2016-02-26

MEMUARO pri MHSZ kaj la Esperanto-movado en Irano 2

Je la jaro 1995, Simin, mia edzino, helpate de mi, sukcesis trovi laboron ĉe universitato en Tehrano. Por mi tio estis bona novaĵo. Ĉar mi neniam havis dumvivan laboron kio min certigu la tagan panon. Kvankam neniam mi estis tute senlabora sed ĉiam mi sciis ke mia laboro estas provizora. Oni diras ke la literaturo igas tre sensitiva kaj ne tolerema. Mia animo abomenis fari tion kion oni faras por nur akiri monon. Kvankam Simin restis senlabora kvar jarojn post sia licienciiĝo sed mi neniam petis D-ron prezenti ŝin al iu por trovi laboron. Nur du fojojn mi petis de D-ro ian helpon. Foje kiam mi bezonis esperantistan universitatan profesoron por mia MAgistriga tezo - kiu estis traduko kaj klarigo de  specimenoj  prozaj kaj poemaj de la persa literaturo- kaj alian fojon kiam mi bezonis tian majstron prezenti min al la universitato kie mi nun instruas.

Daŭris niaj kunsidoj dum kiuj D-ro parolis pri la kielgvido de la movado, plua kvalita laboro, eviti diigon de personoj, ricevi la penson kaj lasi la pensulon ktp. Li plendis ke la taŭgaj homoj ne povas eduki taŭgajn lernantojn kiuj poste povu anstataŭi la majstron. Li ofte plendis pro tio ke la granduloj ne havas taŭgajn anstataŭulojn. Li priparolis pri gvidantoj kiuj ne difininte siajn anstataŭulojn lasis la posteulojn en senfinaj kvereloj, skismiĝoj, branĉiĝoj kaj eĉ militoj. Kvazaŭ li timis pri la sorto de la E-movado en Irano. Kun bedaŭro li konfesis ke ankaŭ li mem ne havas anstataŭulon. Kompreneble neniu el ni estis edukita kiel li. Sed ankaŭ pri Esperanto li kredis nenian organizigon kio bezonu gvidanton. Li ĉiam rekomendis ke ni devas strebi enigi E-on en la lernejojn. Tion povus fari ajna esperantisto. Li estis certa ke kunlaboro inter esperantistoj, kiel inter aliaj iranaj organizaĵoj, pro historiaj kaj kulturaj kialoj, ĉefe en la formo de organizaĵoj, kaŭzus damaĝojn al Eo. Tial li neniam faris organizaĵon por Eo en Irano. Sed niaj adaj kursoj kaj kunsidoj vole ne vole estis ia organizaĵo kio rilatigis nin unu al la alia.
D-ro konsideris siajn studjarojn en Germanio kiel perditaj jaroj. Li diris ke la landoj Germanio kaj Svedio ne estas taŭgaj landoj por studi kaj labori por la eksterlandanoj. Li estis tre juna kiam pro rekomendo de Ehsan Tabari ( kaj aliaj kialoj) li iris Germanion studi la germanan lingvon per kiu li intencis studi pli profunde la Kapitalon kaj aliajn marksismajn tekstojn. Studinte en la tiama okcidenta Germanio, ĉiu somere li frekventis al la orienta Germanio. Tie li komencis legi la Kapitalon ĉe profesoro Klain, maljuna emerita eksideologo de la komunista partio de la orienta Germanio kiun la partio mem prezentis al la irana juna studento kiu volis lerni la marksismon. Klain vivis kun sia edzino en ordinara domo kie lia edzino instruis pianon por akiri panon! Dum la unuaj kunsidoj, kiam ankoraŭ la maljunulo ne fidis al la juna studento, eksterlandano kiun prezentis la partio, li nenion diris pri la vero. Sed iom post iom li fidis al la junulo kaj komencis diri la veron pri la komunismo. Dum la instruado, li komparis du partojn de Germanioj kiujn D-ro jam bone vizitadis. Klain rekomendis al D-ro kiu ne portu al sia malsana lando tiun recepton (komunismon)!  D-ro rakontas ke kiam de adiaŭo je la fina tago, la maljunulo kun larmaj okuloj rigardis lin kaj diris ke la komunismo ne estas bona donaco por lia lando.
Juna studento, veninte studi la marksismon, jam fariĝis kontraŭulo. Tamen, laŭ mi, li ne perdis multon. Li doktoriĝis tie ( pri la psikologio). Li vizitis Bertrand Russell ( 1872- 1970 ) la faman anglan filozofon frekventinte la Anglion. Russell nomis lin " my iranian boy = mia irana filo". Laŭ mi D-ro MHSZ ne povus havi sian nunan maturecon sen tiu vojaĝo kaj rezidado en Eŭropo. Kvankam li preferus Nordamerikon aŭ Kanadon.     
Reveninta D-ro vere havis malfacilan situacion. Kiel ĉiu alia junulo kies reve farita palaco jam estis detruita, li sinsentis malgajninto. Tial li diras ke liaj studjaroj en Germanio estas perditaj jaroj. Aliflanke li ne povis facile diri la veron al siaj samlandanoj. Ĉar dum la tuta periodo de la Pahlavia dinastio ( reĝimo disfalinta per la 1979-a revolucio) la marksismo, socialismo kaj komunismo estis teorioj de batalo kontraŭ la okcidentema reĝimo. Se D-ro klare kontraŭus la komunismon oni akuzus lin je kunlaboro kun la reĝimo kion li evitis.
Kiam li rakontis tiujn vortojn al mi ( ĉe dimanĉa kurso en la oficejo de la Atai eldonejo, 21 -majo-1995) li aldonis: " pro via ĉeesto en la E-kunsidoj de la eldonejo nun mi sentas ian certiĝon kaj trankvilon. Ĵila estas pli ol ordinare sentema kaj afabla. Behruz (Atai , la ĉefo de la eldonejo) nur pripensas sian peresperantan negocaron. Kvankam, mi pravigas lin. Ĉar liaj aktivadoj, spite al lia intenco, utilas por Eo…" Sed mi, eksoficisto de la Atai eldonejo, sciis ke li investis multan monon por la E-libroj. Li estis eldonisto. Behruz aliflanke diris al mi ke se li anstataŭ la E-libroj havus nur blankan paperon li jam gajnus pli multan profiton. Kaj li pravis, ĉar tiam la papero kostis multe. Kompreneble en la nigra merkato. La papero ja kiel multaj aliaj varoj havis du prezojn; ŝtatan kaj liberan!

