2010-10-25

1996: skandalo kaj krizo en Irana E-movado

 En la 15-a numero de IREJO-Bulteno aperis karikaturo kiu kaŭzis grandan skandalon en Irana E-movado. La karikaturo en si mem ne havis ion strangaĵon, la kialo estis kaŝita sub eventoj kiujn ni devas iom fosi por kompreni la kialo(j)n. Anstataŭ priskribi la aferon estus pli bone laŭ la dokumentoj klarigi la aferon.



La karikaturon prilaboris Mahmud Mirbozorgi laŭ la ideo de Reza Torabi.
Post la apero de la 15-a numero de IREJO-Bulteno, la partianoj de tiama UEA ĉefdelegitino - Ĵila Sedighi- organizite, unuanime, letere, fakse kaj telefone bombardis Bahman kulturcentron, kie IREJO posedis ĉambron kaj okazigis E-kursojn. Oni "sukcesis" malebligi E-instruadon kaj agadon en la kulturcentro (verŝajne unika similaĵo en la mondo?)! sed ili ne sukcesis silentigi la kontraŭvoĉojn kiuj postulis pluralismon kaj demokration en la movado. Oni tre furioze reagis kaj minacis preskaŭ ĉiujn sed kio estis la kialo? ĉu la aperinta karikaturo estis vere tiom tikla, ĉagreniga, malestimega? ne! la kialo estis tio ke la karikaturo iom pridemandis aristokration kiu memfide kiel sekto plenforte regis la movadon kaj ne permesis ajnan voĉon en la movado oni aŭdu, do estis normale tiom forte oni kontraŭi la sendependan junularan movadon. 
Jen ekzemplo de leteroj senditaj (perslingve) al la estro de la kulturcentro minacante, kaj instigante lin pri la agadoj de la junaj E-aktivuloj en Bahman kulturcentro.
Mi intence viŝis la nomon de la skribantojn kaj nur por montri kio okazis en la pasinteco de la movado kaj prilumi la aferojn, mi publikigas la leterojn. Ni bone scias ke pasinteco apartenas al pasinteco kaj tio gravas ke kion oni faras nuntempe.

La unua letero;



La dua letero;
La tria letero:


Mi menciis nur 3 leterojn kiel ekzemplo de leteraro adresitaj al la respondeculo de la kulturcentro. Oni legante  la leterojn povas kompreni la etoson ...

No comments:

Post a Comment