2010-11-03

Artikolo de Mojtaba KHEIRKHAH pri la libro "La Dua Lingvo" de MHSZ

La dua libro de La Dua Lingvo!
____________________________________
 Antaŭparolo
   Fine post ĝuste 40 jaroj reaperis E-a memlerno-libro nomata La Dua Lingvo por pers-lingvanoj, tute el-re-verkita de Prof. M.H SAHEB-ZAMANI (1931).
Tiel la dua libro aperita ne estas nur ripetita eldono de sama ekslibro, sed pli kompleta divers-kampe, ĉu paĝ-kvante ĉu enhave post 40 jaroj. ( Kiel sia nombro 40, kio Irane simbolas plensperton aŭ maturecon!)
Nov-eldono enhavas multe da gramatik-tabelojn ankaŭ simbolojn referencajn kaj historion de E-o en irano plenplene da dokumentoj pri E-o en TTT-ejoj kaj aliaj avantaĵoj unikaj, kiaj ĉi-raporte klariĝos.
   Ĉi libro samnome unuafoje aperis je 1976 kiel plej unua mem lernolibro klasika kaj akademia tiutempe. Tiam ĝi estis la plej unua kompleto pri E-lernado, kiu tiam estis nur por E-lernantoj diverstavole, kaj tamen unuaeldone (5,000 ekzempleroj) siatempe post monatoj mirege ekrariĝis pro fameco de la aŭtoro.
Do tiam ĝi pro publik-akcepto reaperis duafoje (marte de 1977, 2000 ekzempleroj) kaj post monatoj triafoje eldoniĝis (septembre de 1977, 7000 ekzempleroj).
Do entute unujare 3 reledonoj je 14,000 ekzempleroj; tamen libro post kelkjaroj ĝis nun ankoraŭ estis en liste de raraj libroj de pers-verkaĵoj.
Ĉi lasta lern-libro E-a, kies aperon dum antaŭ preskaŭ 30 jaroj oni senpacience atendis, estas pli valora kaj informdona ol la unua libro. 
   Laŭdire de la aŭtoro, la unua verko de ĉi libro antaŭ preskaŭ 30 jaroj tute estis individua klopodo; sed ĉi lasta libro estas grupa fare de samaj E-istoj kreiitaj per kaj de sama unua libro!
   Mencie en irano nun okazas persa nov-jaro ( jaro 1385 ), kiam oni festante donacadas unu la aliajn tradicie; do ĉi raporton ni povas konsideri kiel nov-jara donaco por iranaj E-istoj, kiuj de antaŭ jaroj atendadis entuziasme aperon de tiu libro.  
(Pli ĝusta nun-dato irana Dimanĉe 01/01/1385=21/03/2006)

    * Libr-idento
   Nomo: La Dua Lingvo
   Temo: Ĉefe E-lernado en persa lingvo ankaŭ historio de E-o en irano kun diversaj ali-temoj rilate al E-o
   Auturo: Moha'mmad Ha'sa'n SAHEB-ZA'MANI
   Paĝoj: 560 Paĝoj ( 432 Pagh. perse kaj 128 Pagh. E-e)  
   Mezuro: 17X23 Cm
   Kvant-eldono: Unua foje 1,100 ekzempleroj.
   Kosto: 59,000 Rialo aŭ 5,900 Tm (irana mono) egale al preskaŭ 6 $ aŭ 5 Eŭroj 
   Dat-apero: Fine de iran-jaro 1384, komence de jaro 2006
   Lok-apero: Irano, Tehrano 
   Korektantoj: S-ro KHEIR-KHAH Mojtaba kaj S-ino A'TAI Morvarid
   Tajpantoj kaj komputilaj aferoj: S-roj A'BAS-PUR Huma'n, SA'GHADIAN Reza kaj S-ino DARUNI Ma'hbubeh.
   Teknikaj aferoj: FA'RD Beh-Ruz
   Surkovril-desegno: A'NVA'RI A'li   
   Eldonejo: Eldonejo A'tai (Plej unua kaj malnova eldonejo, kiu de antaŭ preskaŭ 30 jaroj jam eldonadis E-librojn en irano www.ataipub.com)

    Ankaŭ ĉi libron aneksas lern-papero nomata Esperanto en Ĵet-Rigardo, en kiu aŭtoro perse montras nur en ordinara papero A4 (27X21 Cm) iniciate E-on ĵet-rigarde je gramatik- kaj vort-konoj.
TE nur okulfrape oni mirakle povas surpapere ekkoni kaj eĉ komenci lerni E-on radike je diversaj temoj.
(Fine de ĉi raporto prezentiĝas TTT-ejo, kie montighras sur- kaj post-kovrilo de libro ankaŭ tiu paper-anekso kun aŭtoro mem) 

    * Kelk-libroj en unu libro!
   Nova libro lerne dividiĝas triparte por vice komencantoj, mez-komencantoj kaj progresantoj. Ankaŭ en ĉi libro oni povas legi plurajn informojn ne nur pri E-o en irano kaj mondo ankaŭ multajn sciojn pri vortoj esplore.
Pro tio ĉi libro estas kiel 6 libroj en unu libro, kaj tiuj libroj aparte enhavas diversajn partojn.
TE krom E-ellernado ankaŭ kiel E-referenco, tiel kelkaj libroj en unu libro jene :
   1- Lernado=======> E-lernado je kvar fazoj, A- Komencanta, B- Meza C- Progresa D- Perfektas
   2- Historio========> Historio de E-o en Irano; ankaŭ fojfoje menciiĝas historietoj de E-o monde .
   3- Lingvistiko======> Autoro lingvisitke fojfoje analizas detale radikojn de diversaj vortoj kaj afiksoj esplore (aparte de E-lernado).
   4- Ianaj E-istoj=====> Prezenti iranajn E-istojn aktivajn kaj anonimajn je diversaj kampoj.
   5- E-aj publikoj=====> Prezenti parte de persajn E-artikolojn kaj verkojn en iranaj ĵurnaloj ankaŭ poste iranaj artikoloj en E-gazetoj.
   6- Referencoj======> Pluraj dokumentoj kaj rememoroj pri E-okazaĵoj en irano, kiel faritaj tezoj kaj disertacioj pri kaj en E-o je diversaj fakoj de iranaj universitatoj. Ankaŭ multe da artikoloj kaj leteroj de diversaj E-organizaĵoj kiel UEA-estraranoj kaj respondeculoj pri E-movado en irano dum antaŭ preskaŭ 30 jaroj.
Ankaŭ refrence preznetiĝas E-organizaĵoj respondecaj ankaŭ multe da E-gazetoj kaj verkaĵoj kun E-TTT-ejoj por interesantoj interrete.    
  
    * Softila libro mirakle aperigita!
   Plej grava avantaĵo de nova libro estas kodaj simboloj, per kiuj kiel softilo lernant- ankaŭ esplorant-legantoj povas facile trovi temojn kaj lern-gradojn diverskurse sur paĝoj.
TE en libro oni plu ne bezonas serĉi temojn aŭ vortojn legitajn aŭ eĉ legotajn, kiam ekrenkontas temojn ĉu lerne ĉu esplore.
   Pro tio la aŭtoro kaj eldonisto inĝeniero A'TAI Behruz  en aparta kunveno pro apero de ĉi libro kaj admiro de aŭtoro ĉe kelkaj iranaj E-istoj  ĵaŭde 02/03/2006=11/12/1384 (iran-dato) klarigis jene:
 - Eble unu el plej gravaj kialoj pri long-tempeco de apero de ĉi libro estis samaj kodoj simbolaj, kio unuafoje okazas en lern-libroj kaj eĉ ordinaraj libroj verkitaj en irano kaj eĉ en la mondo.
Ĉar tiuj simboloj divers-formaj kaj -signaj estis tre malfacile tajpi aŭ enpaĝigi kaj aperigi ankaŭ fojfoje kompari ilin kun unu la aliaj rilate al multaj temoj.
  Ankaŭ eldonisto aldonis:
   - Ni de antaŭ preskaŭ 5 jaroj multe klopodis ekaperigi ĉi libron, sed ĉiufoje ni renkontis malfacilaĵojn eldone, ĉefe kiam ni eksentis mankon aŭ erarojn simbole tiam ĉio ekhaltis, ĝis kiam ni eĉ pensis ke eble plu ni ne povus aperigi ĝin; ŝajne kaptita sorĉe kaj talismane!
Sed feliĉe helpe kaj kuraĝigade de aŭtoro, kiu mem persone sekvis aferojn dum aperado kiel ĉefa eldonisto (!) kaj danke al komputilistoj kiel S-ro SA'GHADIAN Reza kaj aliaj kunlaborantoj fine ni povis aperigi ĉi libron, reale kiu estas mirakla inter niaj
ali-eldonaĵoj tutaj dum antaŭ jaroj!
Sed nepre ĉi eldono ne estas fina, sed kiel prova je 1100 ekzempleroj, kion nepre ni poste fojfoje devige reeldonos, kiel unua libro aperinta je antaŭ preskaŭ 30 jaroj, kio fojfoje ek rariĝis.
   Fine de ĉi kunveno, kio okazis hejme de S-ro A'SGA'R-ZADEGAN Naser, kiu fojfoje disponis sian hejmon malavare por kunvenoj de E-istoj, ĉiuj kunvenantoj laŭdis lin kaj la aŭtoron aparte.  