Tiutage D-ro MHSZ honorigis min: " Nun mi povas nomi vin unu el la adeptoj!"
Tio ĝojigis min, ĉar , kiel menciite, mi estis komencinta E-on per la korespondaj kursoj de la Azma institucio(kiun lanĉis d-ro Hosejn Vahidi). Mi neniam vizitis lin aŭ lian institucion. La unua ĉeesta E-kurso kiun mi partoprenis estis tiu de D-ro MHSZ , sed eble pro tio D-ro bedaŭris. Mi ne scias vere kial, sed li tre malfacile kaj post tiom da jaroj min akceptis. Li estis mimoze sensitiva. Li mem diris la iranan proverbon pri si mem ke " li sentas varmon per unu sola sekvinbero kaj sentas malvarmon per unu nura acidvinbero" . T.e. kontentigi lin estis tre facile sed teni tian kontentigan rilaton estis tre malfacile.
Malgraŭ ke li iom malfrue akceptis min, sed mi divenas ke de fruaj jaroj li konsideradis min fariĝi bona esperantisto. Ankaŭ tiam li iafoje montris sian favoron. Ekz-e kiam d-ro Ulrich Lins vojaĝis en Iranon kaj vizitis nian rondon ( 1988 ) prezentinte min al li, D-ro MHSZ diris pri mi al Lins: " Li estas unu el la raraj esperantistoj de Irano "
Dum la jaro 1995, ankoraŭ okazadis la kursoj de Ĵila en la Atai eldonejo ĉiumerkrede kaj la kursoj de D-ro ĉiudimanĉe.      
Merkrede 17an de majo 1995 venis heroldo de " la junuloj ", S-ro Hamze Ŝafii, delegite de ili peti kunlaboron aŭ samceligon de la aktivadoj. Liaj ĉefaj proponoj estis:
* Okazigi landan E-kongreson
* Propagandi en universitatoj por okazigi E-kursojn
* Eldoni perslingvajn artikolojn pri Eo en la landaj periodaĵoj

kaj samaj aferoj. Ĵila ne volis decidi sen konsiloj de D-ro, tial ŝi prokrastigis la respondon ĝis la venonta merkredo (24.maj.1995) .
D-ro estis pli kolera ol ni divenis! Li diris: " La memĉefigito { de la junuloj} alsendas delegiton? Li ankoraŭ ne finis eĉ semestron de universitato. Kial li mem ne venis? Kiuj rekonis ilin, kiuj jam parolas pri "du" flankoj? Ĉu ili rajtas paroli pri "alia vojo"? Ĉu ili jam komprenas pli bone la aferon ol tiu kiu enportis E-on en Iranon? Kiu verkis tiom da libroj pri gvidadarto, junulaj, sociaj, kulturaj aferoj ktp? Mi neniam parolos kun tiuj neĝentilaj krudaj junuloj…

***
D-ro vere disturbiĝis. Li ne atendis tian fruan skismon. En iama afrika tribo oni ĝismortige  batadis la volontulon kiu volis ĵus estriĝi la tribon. Iam la volontulo eĉ mortis. Tial tie neniu volontis esti estro. La tribo restis sen estro kaj petis estron de aliaj triboj! En nia lando estas simile! Nur la batoj ne estas fizikaj. Nenie en la mondo la gvidado estas tiel malfacile kiel en nia lando. Tie ĉi neniu akceptas la alian. Ĉies MEMO estas tiom forta kiu ne akceptus alian egalrajtan. Tie ĉi la struktruo de la obeado estas vertikala. Unu persono altas kaj aliaj laŭrange situas en malsupraj partoj. Ĉiu estras leone sian subulon kaj obeas muse sian superulon. Demokratio estas mortinta kaj forgesita vorto. Pro longa kelkmila diktaturo en Irano, ni ne lernis la horizontalan strukturon de la kunlaborado. Ĉiu volas esti estro kaj malsukcesinte akiri ĝin laŭ sia propra merito , skisme branĉigas novan grupeton kie li povus esti estro. Ĉiujare en Irano registriĝas sufiĉe da firmaoj, sed nur post 1-3 jaroj branĉiĝas novaj pli malgrandaj firmaoj de la ĉefa firmao kiuj ja post kelkaj jaroj pereas.

Multfoje ni pridiskutis la aferon ke kial en nia lando ne ekfunkcias la demokratio? Multfoje ni komparis nian longan historion kun ties antikva rivalo; la helena kulturo. Ni ekkonis relative la kialojn sed neniu povas doni preskribon por kuraci tiun malsanon. Ni eĉ ne povas agi demokrate en niaj propraj firmaoj, grupoj aŭ eĉ hejmoj!

Laŭ D-ro ni ne kuraĝas kritiki nian longdaŭran kulturon, nian grandiozan jam pasintan civilizacion. Kial, neniam obeinto volas tuj fariĝi obeato? 

Finfine nenia kompromiso ekformiĝis pro tiu alveno de S-ro Ŝafii. Ĉiu daŭris sian vojon. "La junuloj " iris registri la E-asocion (kion ili oficiale registris dek jarojn poste, sen ajna demokrata proceduro ), okazigi pagendajn E-kursojn, okazigi ekskursojn por la E-lernantoj enlande kaj ankaŭ al la najbaraj landoj, partopreni en universalaj kongresoj kaj kunsidoj kiel nuraj reprezentantoj de la irana E-movado, prezenti siajn samopinianojn al UEA por delegitigi ilin, ( la samon pli poste plendis D-ro Abdul Salam pri Probal Dasgupta - ĉar la situacio de la barata E-movado kaj la agoj de UEA kontraŭ ĝi havas similecojn kun tiu de la irana, mi citis la leteron de D-ro Abdul Salam je la fino de tiu ĉi memuaro sub la numero (2)) prezenti ĉefdelegiton de sia grupo, ( kion bedaŭrinde akceptis Osmo Buller sen ĉiuflanka pripenso ), kaj eĉ - laŭ D-ro MHSZ-; ricevi monon de eksterlandaj fondaĵoj, ktp.

