En Irano ne ekzistas landa E-organizo. Ekzistas komitato (?, komisiono?) nomata "Esperanto-Irano" mll. MHSZ, aprobita de ŝtataj instancoj, kaj ekzistas pli ol 10 UEA-delegitoj.
Antaŭ iom pli ol 1 jaro aperis la ĝermoj de junulara grupiĝo, kiu ne kontentis pri la situacio (manko de movada vivo) kaj iniciatis komunan agadon. Ili fondis grupiĝon IREJO, kiu iĝis landa sekcio de TEJO kaj landa filio de ISAE.
Post la sukcesaj E-kursoj en Haravan Kulturcentro E-o estas prezentata ankaŭ en "Bahman Kulturejo", fama kulturcentro en Irano. "La kultura kaj scienca asocio de junularo" alligita al Bahman Kulturejo havas ne oficialan tamen plenan kunlaboron kun IREJO.
IREJO regule eldonas sian dumonatan bultenon (jam 13) per kiu lerte kaj trafe ligas la E-parolantojn al la movado, prezentas diversajn movadajn instancojn, servojn kaj rolas kiel interna informilo.
IREJO bone plenumas la movadajn taskojn, - tamen ĝi ne estas oficiala organizo (simila situacio kiel siatempe SEJM en Sovetunio - ndlr). La organizantoj konscias pri ĝi kaj klopodas registri ĝin ĉe la ŝtato, eĉ faris la unuajn paŝojn por leĝe fondi Iranan E-Asocion IREA, - kio tamen ne estas simpla afero en Irano.
Sed ilia agado rezultas ankaŭ alitipajn problemojn. Ilia apero en la internacia scenejo (ekz. kiel dezirata stato de UEA-delegito) faras seriozajn zorgojn al la ĝisnunaj struktureroj.
MHSZ ("Esperanto en Irano") skribas:
"Mi ne rekomendis lin (la ĉeforganizanton - ndlr) al UEA (kiam li tute neĝentile malakceptis la regularon de "E-o en Irano" kaj la vojon, kiun ĉiuj aliaj delegitoj jam pasigis por atingi tiun titolon) unue pro politikaj kialoj. Neniu konas lin kaj liajn intencojn. Li povas eĉ senkonscie aŭ intence fari aferojn je la nomo de UEA aŭ de Irano-Esperanto, kiuj povas facile endanĝerigi ne nur la movadon sed eĉ la vivojn de la homoj. Kial vi ne petis (kiel mi jam skribis) de li: sendu al vi la oficiale tradukitan registriĝon de lia t.n. Junulara Asocio? -Vi ne povas imagi, kiom sensitivaj estas niaj revoluciaj instancoj pri ĝuste tiuj du vortoj. Se li ne havus la ŝtatan permeson ĉi tie (kiel delegito - ndlr), ni havos tribunalan problemon. Ĉar MHSZ, preskaŭ antaŭ 15 jaroj, devige kaj skribe akceptis informi revoluciajn instancojn pri ĉia ajn devojiĝo, senpermesa asocio eĉ laboro pri Esperanto en la lando Irano. Se ĝi (MHSZ) ne povus garantii personon (kies nomo venas en Jarlibron) politike, religie kaj morale, ĝi devas tuj informi ilin. Tiel, kaj ĝuste tial oni permesis al ni aktivi por E-o kaj aperigi librojn en Esperanto. ... Oni respondecigis MHSZ, kiun la ŝtato kaj la funkciuloj bone konas..."
Malfacila problemo.
L. S. (Laszlo Szilvasi, la redaktoro)
No comments:
Post a Comment