   * Frua reeldonado!
   Eble unu el kialoj de optimismoj de eldonisto pri reeldonado de ĉi libro estas sama fameco de aŭtoro mem! Ĉar krom E-temo ankaŭ tiu aŭtoro MHSZ estas unu el plej famaj verkistoj dum antaŭ preskaŭ 50 jaroj, kiun irananoj konas kiel psikologia aŭtoro ankaŭ teozofia aŭ sufisma. Ĉar li de antaŭ preskaŭ 60 jaroj multajn librojn verkadis pri tiaj temoj interesitaj de irananoj.
   Kvankam la aŭtoro konis E-on unuafoje je sia knabeco sed li de antaŭ preskaŭ 30 jaroj kun sia edzino, Jila SEDIGHI SAHEB-ZAMANI (la unua ĉef-delegito de UEA en irano), aktive E-movadis divers-kampe, ekzemple faris multajn kursojn, prezentojn, verkon de libroj, artikoloj E-e ankaŭ perse kaj eĉ helpis iranajn E-istojn persone pri diversaj kampoj, kiel instigo por vojaĝo al aliaj landoj aŭ partopreno al UK-oj ktp. Ĝis nun ili faris dum preskaŭ 25 jaroj pli ol 400 E-kursoj je diversaj lokoj kiel lernejoj, universitatoj kaj eĉ arme-bazoj kaj preĝejoj je diversaj urboj de irano, ĉefe en Tehrano.
Do povas diri ke nova libro ankaŭ sperte enhavas plej ĝustan lern-metodon por diversaj tavoloj de irananoj je diversaj aĝoj kaj scioj aŭ eĉ fakoj. Tiu ĉi libro estas rezulto de liaj spertoj je E-kursoj faritaj je diversaj niveloj (li mem persone faris ĉirkaŭ 150 kursojn por komencantoj kaj 50 kursojn por mezantoj kaj 15 kursojn por progresantoj).
   Parte de libro pri kono de aŭtoro al E-o li mencias ke li je sia knabeco ekkonas E-on kaj poste ( je 1948 TE je 17aĝe ) kiam li verkas libron pri fundamento de redaktado kaj verkado, tiam li en tiu verko mencias E-on kiel unika lingvo modela tiuteme.
Tiam tiu verko kiel leciona libro uziĝas en iranaj lernejoj, ekz gimnazioj kiel parto de literatur-lecionoj.
   (BV atenti datojn kaj aĝojn de aŭtoro surraporte ankaŭ landon tiaman: Ekz ĉi tie li en sia knabeco 17aĝe verkis libron specialan literature kiel lerneja libro por iranaj gimnazioj; tiam irano ne estis tiom kreskita kulture aŭ lernaĵo, sed kiel lando malforta aŭ ne evoluita!
Ĉefe kiam aŭtoro private ie mencias ke li tiuaĝe havis multajn malfacilaĵojn vivade, kiel perdi sian patrinon infanaĝe ktp.
   Au kiam antaŭparole menciiĝis ke je 1976 unujare perskaŭ trifoje reaperiĝis tiu libro je 14,000 ekzempleroj; tio okazis je tiama lando, kiam kvanto de la libroj malofte estis tiom aŭ tiel reeldonataj! )      

    * Gepatro de E-o en irano
   Irananoj kutime nomas fojfoje multajn specialistojn kiel patro de iu fako, pro kio ili donis siajn plen-vivon kaj foje eĉ finance sindonis.(Kvankam bedaŭrinde irananoj kutimaĉe nomas tiel, post kiam tiu persono mortas!!) 
   Do krom tutaj supr-mencioj pri apero de ĉi libro en irano kiel plej grava E-novaĵo dum ĉi kurant-jaroj, ĉi tie indas mi koncize aludi gravan temon pri aŭtoro mem, kiun fakte multaj E-istoj aŭ ne E-istoj konas kiel plej unua fondanto de E-o dum antaŭ preskaŭ 50 jaroj en irano.
Kiam ĉefe li uzadis sian tut-famecon kaj tempon ĉu objektive kaj subjektive, do plej partojn de sia vivaĵo ne nur por prezenti sed ankaŭ disvastigi kaj fondi E-on en irano.
Esence patro estas tiu, kiu ĉion de sia vivo oferas por sia familio el-kore kaj -korpe.
Samkiel faris vere MH.S-Z senavare ne nur por E-o sed ankaŭ por multe da iranaj E-istoj, kiuj nune divers-kampe kaj -loke krome en irano ankaŭ en aliaj mond-partoj vivas kaj aktivas per kaj por E-o.
  Tiel ankaŭ pro akompano de lia edzino, Jhila SEDIGI SAHEB-ZA'MANI, paŝe-al-paŝe ne nur kiel ordinara edzino sed ankaŭ samideana; do indas ilin nomi pesaŭdonome vere Gepatro de E-o en irano!
  Do fakte ili kiel vera gepatro scianta E-lingvon kune instruis tiun lingvon al ni je diversaj situacioj eĉ riskaj!
Ekz periode iran-ŝtato relegi-fonetike atakis E-on kiel danĝera malamiko skola de islamo, kiel lin eĉ fojfoje iran-justicoj ĉeestigis kaj enketis. Aŭ aliperiode ŝtat-ĵurnaloj fojfoje akuzis E-on kaj eĉ MHSZ-on mem, kiam li nur unuope diveres-maniere kaj -kampe reagis ilin por savi E-on je diversaj fiminacoj.
Do li krom verkado kaj instruado ankaŭ propagando siatempe formis unikan kaj radikan situacion por E-o en irano garantie, kiam nun iranaj E-sciantoj libere kaj facile povas aktivadi je diversaj E-kampoj.
   (Nur parenteze mi mem kiel raportano, rememoras E-kurson je preskaŭ 1986, kiam mi mem partoprenis ĝin.
Tiam iun tagon specialaj ŝtat-policoj ekatakis tiun kursejon kaj fermis ĝin.
Poste ili iris al hejmon de MHSZ por serĉadi liajn ĉambrojn por trovi dokumentojn kontraŭ ŝtato ktp, kion detale mi ne volas rakonti nur ekzemplo koncize kiel reala atestanto.
Kiam tiu kursejo ekfermiĝis, li ne malantaŭeniris kaj ĉifoje je sia hejmo aŭ hejmoj de E-istoj aktive sekvis E-instruadon kaj -propagandon ankaŭ -movadon. Tiam samtempe li tiel forte kaj logike defendis E-on ĉe iranaj kortumoj, ĝis kiam refoje li povis E-on savi kaj ĉifoje enfluigi land-lanĉe en iranaj universitatoj kaj edukejoj oficiale!)  
   Aliflanke kiam UEA nomis MHSZ-on kiel honora membro dumviva, ĉu ne indas ankaŭ ni en irano honore nomi lin kiel la patro de irana E-o?!
Te ankaŭ honoro al E-o de irano, ĉar fakte krom li en historio de irana E-o ne ekzistas E-isto tiel altranga, ankaŭ long-aktiva.
Ordinar-kulture en ĉi lando ĉu ŝtatanoj ĉu popoloj mem diver-tavole pli kredas fide kaj fidele fenomenojn prezentitaj de famaj kaj honestaj specilaistoj, ĝuste kiel estas konata MHSZ ĉe kelk-generacioj de irano.    
Tiel per fam- kaj honest-nomo de tiu verkisto kaj specialisto, flanke pli honoriĝas ne nur iranaj E-lingvanoj ankaŭ E-o mem pli garantiĝas sekure por restadi kaj long-vivadi. Tial povas esti inda kaj eĉ enda ideo se ni nomi lin kiel Patro de Irana E-o.