Dum tiu ĥaoso, D-ro pripensis pri la demando de la gvidado en Irano pri kiu li jam de longe havis konsiderindajn verkojn. Esperanto por li ne estis abstrakta, izolita afero pri kiu oni povus labori senkonsidere de la enlandaj kulturaj fonoj. Li formis novajn teoriojn pri la gvidado de la E-afero. Li diris ke UEA devas havi sian centran sidejon en Eŭropo aŭ Nordameriko, sed por plibona gvidado de la movado ĝi devas fari lokajn aŭ zonajn decidofarajn centrojn en la geopolitike apartaj zonoj. Ĉiu zono konsistu el samopiniaj, samkulturaj kaj geografie najbaraj landoj. Por ekzemplo li opiniis ke la Mezoriento estas aparta zono kiu bezonus sian decidofaran komitaton sub la rigardo de la centra oficejo de UEA. Paroli pri " la monda vilaĝo " en tiu ĉi vilaĝo de la mondo, kie nek la komunaj mitaĵoj, nek la mistikismo aŭ sufismo, nek la religio, nek la filozofio kaj nek la scienco sukcesis unuigi la popolojn, aŭ almenaŭ eduki al ili tolereman kunlaboradon, estas ankoraŭ tre frue. Tie ĉi nur unu kruda decido povas perei dumjarajn prilaborojn. D-ro opiniis ke eĉ la plej fama mistikismo de Irano, saĝa kaj konscia reago kontraŭ la religia severeco, ŝanĝinte la popoles adoradgranikon de Dio al la Homo, finfine naskis adoratajn gnozulojn kiujn la popoloj anstataŭigis per siaj eksaj sanktaj adoratuloj. Kvazaŭ tie ĉi la homo ĉiutage bezonas iun aŭ ion adoradi.                                                                   

D-ro ne montris sian seriozan dubon pri ĉio. Li ankoraŭ ne desperiĝis. Sed liaj paroloj montris lian kormaltrankvilon. Li demandis ke kial la homoj devas dividiĝi je du tipoj; multo da simplaj,ordinaraj kaj obeantaj homoj kaj malmulto da obeataj ordonantoj. Kion ni sentus se ni komprenus ke la tuta strebado de Abraham Lincoln por savi la sklavojn nur estis ruzaj trompoj okazigi la Nord-Sudan militadon kaj venki al la Sudo? Kio okazus al irana junulo kiu komprenus…

Tiaj duboj vole ne vole estis transdonitaj al ni; konstantaj partoprenantoj de la kunsidoj kie ĉeestis D-ro MHSZ . La ĥaoso okazinta en E-movado, la sociaj malordaĵoj, ne sufiĉa enspezo kaj la manko de ajna esperindaĵo en niaj tedigaj tagoj vere lacigis nin. Kelkaj el miaj geesperantistaj kaj neesperantistaj amikoj pripensis elmigradon aŭ almenaŭ kelkjaran foreston de la lando. Mi ja ne malŝatis provi ĝin.

Antaŭ kelkaj jaroj mi intencinte ekstudi en universitato foriris al Turkio kaj Bulgario. Mi ne havis sufiĉe da mono por pliforen veturi! De mia malmulta mono, en Turkio taksiŝoforo ŝtelis grandan parton. Sed Bulgario - kompare kun tiama Turkio- estis peco da paradizo apud la geheno. Pro danki la gastamon de la bulgaroj, mi perslingvigis la libron de la brita S-ino Mercia Mc Dermot ; Vasil Levski, apostolo de libereco. La libro ankoraŭ restis nepresite.
Alifoje mi ekpensis iri al eksterlando. Mi konsilpete parolis pri la afero kun D-ro, sed li seniluziis min klariginte la kialojn de mia unua malsukceso. Mi pravigis lin kaj rezignis mian decidon. Mi devis resti, labori kaj esperi.
***
Ĉe la E-kunsido de la sabato 9.marto.1996, ĉeestis Reza Ĥejrĥah kun sia (unua) japana edzino Ecoko. Reza jam de kelkaj jaroj, post sia trejna kurso en UEA, kion li gajnis helpate kaj prezentite de D-ro MHSZ , ekloĝis en la sudorienta Azio. Reza estis alia " Fenomeno " kiu malĝojigis D-ron. Jam de kelkaj antaŭaj UK-oj iuj iranaj esperantistoj preferis la belajn eŭropajn landojn kaj ne plu revenis Iranon. Pri tiuj neniam D-ro bedaŭris. Sed Reza estis esperato de D-ro. Li pensis pri programoj kiujn li plenumos post la reveno, aŭ almenaŭ pli interplektita interlaboro, de Reza. Sed la esperoj de D-ro pri Reza oferiĝis pro la emoj de Reza; trovi pli bonan vivon por si mem en aliaj paradizoj. D-ro neniam forgesis tiun sperton kaj ne plu prezentis iun alian al UEA aŭ aliaj internaciaj instancoj. Reza kaŭzis grandan damaĝon al postaj talentaj esperantistoj kiuj eventuale povus kunlabori en internaciaj  medioj en la nomo de la Irana E-movado. Pro Reza D-ro eble perdis iom da sia internacia kredito. Sed D-ro vere nek volis tion nek ĝis nun jesis tian konduton. Eble parto de la malkonfido kion montras la internaciaj instancoj pri ni la irananoj, devenas de tiaj kondutoj. Se ni volus alsendi reprezentantojn al internaciaj oficejoj, ni devus pripensi severajn garantiaĵojn por iliaj reveno kaj reservo al la irana E-movado.
***
Post la ne tiom varma respondo de Ĵila al la isa reprezantanto de " la junuloj", alvenis alia reprezentanto de ili - sinjoro Azarhuŝang - sen antaŭa invito aŭ eĉ informo, al nia lunda ( 20.januaro.1997 ) kunsido kun D-ro MHSZ en la Atai eldonejo.

D-ro unue ne permesis lin eniĝi. Sed pro lia insisto kaj la interveno de iuj aliaj, D-ro permesis lin eniĝi, sed kondiĉe ke li ne nomu sin reprezentanto de io aŭ iu. D-ro akceptis lin kiel individua esperantisto. Ĉar D-ro ankoraŭ ne agnoskis la skismon. Azarhuŝang eniĝis kaj sidis ĝentile aŭskulti la lecionojn. D-ro pli frue ol la kutimo finis la lecionojn. Azarhuŝang komencis paroli kompromistone kaj unue pardonpetinte de D-ro pro la indigniga kaj malrespekta karikaturo ( la junuloj estis eldonintaj karikaturon de D-ro kaj skribis ĉe ĝi: " Grandulo mensogas"!). Mi ĉeestis la kunsidon kaj rapidskribis la parolojn jene:

