2010-10-27

IREJO? Vieno? - Buller

EVENTOJ, n-ro 115 (decembro 1996)
 
Inter la 4-a kaj 7-a de decembro (1996) vizitis Vienon la ĝenerala direktoro de UEA s-ro Osmo Buller. Lia vizito havis du diversajn partojn.
La ĉefa celo estis renkonti kaj konzult-diskuti kun la gvidanto de IREJO s-ro Reza Torabi, kiu same vizitis Vienon por partopreni Mondan Junularan Forumon, kion organizis UN. Reza Torabi kaj f-ino Fatemeh Aziz Mohseni reprezentis Iranan Esperantistan Junularan Organizon.
Ŝajnis estis oportuna flanke de UEA, ke Osmo Buller persone interkonatiĝu kun Reza Torabi en Vieno (tiamaniere ŝparante monon kaj tempon).


La renkontiĝo estis por ambaŭ flanko fruktodona. Almenaŭ tiel opiniis S-ro Buller en la intervjuo kion li donis al E-Redakcio de ORF-Radio Aŭstria Internacia. La intervjuo aŭskulteblis la 8-an kaj 9-an de decembro en la E-programo de Radio Vieno.
La dua parto de la vizito celis konatiĝi kun la vivo kaj problemoj de viena esperantistaro. Jena parto konsistis ĉefe el vizitoj. S-ro Buller konatiĝis kun la laboro de Internacia E-Muzeo, kun la agado kaj de Aŭstria Esperanto-Movado kaj de Aŭstria Esperantista Federacio, same
kiel kun la mult-flanka aktivado de nia redakcio.
Ni mem multon profitis el la vizito kaj sincere ĝojas, ke speciale nia redakcia teamo havis la ŝancon subteni la agadon de UEA en ambaŭ rilatoj, ne parolante pri la ebleco pli intensigi nian jam aktivan kontakton kun IREJO.

Raportis:

Katinjo Fetes-Tosegi
E-fako de Radio Vieno
info@forigu.rai.ping.at
 =========================================

No comments:

Post a Comment