   * Finparolo
   Ĉi raporto finiĝas per antaŭ-parolo interesa de la libro mem, kio jene komenciĝas:
   - Vane ĉi parolo ne longus!
   Ĉiu laŭ sia scio komprenis pretendanton!
  
   Poste venas intelektaj frazoj rakonte de Wiliam JAMES (Usona psikologo kaj filozofo 1842-1910 fondinto de skolo Pragmatismo):
   Devige pli altnivelas tiu homo, kiu en siaj strebadoj konsideras pli malproksimajn celojn ultra-vastojn voje kaj rekte de feliĉeco.
   Kiel:
   Sen-respondeculoj nur pripensas momenton!
   Sen-lokuloj vagantaj pripensas tranokti nur unu emocian nokton gracian!
   Sen-edzuloj (gefraŭloj solaj) nur pripensas siajn delicojn!   
   Famili-estroj antaŭ ĉio sin respondecas kontraŭu siaj gefamilianoj!
   Lertaj direktoroj nur pripensas rimedojn por pliaj interezoj produktitaj de organizoj direktitaj de si mem!
   Bonvolemaj politikistoj klopodas formi pli bonajn vivaĵojn nur lime de kelk-generacioj en siaj landoj.
   Tamen inter ĉiuj klopodantoj menciitaj nur kelkaj homoj grand-animaj pripensadas ekster-loke kaj -tempe por feliĉeco de tuta homaro, kun elkora kaj profunda intimeco per nobla sekvado de si, kiel kosmopolitaj filozofoj, superuloj posedantaj grand-ideojn, mistikuloj de ameco kaj veraj profetoj!
        
   BV pardoni se ĉi raporto iom longiĝis, ĉar kio ne estis nur novaĵo, sed ankaŭ raporto pri plej grava E-okazo per plej pionira E-isto en irano E-movade dum la lasta duon-jarcento pro eldono de La dua libro de La Dua Lingvo!
      
  Irano, Tehrano,  KHEIRKHAH Mojtaba


Historia Skizo pri la Esperanto-Movado en Irano: 1910-1984 de MHSZ

Esperanto - Ŝoko, kaj Kontraŭ Ŝoko
 M. H. Sabeb-Zamani (MHSZ) 
Historia Skizo pri la Esperanto-Movado en Irano: 1910-1984

La raporto kovras ĉefajn liniojn de du prelegoj, post-diskutoj, demandoj, kaj respondoj en Iran-Esperanto-kunsido (15.11.84), en resuma formo.

La historion de la Esperanto-movado en Irano oni povus dividi en kvar partoj:

1- 1910-1933: Post la konstituada revolucio en Irano
La unua ondo de la irana Esperanto-movado ekkomenciĝis per iu du-paĝa artikolo, nome "La Nova Lingvo-Esperanto", kiu aperis somere de 1910 en monata revuo Bahar (Printmpo, 2-a eld., 1321 H./1942, p.428-429). La revuo mem estis unu elstara frukto de la Irana Konstitucia Revolucio (1285/1906). La verkinto de la artikolo, Jusof Etesam-ol- Molk (18741937), hazarde estis la patro de la tre respektinda poetino irana, Parvin Etesami (1916-1941). La iniciato de Esperanto pere de tiu avangarda intelektulo, kaj la revuo mem, grandparte impresis, kaj influis la mensojn de la tiamaj iranaj kleruloj tre favore al Esperanto.
La unua lernolibr-eto pers-lingva aperis en 1915. Iom-post-iom, formiĝis la unuaj klopodoj de irananoj vigligi la iranan movadon de Esperanto. Organiziĝis Esperanto-kursoj, fondiĝis ligoj de Esperanto en Tehrano, Tabrizo, Raŝto kaj Arako, aperis novaj lerno-libretoj, vortaretoj, kaj tradukoj. Tiel, la frua movado daŭris dum 23 jaroj ĝis 1933.
En sia unua ondo, Esperanto en Irano ek-burĝonis, sed, bedaŭrinde, ne fruktodonis. La antaŭ mondmilita atmosfero mal-helpis ankaŭ la evoluon de Esperanto en nia lando.

II- 1933-1975 :La malhela periodo por Esperanto
Grand-parte, kun la leviĝo de Nazi-reĝimo en Germanio, ankaŭ tiama por-nazia eks-reĝo, Reza Pahlavi (1875-1942), malpermesis Esperanton kun diversaj stigmatoj kaj akuzoj - interalie, ke la lingvo estas la propagandilo de Bahaanoj, do, anti-islama! Ĉar, ankaŭ kelke da tro entuziasmaj Bahaanoj - kompreneble, ne ĉiuj - mal-atente al (a) tut-enda Neŭtraleco de Esperanto, aparte en la Tria Mondo, kaj (b) la ĝisfunde religia sinteno de la plejmulto de iranaj islamanoj, faris - kaj ankoraŭ faras - tion! Vole-ne-vole, ili disponigis al la diktatora, por nazia, kaj ŝajn-islamo-subtena registaro tiama, ĉia-ajn pretekston por kondamni Esperanton. La nigra ombro de tiaj venenaj antaŭjuĝoj, ankoraŭ sufokante, restas kaj forte malhelpas nin; ekzemple, en 1982, dum ĉio guste ŝajnadis favora al Esperanto, kaj eĉ la Ministerio pri Edukado jam dissendis rekomend-cirkuleron pri la lernado de IL (Internacia Lingvo), subite iu nekonata fantomo malfermis malice sian konspiran dosieron delonge jam forgesitan, kaj alsendis fotokopion de iu Bahaana propagandilo, kun pri-Esperanta rubriko de 1916 al la Ministro de Edukado demandante lin: "Ĉu vi estas la Ministro de Islama Revolucio, aŭ Bahaisma subtenanto?" La fotokopio, kvazaŭ eksplode, funkciis, ek-ellasis ĉen-reagan kontraŭ-ŝokon kontraŭ Esperanto! Neantaŭ-pensebla bremsego de antaŭ 65 jaroj, agis kun revolucia febro denove anti-movade. Tranokte Esperanto ŝajnis io tabua, kontraŭ-revolucia, komploto cionisma kaj bahaisma. Eĉ, nura simpatio al Esperanto fariĝis vivo-danĝera!
Tial, la mis-utiligado de Esperanto, kiel propagandilo en la manoj de kelkaj maldiskretaj ekstremistoj inter la anoj de iu religia kredo, kontraŭ la kredo de plimulto de islamanoj, ege bedaŭrinde, aŭtunigis la verdan printempon de Esperanto en sia dua ondo en Irano.
Aliflanke, la konsekvencoj de la ĝenerala krizo de la Dua Mond-milito mem kontribuis baldaŭ, ankaŭ en Irano, al stagnado ekonomia, soci-politika, kaj kultura. Plene regis mal-ordoj, kaj mal-esperigaj kondiĉoj en la milit-okupita lando pere de la aliancitaj povoj. La movado ĉesis komplete dum 42 jaroj! 

III. 1975-1979 Antaŭ la Islama revolucio
La tria ondo de la irana Esperanto-Movado komenciĝis en 1975-denove per publikado de iu 33-paĝa, pri-Esperanta artikolo en la revuo de la Tehrana Universitato - "La Disfalo de la Babela Turo" Homo, kaj Lingva Revolucio (Daneskadeh, n-ro 2, p.115-148, printempo, 1354 H./1975).
La aŭtoro de la artikolo estis la aŭtoro M. H. Saheb -Zamani, universitata profesoro, membro de la fakula komitato pri mensa higieno de Monda Organizaĵo de Sano de UN, verkisto, kaj radio-preleganto pri junulara problemaro, dum 6 jaroj, po 3 programoj ĉiusemajne. Kaj tiel, Esperanto renaskigis denove en Irano (E-o, okt. 1975, P. 174).
La aŭtoro komencis sian agadon, unuapaŝe, diskonigi Esperanto tut-nacie: "Kiel eble plej multaj homoj havu iom da scio pri, kaj de Esperanto." (Esperanto-Revuo, dec~ 1977, p.207). La strategion priservis sufiĉe bone la jenaj taktikoj:
1) Publika klerigado per amas-komunikiloj, kaj ankaŭ per paroladoj, plej eble divers-loke, en la ĉefurbo, kaj en aliaj urboj.
2) Eldonado de libroj pri E-o perslingvaj, kiuj reeldoniĝis kelkfoje.
3) Eldonado de lerno-materialoj. En 1975 ankoraŭ neniu Esperanta lernilo ekzistis en Irano (E-o, nov. 1975, p.197). La baza lerno-libro de MHSZ, dum 8 jaroj ĝis nun, jam 7-foje reeldoniĝis (entute en 52000 ekz-eroj).
4) Instruado de la amasaj kursoj de E-o divers-nivelaj, al diversaĝaj, kaj divers-profesiaj partoprenantoj. Okaze de la senprecedenta interesiĝo pri E-o kursoj, en Universitato de Tehrano oni e~ oficiale deĵorigis du oficistinojn por administri la kursojn por miloj da studemuloj (E-o, dec. 1977, p.205).
Dum nekredeble mallonga tempo, E-o jam fariĝis dise konata en Irano, kiel la plej dezirinda dua lingvo. La Universitato de Tehrano, ne-antaŭ videble, funkciis, kiel la centro de la gvidado kaj organizado de la landa movado. Dum la furoro de E-o land-skale, komenciĝis sinsekvaj petoj kaj invitoj pri Esperanto-instruado. Responde al tiu arda bezono MHSZ komisiis al siaj kompetentaj lernantoj aran~i divers-loke E-kursojn. La E-o agado etendigis al multajn universitatojn, fakultatojn, kolegiojn, lernejojn, kaj klubojn tra la tuta lando. 

