2016-04-05

intervjuo de la revuo Esperanto kun Hamzeh Shafiee
Sep Demandoj 
Hamzeh Shafiee

La unua Irana Esperanto-Kongreso (IREK) okazos en Tehrano de la 24-a ĝis la 26-a de marto 2014. Hamzeh Shafiee, vicprezidanto de IREA , rakontas pri la iranaj faroj kaj potencialo.

La unua Irana Esperanto-Kongreso (IREK) okazos en Tehrano de la 24-a ĝis la 26-a de marto 2014. Hamzeh Shafiee, vicprezidanto de IREA, rakontas pri la iranaj faroj kaj potencialo.
*José Antonio Vergara kaj Lee Jungkee

RE: Oni havas la impreson ke Irano estas lando pri kiu en aliaj mondopartoj la averaĝa homo scias preskaŭ nenion. Same pri ĝia la E-movado. Kio pri tio? 
HS: Estas interese ke enlande la impreso pri la loko kaj rolo de Irano en la mondo estas tute inversa. Tio, kion la mondo konas kiel Persujon, kun sia longdaŭra kaj glora historio, estas la nuna Irano. Pri tio la irananoj ĝenerale fieras. Ni fakte serĉas nian altrangan lokon de la pasinteco en la hodiaŭa mondo. 
Aldone, ekzistas diraĵo: “Eĉ se vi ne volas engaĝiĝi pri politiko, politiko engaĝiĝas pri vi!”. Esperanto ĝenerale kaj ĝia plej elstara organizaĵo, UEA, ĉiam provas esti neŭtralaj – precipe politike – tamen politiko ne lasas ilin netuŝitaj. Nenio-sciado kaj eĉ mis-sciado de alilandanoj pri Irano plejparte kuŝas en internacia politikado.

RE: Ĉu en Irano nia lingvo pli ofte trovas subtenon ĉe apartaj sociaj tavoloj, profesiaj kampoj aŭ religiaj sektoroj? 
HS: Inter la iranaj samideanoj troviĝas ĉiaj homoj kun diversaj motivoj por lerni Esperanton. Ni plej funde deziras transdoni kion ni kulture heredis dum jarcentoj aŭ jarmiloj, speciale mistikismon iranan: vi eble aŭdis pri Sadio, Hafezo, Rumio kaj Kajamo. Kiel ilin, ni havas multege pli da, pri kiuj alilandanoj ankoraŭ scias nenion. Aliflanke ni arde deziras akiri sciencajn kaj teknologiajn sciarojn de aliaj landoj. Ni kiel imperio kun multege da lingvoj, estis probable la unua lando, en kiu artefarita lingvo (nomata Balaibalan) estis inventita antaŭ ĉirkaŭ 5 jarcentoj. 

RE: Kiom forta estas la irana E-movado? 
HS: La irana E-movado estas tre forta kaj aktiva almenaŭ kompare kun plejmultaj najbaraj/regionaj landoj. La nombro de esperantistoj ne estas malalta, kaj iliaj kontribuoj al la E-periodaĵoj kaj kongresoj ne mankas. Sed la problemo estas ke la eĥo de niaj agadoj ne estas tiom forta.

RE: Ĉu vi ne kredas ke vi tre malfrue decidis okazigi la 1-an nacian kongreson? 
HS: Vere jes, ni devus okazigi la kongreson antaŭ multe da jaroj, sed ĉiam troviĝas obstakloj kaj malfacilaĵoj. Nia lando estis nestabila socie kaj politike. Revolucio, okjara milito, regionaj konfliktoj kaj politikaj maltrankviloj ĉiam baris organizon por ajna granda kunveno. La problemoj eĉ nun ekzistas, sed ni decidis ĝin organizi tuj.

RE: Kio do pri via unua kongreso? 
HS: Feliĉe ĝis nun ni sukcese antaŭeniris al la realigo de tiu delonga revo de la iranaj esperantistoj. La programo de la kongreso konsistas el sufiĉe variaj eventoj. Fakaj kunsidoj, artaj programeroj, interkona amika vespero, komuna tagmanĝo, Demandoj kaj Respondoj kaj tuttaga ekskurso estas la ĉefaj planitaj programeroj. Ni komprenas ke tiu kongreso estas historia evento kaj ni klopodos fari ĝin kiel eble plej memorinda.

RE: Kion oni planas por la estonteco de Esperanto en Irano? 
HS: Kiel supre dirite, la nomo de nia Centro Sabzandiŝan (Verdideanoj) por Esplorado kaj Aplikado de Internacia Lingvo Esperanto diras kion ni faras ĝenerale, tamen pli specife ni volas i.a. ekigi projektojn kiel Springboard to Languages (en Britio) por montri al la edukaj aŭtoritatoj ankaŭ la propedeŭtikan valoron de Esperanto kaj tiel probable konvinki ilin enkonduki nian lingvon en diversajn lernejojn iompostiome. Rilate al la praktikaj aspektoj de la lingvo, ni celas montri la eksteran mondon al irananoj, kaj montri Iranon al la esktera mondo. En tiu celo troviĝas paco, amikeco kaj invito al kunlaboro kaj interkompreno. Ni “semas kaj semas” por ke la venonta generacio povu esti parto de “granda rondo familia”.

RE: Ĉu IREA planas kontribui por la Esperanto-movado en la okcidenta Azio? Kiamaniere? 
HS: Ni havas multe da ambicio kaj pretas pli vaste agi ol nur en okcidenata Azio aŭ Mezoriento, tamen ĉio en landoj kiel la nia ege dependas de la kondiĉoj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj . Ni havas kelkmiljaran civilizacion kaj turismaj vidindaĵoj abundas ĉe ni. Turismi tra Irano estas ege malaltpreze, kaj tio estas alia motivo por ke nia lando fariĝu centro por Internaciaj Esperantaj kunvenoj kaj konferencoj. Ankaŭ produktado de libroj, magazinoj, DVDoj estas tre malkara ĉe ni. Eldoni la revuon Esperanto en Irano estus mapli elspezige! Eblecoj senfinas fakte, ekzemple iam oni parolis pri transloko de la Centra Oficejo de UEA al alia lando… Eble IREA ankoraŭ ne povas roli kiel centro por la regiona agado, sed certe havas tiun potencialon por grave roli en la regiona agado.

ESPERANTO 1267 (2) februaro 2014

No comments:

Post a Comment