Je la jaro 1995, Simin, mia edzino, helpate de mi, sukcesis trovi laboron ĉe universitato en Tehrano. Por mi tio estis bona novaĵo. Ĉar mi neniam havis dumvivan laboron kio min certigu la tagan panon. Kvankam neniam mi estis tute senlabora sed ĉiam mi sciis ke mia laboro estas provizora. Oni diras ke la literaturo igas tre sensitiva kaj ne tolerema. Mia animo abomenis fari tion kion oni faras por nur akiri monon. Kvankam Simin restis senlabora kvar jarojn post sia licienciiĝo sed mi neniam petis D-ron prezenti ŝin al iu por trovi laboron. Nur du fojojn mi petis de D-ro ian helpon. Foje kiam mi bezonis esperantistan universitatan profesoron por mia MAgistriga tezo - kiu estis traduko kaj klarigo de specimenoj prozaj kaj poemaj de la persa literaturo- kaj alian fojon kiam mi bezonis tian majstron prezenti min al la universitato kie mi nun instruas.