IV - 1979-1984: Dum la Islama revolucio
Ĉi-periode, Esperanto-movado spertis tri fazojn al la t.n revoluciaj instancoj de la lando:
(a) Tra, aŭ eble eĉ tro favora revolucia sinteno al Esperanto:
En 1979 ekflamis la fajro de la islama revolucio. La juna Esperanto-movado, kune kun la irana popolo travivis la krizo-plenajn tagojn de la reĝimo-ŝanĝiĝo en la lando. Post la fondiĝo de la Islama Respubliko en Irano (11. feb. 1979), kaŭze de la revolucia furoro, kvazaŭ eksplode, kaj haste, ankaŭ la Esperanto-movado denove ek-prosperis en Irano. La soci-politika neŭtraleco, kaj la kontraŭ-diskriminacia karaktero de la lingvo Esperanto, estis mem favoraj faktoroj fari ĝin des pli bonvena, kaj alloga al la revoluciema Irano. La Esperanto-movado tiu-tempe konservis sian malnovan komenc-paŝan strategion: disdonigi, kaj dislernigi Esperanton, kiel eble plej vaste, t.e. konsideri ĉefe la amas-kvanton. Denove, organiziĝis E-kursoj, kaj aranĝoj, ĉi-foje ne nur kadre de la fakultatoj kaj lernejoj, sed ankaŭ en multaj moskeoj (EPC, 7. 1982, p.l6/HdE, 5, 1982, p.2).
En 1979, en la sociologiaj lernolibroj de la iranaj gimnazioj, aperis ĉapitroj, entute 25 pagoj, subtitole "Kulturo kaj Lingvo" pri Esperanto, verkitaj de MHSZ. La librojn legis pli ol 1,5 miliono da gelernantoj, kaj konatiĝs kun E-o (E-o, dec. 1979, p. 20V marto 1980, p.56). Sekve, dek miloj (entute c.80,000) da pet-leteroj, skrib-rulaĵoj, eĉ telegramoj, alfluis al la Ministerio pri Edukado tra la tuta lando. Resume, ili petis, ke post tia revolucia paŝo pri prezentado de Esperanto en la lernejoj, oni faru la duan paŝon: "Oficialigu Esperanton en Irano, kaj dissendu instruistojn por ĝia instruado"!
Tiu land-vasta postulo, en la tre malfacila komenca tempo de la revolucio, fariĝis granda kultura ŝoko por la plimulto de la funkciuloj. La lerno-petoj multis, sed la eblecoj mankis. Oni petis konsilon de MHSZ. Tiam li prezentis sian planon solvi la problemon jene:
"...Dum la somero, la Ministerio disponigu al ni 300, aŭ 500 geinstruistojn el diversaj partoj de la lando. Ili povus partopreni intensajn kursojn de E-o dum tri monatoj ... Post tri monatoj, ni elektos 100 el ili, la plej sukcesajn. La alia 400 lernigos E-on en la lernejoj ekde la nova lernojaro. Ĉiuj el tiuj 100 elektitaj, kunlabore kun ni, ek-instruos la lingvon al 100 aliaj geinstruistoj. Ili lernigos 4-hore, 
ĉiutage, sed vespere dum unu horo, ili venos al ni diskuti la problemojn, spertojn de ĉiutaga instruado, kaj la morgaŭan programon. Tiele, dum alia monat-trio, ni povus disponigi al la Ministerio ĉ. 10'000 Esperanto-geinstruistojn. Poste, ni povus elekti inter ili 500 aliajn, kaj denove ĉiu el ĉi-lastaj gvidos aliajn 100-personajn kursojn. Do, post alia tri-monata periodo ni disponus pri 60'000 Esperanto-geinstruistoj..." (El la letero de MHSZ al ĈEL, Ĉinio, je 3.3.1983).
La propono volonte akceptiĝis. La Ministerio pri Edukado sendis cirkuleron (je 22.4.1980) al la mezlernejoj tutlanden kaj invitis la instruistojn pri fremdaj lingvoj, kaj sociaj studoj partopreni E-kursojn. La intensaj kursoj sub la gvidado MHSZ, kaj kolegoj, okazis en la iama klubo de usonanoj en Tehrano, somere de 1980. Entute 675 geinstruistoj lernis instrui E-on (E-o, okt. 1980, 161-163/ HdE, 1.1981,1). Bedaŭrinde, tiu piano ĉesis pro la milito inter Irano kaj Irako, kaj aliaj neantaŭviditaj dum-revoluciaj malfacilaĵoj en la lando (kiel super menciita alsendo de la fotokopio de bahaana propagandilo al ministro pri edukado).
Ĉi-faze, Esperanto ankaŭ en Irana gazetaro, jen kaj jen prezentiĝis glore kaj atento-kapte, kiel iu grandioza kultura fenomeno, harmonia al la plej respektindaj ideoj de la ĵus liberiĝinta Irano. Apenaŭ troviĝis ĵumalo, aŭ revuo, en kiu, oni ne pri-laudis Esperanton, dum ampleksaj kaj ilustritaj artikoloj.
Inter la plej sukcesa gazetara agado, ĉi-periode, menciindas tiu de la populara semajna revuo "Ĝavanan" (Junularo). Dum ĉ.1,5 da jaro la revuo sinsekve publikigis Esperanto-paĝon, nome "Lernejo de Esperanto". Sur ĉi-paĝo, krom la regulaj lecionoj de E-o, aperis diversaj sciindaĵoj, kaj informoj pri la landa kaj monda Esperanto-movadoj. La revuo ankaŭ rolis, kiel la bona ponto inter la disaj simpatiantoj kaj lernantoj de Esperanto, kaj la centro de la movado en la ĉefurbo. Iu-sence, per tia servigo de tiu populara nacilingva revuo, la irana Esperanto-movado ŝparis la superbezonajn elspezojn, mem eldoni apartan periodaĵon kun limigita legantaro (E-o, dec. 1981, 209).
Somere de 1980, okazis i.a. Ia t.n. kultura Revolucio en Irano. Por c.3 jaroj ĉiuj universitatoj de Irano fermiĝis. Sekve, la Esperanto-agadoj ankaŭ tiu-teritorie, devis ĉesi. La kursoj limigis sin je la lernejoj kaj moskeoj.
Malgrau la ek-komenco de milito Iran-Iraka, septembre de 1980, MHSZ, sukcese organizis, kaj gvidis la sep-monatan Esperanto-kursn kun la fin-ekzameno por oficiroj de la Irana Aer-armeo - plej eble unika en la tuta historio de Esperanto en la mondo (E-o, majo 1981,97).
Somere de 1981 oni instalis la Iran-Esperanto-Domon por pli koncentri la disajn agadojn, pli interkunigi la Esperantistojn en Irano, kaj pli faciligi la internaciajn kunlaborojn. La Iran-Esperanto-Domo jam funkciis, kiel vigla centro de la movado. Tie, okazis Esperanto-kursoj, aranĝoj, paroladoj, festoj, kunvenoj, kaj movadaj kunsidoj. Aldonendas, ke la Esperanto-Domo subtenigas de helpoj, kaj kotizoj de siaj instruantoj, lernantoj, kaj aliaj simpatiantoj de Esperanto-movado.
(b) Dua, tre malfavora fazo: La komencigo de la milito inter Irano kaj Irako (sept. 1980), i.a. kaŭzis ankaŭ suspektoplenan atmosferon en la lando kiel okazas ne malofte en la revoluciaj landoj. Reakciuloj ekis oportuniste kontraŭ-stari ĉian revolucian atingaĵon kaj, avangardaĵon. Tutvee, Esperanto ne estis escepto. Baldau, formigis dise kontrau-atakoj kaj mis-propagandoj kontrau Esperanto. Intertempe, rolis grave ankau la kontraŭ-agadoj de instruistoj pri fremdaj lingvoj, kiel la angla kaj franca, cele subteni siajn postenojn. Ja, Esperanto kun tia subita kaj ĉiu-flanka populariĝo montris sin forta konkuranto de tiuj lingvoj. Estus kompreneble, kvankam ne prave, se estiĝus vole ne-vole subbataloj, akuzoj, kaj eĉ intrigoj kontraŭ E-o, flanke de tiuj, kiuj finance vivtenas sin danke al regado de la angla kaj franca. Kiel jam dirite, oni ankaŭ re-aktua1igis la malnovan fi-celan onidiron, kiu atribuis Esperanton al iu kontraŭ islama religia sekto ĝenerale malŝatata, por kondamni, kaj saboti la movadon (v supren II, p.l).
Vintre de 1982, en kelkaj gazetoj, aperis artikoloj kun severaj akuzoj kaj atakoj al la Esperanto-movado, kiujn karakterizis la manko de la nomoj de verkintoj. En la oficiala organo de la t.n. "Revolucia Gardistaro" (ŝtata instanco), dum la atakoj, oni eĉ nomis la Esperanto-movadon la rimedo de la Internacia Cionismo, kaj nomis la pionirojn de la movado kontraŭ revoluciaj agantoj en Irano (je 6.3.82). Endas rimarkigi aparte, ke en tiamaj cirkonstancoj de la lando, eĉ malpli severaj akuzoj, povus kaŭzi tro simple persekutadon kaj ekzekutadon.