-Azarhuŝang: Por la unua fojo la novajn geamikojn ( la junulojn - la skismintojn- la geamikaro aŭ la grupo de Mohammad Reza Torabi- snmb ) prezentis min S-ro Ĥoŝmaŝreban. ( Li estis esperantisto kaj komercisto, FD, kiun ofte mi vizitis en la kursoj de Ĵila. Lia familio rezidis en Svedio kaj li mem pli poste aliĝis al ili. En iu kunsido kun Ĵila li kolektis monon de ni por aĉeti tajpmaŝinon. Mi pagis mian parton sed neniam ni ekposedis la tajpmaŝinon- snmb ). Azarhuŝang daŭrigis: Ni devas kunlabori. Esperanto ne akceptas interbatalon. Ili ( la junuloj ) diris ke ili akceptas la dialogon. Sed S-ino Sedighi ( Ĵila, la edzino de D-ro MHSZ ) ne kontaktis bone. Ŝi (Ĵila) uzis ofendintajn vortojn. Ni petis de S-ro Atai aranĝi interviziton, sed kiam mi estis en eksterlando oni eldonis tiun ofendan karikaturon. Tion mi ne konsentis. La eldono de la karikaturo, kiun vidus la eksterlandanoj, estis malestima faro. Tio estas fora de nia politiko. Mi mem prilaboris ke neniam plu okazu tia ago. D-ro Lins , en Finnlando, priparolis kun mi. Mi diris ke {tie ĉi, en Irano} ekzistas du vidpunktoj kaj klarigis la aferon por li. Li deklaris sian emon vojaĝi al Irano, sed post sia elektiĝo li ne venis. Ankaŭ en la Praga UK, ni nevole deklaris la problemon. Flanke de " la junuloj" ekzistas multaj prizorgaĵoj. Bedaŭrinde la du flankoj ne povas kunsidi kaj interparoli. En diversaj landoj oni ade nin demandas pri la afero. Troviĝis tiu ĉi imago ke ni, triamondanoj, ne povas kunlabori. Mi hontas pri la kreita bildo. Kion mi respondu? Mi emas solvi la problemon sub via rigardo. Mi ree emfazas ke S-ino Sedighi (Ĵila) havis netaŭgan kontakton {kun la junuloj}. Se vi permesus, ni solvu la problemon inter ni mem, por eviti la intervenon de aliuloj. Ankaŭ Buller diris ke, se necese, li mem vojaĝos al Irano…

D-ro : S-ro Azarhuŝang ! Mi diru al vi, ke vi estas optimista…Vin prezentis al ni S-ro Ĥejrĥah (Reza), junie. Kiam oni ekzekutadis la " Moĝahedin" ( politkia malpermesita kaj persekutata organizaĵo), la instancoj deklaris ke tiuj kiuj havas {tiajn ĉi} domojn, montru siajn dokumentojn. Mi iris kaj deklaris ke ni nur instruas Esperanton. Mi insistadis ĉie diri ke ni nur instruas Esperanton…Eĉ en la impostoficejo kien mi iris por pagi 140.000 rialan imposton, mi diris ke ni instruas Esperanton. Oficistino demandis min kial mi volas lanĉi impostdosieron? Sed mi emis malfermi dosieron por ke ĉiuj sciu ke ni ne havas ion kaŝitan. Mi baris la netuŝeblajn eventualajn demandojn. De la vendredpreĝa stabo oni pridemandis. Mi iris respondi. Kelkajn jarojn antaŭe iu telefone demandis min: " Kiu estis en la {verda}domo isnokte?

- Mi estis la plej lasta.
- Je kioma horo vi eliĝis?
- Je la 8.5 - 9 vespere.
- Ĉu vi malŝaltis la lampojn?
- Jes!
- Je la 10a la lampoj estis ŝaltataj!
- Eble mi forgesis.
- Viro kun virino frekventadas la domon kiam vi ne ĉeestas!
Mi petis klarigon de sinjoro al kiu mi is doninta la ŝlosilon kaj kiun mi igis direktoro de la domo. Li diris ke ili gefianĉiĝis…
Tiom precize oni zorgadis pri ni…Ĉie mi petis skribi en la oficialaj dokumentoj: " La E-centro de Irano" . D-ro M de Tabriz plendis ke mi ne donis stopendion al li…Oni nin alvokis al la revolucia juĝejo. Ni iris kaj donis koncernajn dokumentojn. Ili faris demandojn, ni respondis. Unue ili ne prezentis eĉ la pledinton. Post kelkaj tagoj la juĝisto devigis min subskribi engaĝilon laŭ kiu mi devis raporti ajnan devojiĝon. T.e. politika aktivado! Mi havis respondecon. Post semajno mi vidis manplenon da paperoj en la necesejo. Mi neniigis la paperojn. Mi ne permesis okazi malbonaĵo al iu. Tial mi nevole devigite instruis la elementajn kursojn mi mem. Tial ni fermis la kursojn por ses monatoj ĝis la politikaj aferoj iom normaliĝis. Tiam direktis la domon Biĵan Sedighi ( frato de Ĵila) . Mi diris al li ke pro la novjaraj feriadoj li fermu la domon. Oni telefonadis al ni, sed ni prokrastis malfermi. Kiam ĉiuj malesperiĝis mi demandis de Biĵan: " Ĉu neniu telefonis?"… Ni faris liston de la lernantoj indikinte iliajn prezentintojn… Ili devis ne havi politikan problemon. Ni komencis kun 12-13 lernantoj. Ni ne permesis al tiuj kiuj estis politikaj aktivuloj.Tiel ni savis Esperanton de tiame oftaj persekutadoj. Eĉ iam oni venis de la revolucia komitato pridemandi nian aktivadon. Ĉiuj ĉeestantoj kiel S-roj Karamoddini, Aminzade k.a. havis fame konatajn prezentintojn. La komitatanoj demandis min: S-ro D-ro, ĉu vi havas asocion?
- Ne
- D-ro MHSZ vi estas?
- Jes
- Vi havas pledanton, iu pledis kontraŭ vi! Li skribis ke vi havas rilatojn kun eksterlandaj ambasadoj. La leteron skribis la ministrio de la edukado kaj iel ĝi atingis la komitaton.
-Ni ne povas doni la leteron al vi!..
Ni is sidintaj en la domo, dum la novjaraj feriadoj, kiam oni ĵetis kopion de la letero en nian korton. Estis skribite : " Ili lanĉis spionejon. Ili sendis mian edzinon al Eŭropo ktp. D-ro Gorgani, mia advokato, ekprocesis. Finfine ni trovis la skribinton. Fariĝis klare ke lia edzino vojaĝis al Nederlando dum UK. Li kondamniĝis, sed mi pardonis lin post lia kondamniĝo je vipbatoj kaj arestiĝo. Nia kulpo estis tiu ĉi ke lia edzino akiris vizon sed ni ne sukcesis ricevi vizon ankaŭ por li!.. Tial laŭ mi estis necese konado de la volontuloj. Ekz-e S-ro Ĥejrĥah! Pli ol unu jaro mi strebadis. Mi pagis 220.000 rialojn nur por telefonado al UEA k.a. por lin prezenti al trejncentro kion ni mem proponis al UEA. Kiam Reza ricevis sian aviadil-bileton, ni iris al la flughaveno, sed liaj gepatroj ne venis. Mi telefonis al lia patrino. Ŝi respondis malvarme kaj plende:

- La patro manĝis tablojdon kaj jam estas dormanta.
- Kial, ĉu okazis io malbona?
- Vi ricevis lian filon de li!..
Ni laboris kun tiaj homoj…  

Mi invitis Sinjoron Mozaffari delegitiĝi. Ĉar jam de jaroj mi konas lin. Ni devas por kelkaj jaroj kunlaboradi kaj konadi la homojn. Vi vidas ke oni pledas ke ni donas vizojn kaj senedzigas la edzinojn. Tiel malfacile kaj zorgoplene ni delegitigis la volontulojn…

Ĉirkaŭ tri jarojn antaŭe mi renkontis S-ron, en la universitato Ŝahid Beheŝti, kiu ne estinte studento partoprenis la E-kurson kiun mi okazigis tie. Mi demandis lin:
- Ĉu vi estas studento de ĉi tiu universitato?
- Ne
- Ĉu vi estas studento de alia universitato?
- Ne
- Via profesio?
- Libera !
- Bonvolu legi tiun ĉi esperantan tekston.

Li tre balbute kaj malĝuste legaĉis. Li eksidis en la klaso kaj diradis nenion. La trian fojon li is sidinta je la malantaŭa vico. Mi intencis prezenti taŭgajn librojn al li. Sed li diris ke li volas formi asocion por Esperanto ! La majstro (MHSZ) maljuniĝis kaj ni volas surprizi lin! …Mi demandis: " Ĉu vi memoras vian parolon?".

Estis junulo eksstudento de la elektroniko kaj maldungiĝinta de la revolucia armeo. Tri postajn jarojn li partoprenis en la universitata konkurso…Ili formis asocion. Mi neas asocion kiu formiĝas en la koridoroj…Ankaŭ lia nomo estis tie!

Ne plu poste mi vidis S-ron Torabi ! Li skribis leteron al S-ino Sedighi (Ĵila). Tiam ŝi estis ĉefdelegito. Mi diris ke ni interkonsilos kun aliaj delegitoj kaj poste respondos.Nin oni akuzis ke ni koketas! S-ro Karam, S-ro Mozaffari mem, ne konis S-ron Torabi. Pli poste li telefonis. S-ino Sedighi respondis ke li devas labori du jarojn en la kunsidoj de la delegitoj…

Sed ili komencis memstare labori. S-ino Anĝelina Taremi komencis korespondadon kun eksterlando kaj ricevi monon de la Karlson Fondaĵo…

Ili en sia unua numero de " Irejo " diigis min. Ni estis pioniroj. Ili adoris nin. Du-tri monatojn poste S-ro Mirbaqian telefonis de Budapeŝto :
 - Venis letero de Irano. S-ro Torabi skribis al "Evento" : " En Irano ni havas malfacilaĵojn" . Kion fari ? . Mi respondis :
-Vi mem scias.
Kiuj diras ke ni havas malfacilaĵojn kaj problemojn en Irano, tiuj mem havas problemojn.

Post kelkaj numeroj de "Irejo", iu telefonis al mi. Li prezentinite sin kiel "S-ro Roŭhani de Qom" petis min intervjui. Kiam mi vidis lin, lia vizaĝo por mi estis tre konata. Mi demandis lin:

- Ĉu vi ne estis mia studento en la Ŝahid Beheŝti universitato?
- Mmm…?
- Kiu estas S-ro Roŭhani?
- Mi ne scias!
- La asocio kiel formiĝis?
- Mi ne scias.
- La buĝeto…
- Mi ne scias
- Sed vi, kiu ne scias, kiel venis intervjui kun mi?   

Mi ekkonis lin. Estis S-ro Baqestani. Mi diris al li ke mi ne venos al la intervjuo. Vi iru!

S-ro Roŭhani eldonadis artikolojn en la periodaĵoj kiujn li prenis de miaj paroloj sed nenie menciis mian nomon. Du-tri semajnojn post tiu renkontiĝo estis eldonita la karikaturo .
D-ro (al Azarhuŝang): Se oni insultus vian edzinon, ĉu vi ne indignus?
Azarhuŝang : Jes , estis ofenda.

D-ro : Pri D-ro Sajjadpur, ni mem…Ili estis tri esperantistoj en Maŝhad: S-roj Pakravan, Kamali, Sajjadpur. Ili skribis leterojn al ni unuope. Ili riproĉis unu la alian. Mi diris ke ili devas veni triope. Ili ne devas intermalkonsentadi.

En la universitato mi diris al S-ro Torabi veni ĉe mi post la kurso. Mi parolis kun li. Li diris: La universitatestro diris ke li emas lanĉi E-kurson ĝis la licencia nivelo.

Mi rekomendis lin pacienci, deklarante ke nune tio ne estas utila al Esperanto. Nenion li dirinte faligis sian kapon malsupren kaj foriris. Ili iris al la " Ĥavaran Kulturdomo". Mi eĉ permesis al S-ro Atai surglui al niaj klasmuroj iliajn reklamaĵojn.

S-ro Sajjadpur, antaŭ sia vojaĝo al Eŭropo, skribis leteron - kiun mi havas - ke mi estas Zamenhofo de la irana E-movado. Post sia reveno li fariĝis delegito de ili.

Se mi volus ekpledi laŭjure mi povus. Sed mi preferis silenti, ĉar mi ne volis reklami tiajn ĉi problemojn. Mi volis bari la misuzon pri Esperanto . Lee skribis ke li emas vojaĝi al Irano apelacii ! S-ro Ŝafii responde skribis al li " Ni invitos vin. Sed vi devas alveni kiel turisto aŭ komercisto" ! Lee skribis al mi aldoninte kopion de la letero…

