperanto-Asocio
Irana Esperanto-Asocio (IREA) fondiĝis en 1996 kaj akceptiĝis kiel landa asocio de UEA lastjare dum la UK en Vilno.
IREA ne havas multe da membroj ; ĉirkaŭ 50.

Irana Esperantista Junulara Organizo
(IREJO) estas la pli malnova junulara sekcio de IREA. Ĝi fondiĝis en 1993 kaj akceptiĝis kiel landa sekcio de TEJO en 1994 dum la IJK en Koreio. Ĝi iam estis aktiva organizaĵo kaj eĉ posedis samtempe tri komitatanojn en TEJO-komitato.
Sed dum la lastaj jaroj kaj post la transiro de siaj aktiv-uloj al mezaĝeco, ĝi perdis sian aktivecon.

Sabzandiŝan-Instituto
Tiu instanco estas oficiale registrita privata instituto por propagandi kaj instrui la lingvon Esperanto. Sabzandiŝan signifas Verdpensuloj en la persa. Fakte ĝi estis la bazo por fondi IREA-on kaj la portalo por havi rilatojn kun iranaj organizaĵoj, ĉar registrigi IREA-on kiel oficialan asocion bezonas penigan laboron kaj daŭran tempon sed registrigo de privata lingvo-institucio estas multe pli facila tasko.
Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj
La landa sekcio de ILEI ankaŭ ne estas aktiva nuntempe.

Oficejo
Ekzistas oficejo ekde 1997 en Teherano.

Revuo
La organo de IREA estas ‘Irana Esperantisto’. Relative belaspekta kaj bonkvalita revuo.
Alia revuo estas sezona 56-paĝa duone persa duone Esperanto (Mesaĝo de verdpensuloj). Oni bone lernis de la sorto de «El Popola Ĉinio» kaj klopodas ne limigi la revuon al artikoloj nur pri la lando. La persa parto ĉefe enhavas artikolojn pri Esperanto kaj ties movado kaj celas allogi la legantojn al la lingvo.
La rajton eldoni Iranan Esperantiston oni gajnis post 5-jara laboro por konvinki iranajn respondeculojn. Malgraŭ la akceptebla kvalito de Irana Esperantisto, la nombro de la abonantoj estas malpli ol atendata.

 Libroj
Dum la lastaj monatoj eldoniĝis du gravaj lernolibroj: La nova eldono de « La Dua Lingvo » de D-ro Saheb-Zamani, libro pere de kiu irananoj konatiĝis kun Esperanto kaj lernis ĝin ; kaj « La Plej Facila Lingvo de la Mondo » de Ahmad Reza Mamduhi.

 La Unua Irana Esperanto-Kongreso
la 21-an de Marto 2014 La Junuloj organizis la unuan Iranan Esperanto-Kongreson (IREK-1) en Tehrano. La kongreson partoprenis neniu el  La Maljunuloj.
Dum la kongreso La Junuloj klarigis ke Esperanto lingvo havas longan historian en Irano, kaj la Movado estas pli-malpli aktiva dum la pasintaj 113 jaroj, sed ĝis nun pro diversaj kialoj, ĉefe politikaj, ne estis ebleco por okazigi nacian kongreson. Laŭ la prelego de S-ro Mamduhi, la vic-prezidento de Irana Esperanto Asocio (IREA) en la dua tago de la kongreso: “Laŭ la naturo de iranaj registaroj dum la historio, kunvenoj de regataj ne estis tiel plaĉaj/bonvenaj”.

La lasta parolo:
D-ro Sayadpour, de IREA skribis:
Malgraŭ pli-malpli stabila stato de irana Esperanto-movado (asocio, revuo, oficejo, kunsidoj,...), ĝi estas en sia nadiro de aktivado. Pasinte la homa forto estis pli granda, kvankam la bazo aŭ ne-homaj fortoj estis malpli. Ni multe diskutis pri tiu afero dum niaj kunsidoj sed ne trovis la kialon.

Do, mi povas klare vidi ke la Junuloj finfine komprenis ke kial d-ro Saheb Zamani  insiste evitis fari asocion. Nuntempe eĉ UEA kaj aliaj mondaj asocioj suferas la membrokrizon, kotizkrizon kaj aliajn krizojn kiujn kaŭzas tia maniero de la manaĝado. Ĉijaran Bonaeran UKon partoprenis ĉ. 700, la pli malalta kvanto de la movada historio!

S. N. Mozaffari Baluĉi - UEA-membro ekde 1989

Fontoj/Referaĵoj
-Vikipedio
-Esperanto en Irano-prof. Humphrey Tonkin- universitato de Hartford- majo 31, 1995 Esperantigis : Ĵ. A. Sadigi
-Raporto de d-ro Keyhan Sayadpour pri La movado en Irano- JeunEsperanto Info - 2006/2
- " Iran-Esperanto Raportas" numero 09.05.1996 .

Aperis ĉe: http://snmb.blogfa.com/post-50.aspx

نوشته شده در جمعه بیست و چهارم بهمن ۱۳۹۳ساعت ۱۴: ۲۰ توسط سید نواب مظفری بلوچی

No comments:

Post a Comment