Dum multaj monatoj Esperanto, kaj ŝajne esperantisto, efektive iĝis inkub-sonĝo por multaj personoj. Fakte, eĉ nura esprimo de simpatio al Esperanto fariĝis vivo-danĝera. Sekve, miloj da komencantoj forlasis la kursojn, kaj ĉiuloke, speciale en moskeoj, kaj lernejoj oni, per si mem, fermis la kursojn. La movadaj aktivadoj ĉesis kaj limigis al hejmaj rondoj.
Danke al la senĉesa persisto, batalo, agmaniero, trafaj kaj pravigaj reagoj de MHSZ, finfine la movado transpasis la gravan krizon, se ne-tute la malfavoran atmosferon. Konsiderante la kondiĉojn, saviĝo el ne-ireblaj danĝeroj, estis kvazaŭ miraklo, ankoraŭ ne kontentige klarigebla afero, eĉ laŭ MHSZ mem; ekzemple, ege mirinde, ne longe post la atakoj ek-aperis en iu tre radikale dekstra revolucia ĵurnalo (Sobhe-Azadegan, 18.8.82), iu absolute por-Esperanta artikolo, kun la bildo de Zamenhof! la verkinto, simile al tiuj tra-mallumaj atakintaj fantomoj, restis - kaj ankoraŭ restas - mistere en nebulo. Tiun-ĉi ne-atenditan subtenon al Esperanto, oni nur povus konsideri - laŭ la nuntempa irana religia ardo, kaj dir-maniero - kiel dian favoron, aŭ eble gracon senditan el nevideblaj helpoj de Imamoj - la islamaj sanktuloj.
Konklude, oni, eble provizore, povus diri, ke en revolucia Irano, unua onde ek-trakuris iu Esperanto-Ŝoko tro favora, kaj tuj poste, reage frapis ege malfavoran Esperantan Kontraŭ-Ŝokon: Esperanto unuavice renkontis supermezuran bonvenon, kaj ankaŭ ne-antaŭvideblan antagonismon. Tia delira stato, kompreneble mallong-tempe, por la evoluo de ĉiu kultura afero ^gajnas tute ne sana. Sed, ĉu longtempe, probable tio, kiel iu dialektika proceso, povus iam esti utila al Esperanto? Ĉiuokaze, en irano, antaŭ 1975, el ĉiu 100,000 edukitaj irananoj, apenaŭ troviĝis 10 personoj, kiuj iam aŭdis simple eĉ nur la nomon de la Internacia Lingvo (IL). Sed, sekve de tiuj agoniplene tajfuneskaj epizodoj - por, kaj kontraŭ Esperanto nuntempe jam ne troviĝas eĉ eble 10 personoj el tiuj 1OO,OOO irananoj, kiuj ne aŭdis, aŭ plej eble, ne scias, minimume, iom pri "la lingvo supernacia - Esperanto " ! Tio estas, la evidenta, la trans-iro de la absoluta ne-sciado al la relativa sciado!?
(c) Tria fazo: Ne favora, kaj ne tre antagonisma: Iom-post-iom, dum la lastaj monatoj de 1983, la Esperanto-movado de Irano spertis la 3-an fazon - ne favoran, kaj ankaŭ ne akute malfavoran sintenon de la oficialaj instancoj. Tamen, restas ankoraŭ pli ol iom da tiu nigra nubaro de tiama suspekto malhelpa.
Travivante la teruron de la dua fazo, urĝis la fortoj de cirkonstancoj rekonsideri la movadan strategion. Ĝi devus, pli malpli, ŝanĝiĝi al: "Anstataŭ la kvanton, oni prizorgu plie la kvaliton. La agadoj jam plu ne estu okul-frapaj, sed funde konstruaj! oni zorgeme selektu volontulajn homfortojn por Esperanto. Edukadu ilin resti esperantlingve kreaj, esti movaduloj, per si mem, defendokapablaj, i. a. fake, universitat-nivele akcepteblaj, religio-politike ne tro maldiskrete avangardaj. Ĉar, ni ankoraŭ trovas nin en krizoplena periodo de viva evoluo en la Tria Mondo. Kaj, la cirkostancoj montris klare ke, laŭ la proverbo irana, en tia tempo, "Unu-nura vere lerta batalulo, pli valoras ol cent-miloj da birdo-timigulecaj ŝajn-herooj".
Scienco estas la plej neŭtrala, kaj universale akceptebla atingaĵo homara. Do, oni kunigu la universalan lingvon kun la plej-neŭtrale, kaj universale akcetebla atingaĵo homara. Oni serĉu pli-komunan ol mal-komunan homan atribuon, krean produkton, kaj heredaĵon transmisii internacie, kiel la enhavon de Esperanto!
Baza scienco-teknika literaturo faras Esperanton pli enhavoriĉan, pli serioze konsiderindan, kaj mal-pli skeptike akcepteblan. Reciproke, ankaŭ Esperanto faras la bazan scienco-teknikan literaturon pli amplekse legeblan, vere pli universalan, kaj pli, sia cele, efektivigeblan. Kaj, ĉio- ĉi, mem-evidente, kontribuas al pli sincera inter-komprenemo, al pli ekvilibrigado de la mondo, kaj al pli trankviliĝado de la internaciaj tensioj.
La eldonado de unu baza scienco-teknika teksto-libro Esperant-lingva - kiel pridemandis nin ofte la iranaj revoluciaj instancoj, dum la argumentado por, kaj kontrau-Esperanto - pli valorus 1000 foje ol cent-miloj da favoraj cirkuleroj, leteraj komplimentoj de iuj stat-estroj, ĉef-ministroj, parti-est-roj, aŭ eĉ solena rekomendo de UN, UNESKO, ktp. Esperanto bezonas verkojn pli palpeblajn, pli praktikajn, kaj ĉiutage uzeblajn, kiel manlibrojn pri diversfakaj enciklopedioj, scienco-teknikaj temoj por la junularoj de la Tria Mondo ol la rekomendoj de karmemoraj famuloj dum jarcentoj. Se ni havus la aluditan scienco-teknikan literaturon Esperantlingvan, dum la febra revolucia tempo, malgraŭ ĉio, ni havus la bonŝancan okazon facile, kaj arde instali la unuan Universalan Universitaton Esperantlingvan. Tial, la irana Esperanto-movado ek-klopodis reorganizi sin, dum la lastaj monatoj de 1983 - kaj ankoraŭ eĉ pli forte klopodas - laŭ la lecionoj akiritaj, ne pere de super-luksaj, brak-segaj filozofiumadoj spekulativaj, sed pere de vere amaraj, ĝisoste senteblaj spertoj atingitaj sekve de vivo-mort a; bataloj en ege brutalaj milit-kampoj de antagonismaj fortoj.
Tiel, dum 1983, ni rearanĝis Iran-Esperanto-domon, niajn kursojn ktp., pli emfaze sur la kvalito ol la kvanto. Eĉ, ekde vintro de l982, ni komencis eldoni la bultenon IER (Iran-Esperanto-raportas).
En la jarlibro de UEA de l984, unuafoje, Iran-Esperanto-Movado prezentis al la mondo siajn aprobitajn, zorgeme elektitajn ĉef-delegiton, fak-delegitojn, kaj delegiton, entute 6, (vd. IER/30, 5.11.84). Tio efektivigis post la movada decido pri la tasko-divido inter la aktivaj iranaj movadanoj. La irana movado surbaze de sia nova strategio, klopodas laŭ eble ĉiujare prezenti al la mondo grupon da novaj delegitoj, ĉiu-rilate taŭgaj, kaj fidindaj. Laŭ ni, la jarlibro de UEA devus esti kvazaŭ sankta libro de Esperantujo. Ĝi devus prezenti al la mondo la plej respektindajn ekzemplojn de sia kredantaro. Kvankam, la sanktaj libroj de la religioj, ne kapablas samtempe garantii la sincerecon de siaj kredantoj, tamen Jarlibro devus garantii la humanan karakteron de siaj delegitoj, kaj ilian seriozecon pri Esperanto. Tion la irana movado zorgadas fari sia-flanke, kaj respekto-plene atendas la saman rigardon de ali-landaj movadoj.
Iomete pozitive, tria-faze, nia ŝtato lastatempe jam donis la eldon-permeson al multaj esperantaj libroj.
Resume, kio okazis al Esperanto en Irano, povus tre facile okazi aliloke en la vasta Tria Mondo. Ĉi-tie, en la Tria Mondo, la amase soifanta junularo por progreso serĉas pli facilan ilon por sia celo. Se Esperanto ne povus kontentigi ilin, kaj restos kiel la kluba lingvo, tiel, do, oni ja nek povus riproĉi la akuzantojn, nek kondamni la kabeiĝantajn amasojn.