Osmo Buller faris du erarojn: 1- Li substrekis la ĉefdelegiton. 2- Li delegitigis iun en MasĝidSolejman (malgranda irana suda urbo) pri islamo kaj Esperanto! Li is petinta de Milojeviĉ. Buller estis subulo de li. Ni diris se li havas tian permesilon, traduku ĝin kaj sendu al vi. En lando kie okazis islama revolucio kaj ĝia Qom komparas sin kun Vatikano, kiel iu nekonatulo -eventuale junulo- povas reprezenti la Islamon?! Milojeviĉ eksiĝis kaj Buller akceptis tiun delegiton! Li delegitigis Ŝafii pri kiu ni havas nenian konon. Ŝafii diris ke li is irinta al Koreio por ILEI kunsido, neniu konis vin (min MHSZon)! Mi estas honora membro de ILEI, kiel la partoprenantoj ne konis sian honoran membron? Mi kontraŭos al Buller. Li ne rajtis ŝanĝi la ĉefdelegiton. Aŭ la antaŭuloj estis perfiduloj aŭ Buller. Tia UEA ne estas laŭleĝa, laŭ ni. Osmo Buller diris: " Mi mem decidis" . Organizaĵo kiu tiele diras estas diktatoro. Aŭ la antaŭuloj pravis aŭ Buller pravas. Mi rekomendas al vi: Ne eniĝu puton per putra ŝnuro de Buller ( irana proverbo. t.e. ne fidu al li ), ĉar li faros pri vi la saman malbonfaron kiu faris pri mi kaj S-ino Sedighi .Mi havas 20.000 guldenojn tie ( ĉ .15000$ ). Mi eltiros mian monon kaj elspezos ĝin por Azio. Ĉu ni volas enigi Esperanton en la lernejojn aŭ ne? Ĉu la amantoj de la matematiko de Tabriz (ekz-e) faris asocion? Kial oni insistas registri asocion? Ĉiujn ĉi mi diris al S-ro Torabi. Sed li sinkaŝas. S-ro Ĝavadian sendis leteron al mi de Vieno, kiun promesis transdoni al mi S-ro Torabi, sed li sendis la leteron pere de S-ro Hakimneĵad. Hakimneĵad mem havas problemon. Lin oni ekzilis al Ahvaz ĉar li permesis al la eksigitaj studentoj partopreni ankoraŭ liajn klasojn.

Ili (la junuloj) telefonas al miaj studentoj por altiri ilin. Ekz-e al tiu ĉi (Moĝtaba Ĥejrĥah). Li estas frato de Reza Ĥejrĥah. Li nun scipovas Esperanton pli bone ol sia frato. Vi havas la "kopi-malsanon", se ne, kial vi kopias la privatajn leterojn de la homoj? Mi respondis al Lee ke nune ne necesas lia vojaĝo al Irano. Ni ne havas problemon en Irano. Nia problemo estas en UEA. Nia problemo estas Osmo Buller mem. Se S-ino Sedighi respondis vin ne varme, estas pro tio ke ŝi 22 jarojn strebegas por Esperanto tagnokte ...

S-ro Aminzade ( al D-ro MHSZ ): Ĉu vi havas permesilon?
D-ro : Kia permesilo sinjor' ?
D-ro daŭrigis: "Grandulo Mensogas!" Ili diris. Ĉu ni ne povus eldoni bultenon? Doai (la ĉefdirektoro de la fama tagĵurnalo Ettelaat)  estis mia studento. Li diris ke Aminzade estas komunisto. Mi defendis: Li 5 jarojn ĉiumomente donadis la novaĵojn pri la disfalo de Sovetio ...

Pli ol 80 librojn kaj kasedojn ni eldonis tie ĉi (en la Atai eldonejo. Pri Esperanto). S-ro Atai mil fojojn memorigis min pri sia malprofito. Sed pro tiuj libroj D-ro Sadler venis en Iranon. Sadler diris ke MHSZ havas sian filozofion; ke en la tria mondo oni ne devas havi organizacion. En la organizacion iu pentrus kaj detruus ĉion. Tiuj ĉi sinjoroj kion volas fari? Esperanto estas samkiel malsana bebo kiu tre malfacile spiradas. Ĝi devas esti sub la oksigenmaŝino. Ni devas helpi ĝin resti viva. Atai pagas mian aŭtortantiemon per longtempaj ĉekoj. 6 monatojn pro la misilatakoj ni ne havis eĉ groŝon da enspezo, sed mi pagis monate 95000 rialojn. 40000 rialoj estis la salajro de Biĵan kiu redonis 20000 rialojn kaj diris ke li estas derviŝo kaj povas vivi per tiu 20000 rialoj.

Mi lasis la postenojn kiel ĉefdirektorecon de la Sanitara Ministerio kaj iris al Esperanto. Mi instruis 141 kursojn elementajn de Esperanto ...
 Hitlero estis stulta kiu batalis en du diferencaj militfrontoj. Mi ne batalos en du frontoj. " La Tria  Skribmaniero" estos mia fina libro. Mi lasis teren plumon kion oni aĉetus milione, kaj mi iris al Esperanto, poste…
Mi opinias ke tiuj agoj estas ia ĉarlatanismo. Kiel kuracisto kiu 16 jarojn havis psikotrapian klinikon mi diras ke tiu homo havas problemon. Bedaŭrinde  li venis al malbona loko (por profiti de Esperanto ) ĉar oni ne povas gajni monon aŭ famon per Esperanto . Tonkin diris; Farani (de Pakistano) , mi diris; Naim. Ni gastigis Naim-on 3 semajnojn. Ni pagis la koston de lia hotelo. Ni presigis lernolibron de Szilagyi por li.

Sadler scipovis 8 lingvojn. Lin mi gastigis 3 semajnojn en Irano …
 Devas esti ilia (al la junuloj) honoro ke Irano havas pioniron kiu instruas al Eŭropo. Ni havas permeson de la Ajatollah, sed mi ne volas dependigi Esperanton de la religio. D-ro Nahavandi proponis ŝikan oficejon en la {luksa} strato Vozara, kun 53.000.000 rialoj da buĝeto por Esperanto . La Ŝaho estis malsana kaj lia anstataŭulo estis la Reĝino. La Reĝido ankoraŭ estis bebo. La Reĝino havis programojn por la nacia paco. De eksterlando ja oni montris la pordon al la verda ĝardeno ( t.e. konsentis ). Sed mi sentis ke tiuj estas disfalontaj. Mi ne akceptis. Ili difinadis prezon por intelektuloj. Mi frekventadis ĉe la mulaoj. Mi sciis kiel alvenos la amikoj de la Imamo. Je la jaro 1360 (= 1981-2) kiam Ŝamsoddin Rahmani (fama malamiko de Esperanto en Irano ) eldonis tiajn fiajn vortojn, oni akuzis min je la cionismo. En alia revuo: Kiu estas MHSZ ?

- Patrono de la cionismo kaj la Bahaismo …
Mia edzino ŝlosis la pordon, malŝaltis la lumojn. Ŝi timis. Facile eblis nia mortiĝo. Mi trovis S-ron Qaemi …

- Kio estas la afero?
La filino de la Imamo, je la jaro 1355 ( = 1975-76) - kiam la Imamo estis en Naĝaf - sciiĝis pri Esperanto pro miaj paroladoj en iu kunsido. (Ni petis ŝian helpon). 3 tagojn poste S-ro Doai telefone citis de la Imamo al mi: "Tiu ĉi revolucio ne okazis por ke la noblaj viroj ne sukcesu servi. Sed kiel vi mem aludis, jam ne estas tempo de agitado. Laboru trankvile sed senbrue ".

