2010-11-03

Artikolo de Mojtaba KHEIRKHAH pri la libro "La Dua Lingvo" de MHSZ

La dua libro de La Dua Lingvo!
____________________________________
 Antaŭparolo
   Fine post ĝuste 40 jaroj reaperis E-a memlerno-libro nomata La Dua Lingvo por pers-lingvanoj, tute el-re-verkita de Prof. M.H SAHEB-ZAMANI (1931).
Tiel la dua libro aperita ne estas nur ripetita eldono de sama ekslibro, sed pli kompleta divers-kampe, ĉu paĝ-kvante ĉu enhave post 40 jaroj. ( Kiel sia nombro 40, kio Irane simbolas plensperton aŭ maturecon!)
Nov-eldono enhavas multe da gramatik-tabelojn ankaŭ simbolojn referencajn kaj historion de E-o en irano plenplene da dokumentoj pri E-o en TTT-ejoj kaj aliaj avantaĵoj unikaj, kiaj ĉi-raporte klariĝos.

Historia Skizo pri la Esperanto-Movado en Irano: 1910-1984 de MHSZ

Esperanto - Ŝoko, kaj Kontraŭ Ŝoko
 M. H. Sabeb-Zamani (MHSZ) 
Historia Skizo pri la Esperanto-Movado en Irano: 1910-1984

La raporto kovras ĉefajn liniojn de du prelegoj, post-diskutoj, demandoj, kaj respondoj en Iran-Esperanto-kunsido (15.11.84), en resuma formo.

La historion de la Esperanto-movado en Irano oni povus dividi en kvar partoj:

1- 1910-1933: Post la konstituada revolucio en Irano
La unua ondo de la irana Esperanto-movado ekkomenciĝis per iu du-paĝa artikolo, nome "La Nova Lingvo-Esperanto", kiu aperis somere de 1910 en monata revuo Bahar (Printmpo, 2-a eld., 1321 H./1942, p.428-429). La revuo mem estis unu elstara frukto de la Irana Konstitucia Revolucio (1285/1906). La verkinto de la artikolo, Jusof Etesam-ol- Molk (18741937), hazarde estis la patro de la tre respektinda poetino irana, Parvin Etesami (1916-1941). La iniciato de Esperanto pere de tiu avangarda intelektulo, kaj la revuo mem, grandparte impresis, kaj influis la mensojn de la tiamaj iranaj kleruloj tre favore al Esperanto.
La unua lernolibr-eto pers-lingva aperis en 1915. Iom-post-iom, formiĝis la unuaj klopodoj de irananoj vigligi la iranan movadon de Esperanto. Organiziĝis Esperanto-kursoj, fondiĝis ligoj de Esperanto en Tehrano, Tabrizo, Raŝto kaj Arako, aperis novaj lerno-libretoj, vortaretoj, kaj tradukoj. Tiel, la frua movado daŭris dum 23 jaroj ĝis 1933.
En sia unua ondo, Esperanto en Irano ek-burĝonis, sed, bedaŭrinde, ne fruktodonis. La antaŭ mondmilita atmosfero mal-helpis ankaŭ la evoluon de Esperanto en nia lando.

Esperanto En Irano: Prof. Humphrey Tonkin

Esperanto En Irano
Prof. Humphrey Tonkin 
Universitato de Hartford, Majo 31, 1995 Esperantigis: Ĵ. A. Sadigi

Kreita de Ludwik Zamenhof (1859-1917), de Varsovio, kiel Lingvo por internacia uzo, Esperanto unue vidis la lumon de l' tago en libreto Ruslingva, titolita Internacia Lingvo Enkonduko kaj Kompleta Manlibro, publikigita en 1887. La libreto publikigigis sub la pseŭdonimo D-ro Esperanto "Iu, kiu esperas", kaj tiu ĉi nomo baldaŭ alligigis al la lingvo mem. Pola, Franca, kaj Germana eldonoj, preskaŭ tuj, sekvis la rusan kaj eldonoj en aliaj lingvoj elvenis poste. La dua libreto aperis en la sekva jaro (Boulton, p.32-39).

Aref Azari

Aref AZARI (1924- 2007)
Azari naskiĝis kiel filo de irana familio en Aŝgabato, nuntempe la ĉefurbo de Turkmenio. Lia gepatra lingvo estis la turka. Li iris al turk-lingva lernejo kaj krome lernis la rusan kiel la tiaman ŝtatan lingvon de Aŝgabato. Kiam li havis dek jarojn la familio translokiĝis al Irano. Post unu jaro en la orient-irana urbo Maŝhado li translokiĝis al Tehrano kaj tie iris al la franca lernejo. Dum ferioj li laboris en diversaj fabrikoj. Poste li studis meĥanikan inĝenieradon (maŝin-fabrikadon) en alta tekniklernejo, kie instruis germanaj instruistoj. Pro financaj kialoj li ne sukcesis fini la studadon. Li poste dum kelkaj staĝoj laboris en Germanio, Usono kaj Francio por kompletigi sian scifakon.
Azari komencis labori en irana ŝata organizaĵo kaj poste daŭrigis en privataj entreprenoj, kie li precipe okupiĝis pri maŝin-instalado kaj manaĝerado en diversaj sekcioj.
En 1945 li sciiĝis pri Esperanto per sia frato kaj iom eklernis ĝin. Serioze li okupiĝas pri Esperanto ekde 1977, kiam li partoprenis Esperanto-kurson en la Tehrana universitato. Baldaŭ li ekinstruis. El liaj grandnombraj E-kursoj elkreskis multaj movadaj aktivuloj. Azari partoprenis kvar Universalajn Kongresojn en 1979, 1985, 1986 kaj 1988. En la UK de Lucerno de 1979 d-ro Pezeŝki instigis lin verki vortaron, kiu proprakoste publikiĝis post pli ol 20-jara laboro en 2000, nome la Ampleksa Esperanto-persa vortaro. La alidirektan volumon li prilaboris 70-procente, tamen ĝi ankoraŭ ne eldoniĝis.
Ekde la starigo de Irana Esperanto-Centro, li diversmaniere subtenas ĝin kaj en 2000 fariĝis honora prezidanto de IREA. En 2001 li fariĝis honora membro de Universala Esperanto-Asocio.