Fonto:
La Dua lingvo, M. H. Saheb-Zamani, ATAI eldonejo, 2006, Tehrano (paĝoj :109-117)

Esperanto En Irano: Prof. Humphrey Tonkin

Esperanto En Irano
Prof. Humphrey Tonkin 
Universitato de Hartford, Majo 31, 1995 Esperantigis: Ĵ. A. Sadigi

Kreita de Ludwik Zamenhof (1859-1917), de Varsovio, kiel Lingvo por internacia uzo, Esperanto unue vidis la lumon de l' tago en libreto Ruslingva, titolita Internacia Lingvo Enkonduko kaj Kompleta Manlibro, publikigita en 1887. La libreto publikigigis sub la pseŭdonimo D-ro Esperanto "Iu, kiu esperas", kaj tiu ĉi nomo baldaŭ alligigis al la lingvo mem. Pola, Franca, kaj Germana eldonoj, preskaŭ tuj, sekvis la rusan kaj eldonoj en aliaj lingvoj elvenis poste. La dua libreto aperis en la sekva jaro (Boulton, p.32-39).

La lingvo, kies vortaro estas bazita sur Hindo-Eŭropaj radikoj kaj speciale Latino, sed la strukturo havas afinecojn kun ali-familiaj lingvoj (Janton, p.137-38), trovis sian unuan interesiĝantaron en Centra Eŭropo, disvastiĝante al Francio, Britio kaj plue, turne de la jarcento. En la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, Esperanto-movado kreskis en aliaj partoj de la mondo, inkluzive Ĉinio kaj Japanio. La unua Internacia Konferenco de Esperanto-parolantoj okazis en Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-sur la Maro), Francio, en 1905, kaj tiaj konferencoj estas daŭrigita;, kun interrompoj dum la militoj (1914-191811939-1945), ĉiujare ekde tia~ Lastaj konferencoj,
14 E-Tekstoj fame kiel Universalaj Kongresoj (UK) jam okazis en Hispanio(1993), Koreio(1994), kaj Finlando(199S).

La unua Esperanto gazeto aperis en 1889, kaj la Universala Esperanto Asocio (UEA), la principa internacia organizaĵo de Esperanto-parolantoj, estis fondita en genevo en 1908. Ĝi funkciis tra speciale nomumitaj lokaj reprezentantoj, nome delegitoj. Granda nombro de originala kaj tradukita literaturo kreske ekzistas en Esperanto, inkluzive de tradukoj el ĉefaj /grandaj kaj multaj minoritataj lingvoj. Ambaŭ La Nobla Korano kaj La Biblioj ekzistas en Esperanto tradukoj. Hodiaŭ, estas parolantoj kaj uzantoj de Esperanto en bone pli ol cent landoj, kaj naciaj Esperanto-organizaĵoj en pli ol 60 landoj. Multnombraj internaciaj, profesiaj kaj specialigitaj Esperantaj, organizaĵoj ekzistas tra la mondo.

Esperanto estis proponita kiel la lingvo de la Ligo de Nacioj en 1920, kaj ĵus/nur apenaŭ malvenkis (Lapenna, Lins, and Carlevaro, p. 748-7S8). La Universala Esperanto Asocio (UEA) havas konsultan rilaton kun ambaŭ la Unuigantaj Nacioj (UN) kaj Unesko, kaj ĝia utiligo estas subtenita en multaj Unesko-rezolucioj. Relative facila por lerni kaj uzi, senrigarde de la uzant-es nacia/indiĝena lingvo ĝi estas vaste rigardata, per ~iaj parolantoj, kiel praktika solvo de la lingvaj problemoj, kio favoras neŭtralan kaj sen-partian komunikadon inter kulturoj, kaj helpas doni voĉon al malgrandaj lingvoj kaj kulturoj, alfronte al pli superregaj povoj. Hodiaŭ Esperanto funkcias kiel surprize vigla/forta rimedo por interŝanĝo kaj komprenado inter intelektuloj, hobiistoj, kaj profesiuloj.

La unuaj pioniroj de la lingvo en Irano ŝajnas esti ke, M. Abesgus, rusa bank-oficisto, postenita unue en Baku, kaj en 1910, en Tehrano (Kokeny kaj Bleier, p. 437-38). Kontribuanto al Esperanto-periodaĵoj, li estis elektita en la Lingvo-Komitato, poste en Esperanto-Akademio, kiam ĝi establiĝis en 1905 (Courtinat, P. 153).

Sumere de 1910 en la revuo Bahar artikoleto aperis pri Esperanto de Jusef Etesam-ol-Molk (1874-1937), la patro de la fama poetino Parvin Etesami (1913-1937), kaj kursoj de Esperanto komenciĝis en Tabriz en 1912. La Jarlibro de UEA por 1912 listigis Ardaches Der Hovhanissiantz, kiel delegito en Tabriz, je la adreso de la Imperia Banko de Irano. Li estas denove en la listo en sekvanta jaro, kaj estas kuniĝita kun delegitoj en Qazvin (instruisto, Mohamad Labib) kaj Tehran (Bahman Shidani, redaktoro de la ĵurnalo Raad, kai Ahmad Jazdani, oficisto de urba registaro (Rebrike, Passim), kaj Ahmad Kasravi. Shidani kompilis la unuan Esperanto-manlibron en Farsi publikigita en Tehrano en 1915 (Stojan, P. 282), kaj Jazdani partoprenis en Monda Kongrcso de Esperanto en 1920, en Hague. Tra la jaro 1920-a la Esperanta-movado kreskis firme kaj konstate, spronis per internaciistaj sentimentoj inter Iranaj intelektulo; kaj religi-kredantoj. Persujo ludis gravan rolon pri la klopodoj adapti Esperanton kiel la lingvo de la Ligo de Nacioj (Privat, p. 83-88, Lapenna, p. 86-92). La persa delegito Princo Arfa-ed-Douleh, estis unu el 11 delegitoj, kiu proponis la adapton en la rezolucio prezentita al la unua Asembleo de la Ligo je la 9a de Decembro, 1920, kaj renovigis en la dua Asembleo (Septembro 9, 1921). La Svisa Esperanto-pioniro, Edmond Privat servis, kiel legala Konsulo al la Irana delegacio.