Kiom da esperantistoj ni havas nun kiuj kompetentas instrui E-on en universitatoj? Pri Mirbaqian mi sendis leteron al UEA, al Lee, li ne respondis. Mi skribis al UEA ke ili devas lanĉi trejncentrojn. Poste mi sendis Reza Ĥejrĥah-on…Mi diris la resumon de ĉi tiuj paroloj al Torabi…Nuntempe la registaro ne agnoskas Esperanton .

Azarhuŝang : Okazis kaj pasis S-ro D-ro .Mi volas esti kuracataj la pasintoj. Finiĝu la malpacoj. Estu kuracataj.

D-ro : Mi eksiĝos de UEA ĝis la venonta printempo. Mi ne fidas al Torabi.
Azarhuŝang: Se ili mensogus kaj iuj nur aŭdu iliajn vortojn…Vi ombrumu al ili ( permesu ilin esti sub via konduko).

D-ro: Ili, sen mia konsilo, faris tion. Mi diris al Ŝafii ke nun ne estas taŭga tempo. Li iris for.
Azarhuŝang  : oni povus solvi tiujn ĉi disordaĵojn.                               
D-ro: Oni disdonas la leterojn …propono por disordiĝo! ... Torabi volis ke mi invitu lin flanke de la universitato. Ne okazis tia. Kial ili ne estas honestaj? Por mia parolado kunvenis 700 personoj. Por Heĝazi 33 personoj. En la unua bulteno: Ĉiama aktiva majstro …En la dua: Ni, pioniroj de Esperanto!  Ili ŝtelas la titolojn {de aliaj homoj)
Azarhuŝang: La daŭrigo de tiuj ĉi aferoj multobligus la erarojn.
D-ro : Mi donis ultimaton al UEA. Mi ne blufas. Ili kunsidos en la marto. Ni vidu kio okazos. Mi finigos la aferon.
Azarhuŝang : Kiel oni povas solvi tiujn ĉi disordaĵojn?
D-ro : Vidu mia animo, mi povus akcepti la respondecon de tiuj ĉi   (Moĝtaba Ĥejrĥah - Navvab Mozaffari) ĉe la sistemo (t.e. la registaro), sed mi ne povas kreditigi S-ron Daqestani (li celis Baqestani).
Azarhuŝang: Se ekde nun, sen via permeso, ili ne eldonu bultenojn? ...
D-ro : Mi malkonsentas kun la eldonado de bultenoj.
Azarhuŝang: Mi parolis kun la ministerio de Erŝad (cenzuroficejo), ne ekzistas problemo.
D-ro: Tiuj eldoniĝas en lingvo ne agnoskita, kiun Erŝad ne scipovas. Ni prilaboras fari oficialajn justicajn tradukistojn . Tiuj bultenoj, sciencvidpunkte,  ne valoras groŝon.
Azarhuŝang : Sed tiuj fortoj…
D-ro : Kia forto?
Azarhuŝang: Tiuj 4-5 personoj.
D-ro: Skribu artikolojn. Tiu ĉi, S-ro Mozaffari, lia sepa-oka artikolo (novelo) presiĝis en " Kontakto ". Ankaŭ S-ro Torabi verku siajn artikolojn kaj sindebutu al la mondo.
Azarhuŝang : Ilia faro estis erara. Tio ne estis ĝusta pri vi kaj S-ino Sedighi. Se la eldonado de bulteno estas malĝusta substreku ĝin, sed konduku tiun ĉi forton.
D-ro: Via edzino estas instruistino de S-ro Torabi. S-ro Sajjadpur editas. F-ino Fahmi editas. Tiel ne eblas. Mi verkis pri tio libron je 1345 ( = 1966-7) . Laŭ mi tio ne estas nova fenomeno. S-ro Buller morgaŭ ne venos defendi de S-ro Torabi kiu pentris la korpon de la muzulmana virino en sia dormoĉambro. Kial vi etendis viajn manojn al mi? Al kiu? Al tiu kiu scias plie ol tiuj kiuj sidas en UEA? Mi estas verkisto kiu verkis 25-6 librojn. 6 jarojn mi havis radioprogramojn. Pli ol 200 artikoloj eldoniĝis de mi en periodaĵoj. S-ro Torabi, finance kaj politike, ne estas fidinda. Vi skribis en Azia Bulteno ke ni havas problemon en Irano. Vi estas stultaj amikoj de Esperanto. Esperanto nun ne povas doni ion al vi. Iu devas sinoferi…
Azarhuŝang : Lasu Osmo Buller-on.
D-ro: Mi konstruis akademian bazon. UEA estas turistema organizaĵo kiu ĉiujare kolektas monon. Kelkajn jarojn antaŭe mi proponis al UEA kiu ja kiel Unesko k.s.- kiuj ĉiun kvaran jaron kunsidas- faru siajn UK-ojn almenaŭ ĉiun duan jaron. Unu jaron ili prizorgu UK-on, alian jaron prilaboru la eldonadon. Unesko nur komplimentas, ne vere helpas. UEA fariĝis turista organizaĵo. Esperanto ne progresis en la tria mondo ĉar homoj kiel Torabi ariĝis ĉirkaŭ ĝi . Esperanto bezonas grandajn homojn. Sadler post sia 3 semajna restado en Irano diris ke li pensis ni per niaj petrodolaroj disvastigis Esperanton. Tonkin la venontan jaron venis al Irano. Mi iris kun li al la universitato Farah Pahlavi. Li diris al mi: " Ĉu vi scias kial mi venis al Irano? Sadler estis priravita pri viaj laboroj. Li pensas ke okazis io mirakla. Kion vi volas?"
- Ĉefdelegitecon.
- Vi fariĝos honora membro. Unu kunlaboranton ja vi rajtos.
Mi ĉefdelegitigis junulon. Sed ne plaĉis al UEA. Ili mem proponis S-inon Sedighi. Mi multe insistis ĝis S-ino Sedighi akceptis. Kial Buller substrekis ŝin? Tia disordigo de UEA ne estas pardonebla. Mi kontraŭos Buller-on. Ni penadis, strebadis, sindonadis por Esperanto , ni elspezadis por Esperanto niajn salajrojn. Ankoraŭ mi pagas por Esperanto . Tiu ĉi ĉambro kostas monate 400.000 rialoj por mi. Nia problemo ne estas kolektiva. S-ron Azarhuŝang mi akceptas sed kiel lia mema persona individuo. Tiel mi sidas kun li interparoli. Sed sole li mem. Lia edzino devas sindemandi kial Torabi studas Esperanton ĉe ŝi? Kial li ne venas al niaj klasoj? S-ro Azari venadis al nia klaso je la jaro 1355 ( = 1976-7). Poste li iris al Eŭropo. Ankaŭ vizitis UEA-oficejon. Kiam li revenis li diris:" UEA estas bankrota organizacio en malnova mizera etaĝo kie sidas iuj, ne estas klare kiuj de kie alvenis…"Mi diris: S-ro Azari! mi edukiĝis en Eŭropo. La universitato kie mi studadis gajnis 7 premiojn…Mi pacience kunlaboris kun li ĝis li lernis Esperanton. Por prepari la vortaron mi helpis S-ron Samimi. Mi helpis S-inon Mellatĥah, kiu ricevu la plej unuan oficialan ofic-dekreton kiel esperantista oficisto en la institucio Dehĥoda Vortaro…Samimi estis en agonio. Mi iris al lia hejmo aĉetinte dek kilogramojn da papero. (la okuloj de D-ro fariĝis larmoplenaj). Li havis vortarojn de la rusa, germana, angla, ktp. al Esperanto. Li estis lectoro de la franca lingvo kaj librotenanto de la lernejo Simin Daneŝvar. Mi demandis lin:
- Ĉu vi scias la rusan?
- Jes
- La germanan?
- Iomete
- La francan?
- Bonege
- La anglan?
- Mi povas uzi
Kaj per mia kuraĝigo kaj helpo presiĝis la E-persa kaj persa-Esperanta vortaroj. Mahmud Moŝkeri ankaŭ, helpis. Li dufingre tajpis la vortarojn. Sed Samimi ne helpis al Moŝkeri. Estis fame ke Samimi estas bahaano. Li ne estis salajrata. Atai aĉetis lian libron de lia filo, 40% malpli ol la prezo indikita sur la kovrilo…
Tiam ili diru: "Ni pioniroj?". Kio el ili estas egala kun tiu de ni? Ilia aĝo? Ilia …

Lincoln diradis: " Oni povas trompi ĉiujn dum mallonga tempo, oni povas trompi malmultajn dum longa tempo, sed ĉiujn poreterne oni ne povas trompi. Tiu ĉi (aludante al Behruz Atai) persistas monopoligi. Li volas teni ĉiujn laborojn en siaj manoj. Unu libron mian la eldonejo Padide volis presi, Atai koleriĝis…
Se la ĝenerala direktoro hereze ŝanĝu la ĉefdelegiton, mi ja kontraŭus …
Azarhuŝang: Tio ne estas via problemo, estas ia delegita problemo …
D-ro: Ni ĉiuj estas unu. Mi aĉetis komputilon por ŝi (Ĵila) 5.000.000 rialojn, ankoraŭ mi as paganta la ŝulderojn. Mi malkonsentas asocion. Oni devas malformi ĝin, poste ili venu interparoli. Antaŭ kelkaj jaroj Tejo kunsidis en Israelio. Se iu protestus?! Ĉu ve ne scias kiaj konfliktoj okazus? Se UEA okazigus Uk-on en Israelio mi dismembriĝus. Mi scias la problemojn de la junuloj. Pri ili mi verkis librojn. SAVAK (la sekurecorganizaĵo de la eksreĝimo) multfoje alvokis min…Mi ,kiel kato kiu perdente forigas siajn idojn, forigis Esperanton de la danĝeroj. UEA kaj ĝiaj tutaj suborganoj devas fariĝi lokzonaj. Buller agas arbitre ĉar li neniam estis profesoro. Li ne estas edukita akademie. Lee fariĝis subulo de Buller. Ve al azianoj. Mi diris al Lee: " Mi bedaŭras malmembriĝi kiam vi estas prezidanto de UEA." Mi proponis programon al Ĉinio kiel ili povus eduki dek milionojn da E-instruistoj dum ses monatoj. Je 1968 la universala higiena organizaĵo volis igi min reprezentanto. Ĝi konsilis kun la irana registaro…
En 1325 (1946) mi verkis "la religiajn lecionojn". Atai eldonis ĝin dum dek jaroj, sed ne pagis min eĉ groŝon…Lasu min diri kial mi estas tiom kolera, se daŭros eĉ ĝis la mateno.

D-ro vere estis kolera. Ĝis tiam mi ne ekvidis lin tiom koleran. Li rakontis travivaĵojn pri Esperanto kiujn mi ankoraŭ ne aŭdis. Pri d-ro Pezeŝki kaj liaj E-kursoj en Karaĝ. Pri la karakteroj de S-ro Azari. kaj pri kelkaj aliaj okazaĵoj…
Azarhuŝang demandis: Kion signifas do la unuiĝo?

D-ro : Mi ne aktivas sole. Mi konas ilin. Mi ne konas vian edzinon. Mi ne povas konfirmi iun kun kiu mi ne kunlaborus 2-3 jarojn. Estas problemo en E-movado ke ĉiu - pro la imago de la facileco de Eo - imagas ke li/ ŝi povas eniĝi ĝin de ĉiu loko kiun li /ŝi preferas…La solvo estas ke ili devas sidi en miaj klasoj kelkajn jarojn studi E-on. Mi demandu ilin pri la lecionoj. Mi prezentis al unu el miaj klasoj S-inon (fraŭlinon) Fahmi, sed ŝi…(stulte ŝi agis)…. Ili devas pardonpeti …
Azarhuŝang: Permesu ilin samvojiĝi, nek resti en kontraŭa fronto … Ĉu vi permesas min skribi al Buller?
D-ro : Vi skribu, sed se vi volas ke ankaŭ mi fariĝu kontenta, antaŭ ol alsendi legigu la tekston al mi. Mi ne povus konfirmi iun antaŭ ol mi ne konus tiun. Oni devas studi la 22-jaran historion de Esperanto en Irano (1353- 1375 = 1975- 1997). D-ro Vahidi estis en la Komerca fakultato…ili festis ion, ankaŭ mi estis invitita, mi iris malfrue. D-ro Vahidi demandis min:

- Kie vi estis D-ro ?
- En Esperanto …
D-ro Vahidi diris ke tiam li pensis ke D-ro MHSZ fariĝis freneza! Kio estas Esperanto? Li mem pli poste establis Azma institucion por Eo…
( La kunsido, kiu poste famiĝis kiel la delegitara kunsido, finiĝis je 23:15 - 1375/11/01 = 1997/ 01/ 20 en la Atai eldonejo - Strato Gandhi - Tehrano)
***


No comments:

Post a Comment