La jaroj 1930 vidis malkreskon je interesiĝo pri esperanto. Kvin delegitoj estis listigitaj en la Jarlibro de 1934, sed tute neniu en 1937, kiam la loka politika kondiĉo farigis malfavora al ĝia internaciista perspektivo. ĝis 197S, Esperanto ne reaperis sur Irana scenejo, kiam la artikolo de Prof. M.H. Saheb-Zamani, en la revuo de Tehrana Universitato - Daneshkade stimulis tian interesiĝon, kaj en mallonga spaco de tempo Esperan~o-kursoj establigis ne nur en la Universitato sed ankaŭ en multaj aliaj lokoj ĉirkaŭ la lando, speciale universitatoj, lernejoj, kaj moskeoj. Esperanto estis inkluzivita en la sociologia instruplano en alt-lernejoj, kaj sekve de la revolucio, en kiu multaj Esperanto-parolantoj ludis entuziasman rolon, la Ministerio de Edukado eldonis alvokon al instruistoj por lerni la lingvon por povi respondi la kreskantan interesiĝon(demandon). Totala 675 instruistoj lernis por instrui Esperanton, sed la programo finfine mallongigis per subita starigo de la lran-Iraka milito (1980-1988). La kultura revolucio de 1980 portempe termis la universitatojn, sed la kursoj daŭris en lernejoj kaj moskeoj, kaj Esperanto pago aperis regule en la populara semajna gazeto Javanan. En 1981, Esperanto-centro fondiĝis en Tehrano. Esperanto fariĝis amas-movado. 

La klimato ŝanĝiĝis en la fruaj jaroj de 1980 kun la supereco de plia izolemaj elementoj inter Iranaj gvidantoj, kaj la amas-movado ŝrumpis, estis anstataŭigita, en la kursoj de la 1980-aj kun organizitaj strukturoj pli konvencia naturo kaj kun pli da emfazo sur kvalito ol la kvanto. Irana Esperanto parolantaro farigis regulaj partoprenantoj en Monda Esperanto-Kongresoj kaj reto da lokaj UEA reprezentantoj establiĝis. Esperanto-kursoj daŭris en universitatoj kaj aliaj lokoj, okazaj artikoloj aperis en la gazetaro, kaj radio kaj televido reliefigis Esperanton de tempo al tempo. Dua eldono de la Esperantlingva Nobla Korano estis aperigita, kaj iom poste traduko de la Robaioj de Omar Khajjam. Aliaj tradukoj inkluzive de la verkoj de Imam All kaj Hafiz. Hodiaŭ la Esperanto-movado en Irano estas vigla kaj aktiva, kaj Irano estas fame konata en la Internacia Esperanto -Komunumo.

BIBLIOGRAFIO
M. Bulton, Zamenhof Creator of Esperanto, Londono, 1960.
. Courtinat, Historio de Esperanto 1887-1960, 3 vol-oj, Bellerive-sur Allier (Francio), 1964 66.
. Janton, Esperanto: Language, Literature, and Community, Albanio N.Y., 1993.
. Kokeny and V. bleier, Enciklopedio de Esperanto, Budapesto, 1933.
Lapenna, "The Common Language Question before International Organizations", La Monda Lingvo-Problemo, 2, 1970, p. 83-102.
Lapenna, U. Lins, and T. Carlevaro, Esperanto en Perspektivo, Londono kaj Roterdamo, 1974.
E. Privat, Aventuroj de Pioniro, La Laguna (Hispanio), 1962.
Rebrik, "Fragmentoj cl Dek Jarojn en Persio~, Sennaciulo,28 Januaro 1925 kaj 5 Februaro 1925.
M. H. Saheb-Zamani, M.H. ~Irano, Islamo, kaj la Supernacia Lingvo Esperanto", in Serta Gratulatoria in Honorem Juan Regulo, voL 2, La Laguna (Hispanio), 1987, p. 701-717.
E. Stojan, Bibliografio de Internacia Lingvo, Genevo, 1929.
Humphrey Tonkin
Office of the President
University of Hartford
West Hartford, CT 06117, USA 

Fonto:
La Dua lingvo, M. H. Saheb-Zamani, ATAI eldonejo, 2006, Tehrano (paĝoj : 13-16)

Aref Azari

Aref AZARI (1924- 2007)
Azari naskiĝis kiel filo de irana familio en Aŝgabato, nuntempe la ĉefurbo de Turkmenio. Lia gepatra lingvo estis la turka. Li iris al turk-lingva lernejo kaj krome lernis la rusan kiel la tiaman ŝtatan lingvon de Aŝgabato. Kiam li havis dek jarojn la familio translokiĝis al Irano. Post unu jaro en la orient-irana urbo Maŝhado li translokiĝis al Tehrano kaj tie iris al la franca lernejo. Dum ferioj li laboris en diversaj fabrikoj. Poste li studis meĥanikan inĝenieradon (maŝin-fabrikadon) en alta tekniklernejo, kie instruis germanaj instruistoj. Pro financaj kialoj li ne sukcesis fini la studadon. Li poste dum kelkaj staĝoj laboris en Germanio, Usono kaj Francio por kompletigi sian scifakon.
Azari komencis labori en irana ŝata organizaĵo kaj poste daŭrigis en privataj entreprenoj, kie li precipe okupiĝis pri maŝin-instalado kaj manaĝerado en diversaj sekcioj.
En 1945 li sciiĝis pri Esperanto per sia frato kaj iom eklernis ĝin. Serioze li okupiĝas pri Esperanto ekde 1977, kiam li partoprenis Esperanto-kurson en la Tehrana universitato. Baldaŭ li ekinstruis. El liaj grandnombraj E-kursoj elkreskis multaj movadaj aktivuloj. Azari partoprenis kvar Universalajn Kongresojn en 1979, 1985, 1986 kaj 1988. En la UK de Lucerno de 1979 d-ro Pezeŝki instigis lin verki vortaron, kiu proprakoste publikiĝis post pli ol 20-jara laboro en 2000, nome la Ampleksa Esperanto-persa vortaro. La alidirektan volumon li prilaboris 70-procente, tamen ĝi ankoraŭ ne eldoniĝis.
Ekde la starigo de Irana Esperanto-Centro, li diversmaniere subtenas ĝin kaj en 2000 fariĝis honora prezidanto de IREA. En 2001 li fariĝis honora membro de Universala Esperanto-Asocio.

2010-11-02

La apero, kresko kaj solvo de la krizo (1993-1997) laŭ UEA dokument-leteroj

Sen ajna priskribo laŭ mi oni legante la sinsekvajn jenajn leterojn kapablos kompreni la aferon.


La unua letero de Osmo Buller al  Reza Torabi:


La 2-a letero:
la 3-a dokumento:
La 4-a dokumento:
La 5-a dokumento:
La 6-a dokumento:
la 7-a dokumento:


La 8-a dokumento:
La 9-a kaj la lastadokumento kiu estas fina punkto al la afero:





2010-10-27

Raporto de d-ro Keyhan Sayadpour pri La movado en Irano

 
Nuntempa Irana Esperanta Movado
Organizaĵoj
Esperanto-movado havas longan historion en Irano. En septembro 1916, unuafoje kelkaj esperntistoj kunsidis en Teherano kaj fondis Persian Esperanto-Asocion (1). Do ĉi-jare oni festas 90-jariĝon de irana movado. Tie ĉi mi ne celas prezenti historion de Esperanto-movado en Irano, sed priskribi pri la nuna stato de tiu movado laŭbezone menciante kelkajn historiajn notojn.
Irana Esperanto-Asocio, Irana Esperantista Junulara Organizo, Sabzandiŝan-Instituto kaj Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj estas la iranaj esperantaj organizaĵoj kiuj estas prezentataj.
Irana Esperanto-Asocio
Irana Esperanto-Asocio (IREA) fondiĝis en 1996 kaj akceptiĝis kiel landa asocio de UEA lastjare dum la UK en Vilno. Oni miras kial movado kun tiom longa historio ne posedis aliĝintan asocion ĝis nun, se oni ne scias la historion de nia movado.
Sendube la nuna movado en Irano ŝuldas sian prosperon al la klopodoj de D-ro Saheb-Zamani. Li komencis siajn Esperanto-aktivadojn antaŭ la islama revulocio en 1979. Li estis fama psikologo kaj krom siaj Esperanto-agadoj, li estis politike kaj socie aktiva persono. Post la revolucio, li daŭrigis siajn Esperanto-aktivadojn sed pro sia antaŭa personeco, li ne povis libere aktivi.
Estis persekutoj kontraŭ li kaj Esperanto, precipe far instruistoj de la angla, kondamnante E-on al rilato kun cionismo pro la juda deveno de Zamenhof. D-ro Saheb-Zamani elspezis grandan forton por batali kaj sukcesis jure venki la kondamnintojn. Sed la etoso, kion ili faris bezonis longan tempon por ŝanĝiĝi.
Precipe pro tio, li kredis ke irana Esperanto-movado ne bezonas asocion aŭ revuon por prosperi. Eble li timis aŭ ne povis paŝi ĉi-direkten pro la etoso ĉirkaŭ si. Aliflanke movado de D-ro Saheb-Zamani fakte ne estis demokratia kaj li deziris ne perdi sian estrecon. Pro tio longtempe irana movado malgraŭ siaj meritoj ne posedis asocion aŭ revuon. D-ro Saheb-Zamani kredis ke ekzistas sufiĉe da Esperanto-gazetoj en la mondo kaj instigis nin verki por ili. Tial aperis historia numero de Kontakto kies enhavon preskaŭ tute verkis irananoj.
Ekde 1992 aperis grupo de junaj esperantistoj, kiuj deziris labori pli libere. La ĉefmotoro de tiu grupo estis S-ro Reza Torabi. Ili sukcesis fondi IREJO-n kaj aligi ĝin al TEJO. La grupo ŝvelis kaj ensorbis kelkajn aktivulojn de la grupo de D-ro Saheb-Zamani, kaj fondis Sabzandiŝan-Instituton, la revuon ‘Irana Esperantisto’, kaj IREA-on dum la venintaj jaroj.
Bedaŭrinde IREA ne havas multe da membroj ; ĉirkaŭ 50 dum la pasinta jaro. Obstakloj al grandiĝo de la asocio multas sed ni povas mencii du : mankon de landa kongreso por kolekti esperantistojn kaj instigi ilin pagi kotizon kaj oficiale membriĝi ; kaj eblecon aĉeti la revuon ‘Irana Esperantisto’ de la strataj kioskoj aŭ aboni ĝin sen aliĝi al IREA.
Irana Esperantista Junulara Organizo
Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO) estas la pli malnova junulara sekcio de IREA. Ĝi fondiĝis en 1993 kaj akceptiĝis kiel landa sekcio de TEJO en 1994 dum la IJK en Koreio. Ĝi iam estis aktiva organizaĵo kaj eĉ posedis samtempe tri komitatanojn en TEJO-komitato.
Sed dum la lastaj jaroj kaj post la transiro de siaj aktiv-uloj al mezaĝeco, ĝi bedaŭrinde perdis sian aktivecon. Oni klopodas reaktivigi ĝin sed ni devas ankoraŭ atendi por tiu evento.
Sabzandiŝan-Instituto
Tiu instanco estas oficiale registrita privata instituto por propagandi kaj instrui la lingvon Esperanto. Sabzandiŝan signifas Verdpensuloj en la persa. Fakte ĝi estis la bazo por fondi IREA-on kaj la portalo por havi rilatojn kun iranaj organizaĵoj, ĉar registrigi IREA-on kiel oficialan asocion bezonas penigan laboron kaj daŭran tempon sed registrigo de privata lingvo-institucio estas multe pli facila tasko.
Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj
La landa sekcio de ILEI ankaŭ ne estas aktiva nuntempe. Feliĉe la membroj de Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj (IRLEI) decidis reaktivigi ĝin.
Oficejo
Ekzistas oficejo ekde 1997 en Teherano. La lokoj estis lupren-itaj inkluzive de la nova ; pro tio la lokoj ŝanĝiĝis 4–foje dum la pasintaj jaroj. Instali kampanjon por aĉeti lokon estas diskutata.
Revuo
La organo de IREA estas ‘Irana Esperantisto’. Relative belaspekta kaj bonkvalita pli-ol-3-jara revuo aperas por montri al ne-esperantistoj ke nia lingvo ne nur apartenas al la pli-famaj landoj ; Esperanto estas vere taŭga komunikilo por ĉiuj mondanoj. Irana Esperantisto estas nemalhaveblaĵo por ĉiu esperanta asocio, instituto, klubo, ekspozicio, biblioteko, kaj tiel plu, kiu celas varbi Esperanton kiel vere universalan lingvon.
Sezona 56-paĝa revuo estas ĝuste duone en la persa kaj duone en Esperanto. La persa kaj oficiala nomo de la revuo estas ‘Pajam-e Sabzandiŝan’ (Mesaĝo de verdpensuloj). En la esperanta parto vi povas trovi artikolojn pri iranaj kulturo, literaturo, kino, turismo kaj Esperanto-movado. Sed troveblas ankaŭ artikoloj de alilandaj kontribuantoj. Ni bone lernis de la sorto de «El Popola Ĉinio» kaj klopodas ne limigi nian revuon al artikoloj nur pri nia lando. La persa parto ĉefe enhavas artikolojn pri Esperanto kaj ties movado kaj celas allogi la legantojn al nia lingvo.
La rajton eldoni Iranan Esperantiston oni gajnis post 5-jara laboro por konvinki iranajn respondeculojn. « Irana Esperantisto » eldoniĝas per la financaj helpoj de iranaj esperantistoj en- aŭ ekster-lande loĝantaj. Malgraŭ la akceptebla kvalito de Irana Esperantisto, la nombro de la abonantoj estas malpli ol atendate. Ni rekomendas al ĉiu Esperanto-instanco kiu celas varbi nian lingvon, aboni ĝin kaj krom subteni ĝin finance, utiligi ĝin varbocele. Vidi iranan esperantan revuon povas esti pli granda surprizo ol vidi tian revuon ekzemple el okcidenta eŭropo. Aliflanke ni bonvenigas artikolojn de alilandaj esperantistoj. Irana Esperantisto ne nur apartenas al iranaj esperantistoj kaj ne celas nur prezenti Iranon.
Libroj
Dum la lastaj monatoj eldoniĝis du gravaj lernolibroj: La nova eldono de « La Dua Lingvo » de D-ro Saheb-Zamani, libro pere de kiu multaj irananoj konatiĝis kun Esperanto kaj lernis ĝin ; kaj « La Plej Facila Lingvo de la Mondo » de Inĝ. Ahmad Reza Mamduhi, la prezidanto de IREA. Ambaŭ libroj estas vere bezonataj por Esperanto-instruado al perslingvanoj kaj plenigis longtempe malplenan lokon de novaj lernolibroj. Baldaŭ aperos alia libro de Inĝ. Ahmad Reza Mamduhi kiu baziĝis sur la persa traduko de « La Fenomeno de Esperanto » de William Auld kaj celas prezenti la lingvon al la irana publiko.
Kunsidoj
Ni klopodas organizi iranan Esperanto-kongreson sed ankoraŭ ne sukcesis precipe pro financaj problemoj. Zamenhof-tagon ni festas kutime. En 2004 okazis tri kunsidoj en tri iranaj urboj : Raŝt, Maŝhad kaj Ŝiraz. Tio en Raŝt (Foto 1) okazis en granda salono apartenanta al banko kaj la du aliaj en universitataj atmosferoj. Pasintjare la festo okazis en la ateliero de S-ro Habibpur, esperantisto-pentristo (Foto 2). La KD de la programo aĉeteblas ĉe la oficejo.
En la oficejo de IREA ĉiumonate okazas esperanta prelego. La temoj estas variaj kaj elektas ilin la preleganto mem. Se vi planas vojaĝi al Teherano kaj vi deziras partopreni aŭ prelegi, bonvolu kontakti min. Ni ankaŭ kunsidas ĉiu-lunde vespere en la oficejo kaj laŭbezone (precipe pro alilandaj gastoj) dum la aliaj tagoj de la semajno.
Malgraŭ pli-malpli stabila stato de irana Esperanto-movado (asocio, revuo, oficejo, kunsidoj,...), mi kredas ke ĝi estas en sia nadiro de aktivado. Pasinte la homa forto estis pli granda, kvankam la bazo aŭ ne-homaj fortoj estis malpli. Ni multe diskutis pri tiu afero dum niaj kunsidoj sed ne trovis la kialon :
- Ĉu la financa stato de irananoj estas la kialo ? Ne. Nun nia ŝtato vendas nafton kelkoble pli multekoste ol pasinte kaj la financa stato de irananoj estas multe pli bone.
- Ĉu la minaco de milito estas la problemo ? Kiam Teherano estis bombardata de irakaj aviadiloj kaj misiloj, okazis Esperanto-kursoj en la ĉefurbo. Nun kiam estas nur minaco de milito, ne estas logike ke ĝi estu la kaŭzo de malpli-aktiveco de la movado.
- Ĉu irana ŝtato malhelpas Esperanto-movadon ? Ĝis nun oni ne vidis specialan malhelpon aŭ kontraŭstaron flanke de la ŝtato kontraŭ Esperanto.
Ŝajnas ke la nuna stato estas simpla nadiro en la aktivado de irana movado. Ni esperas fruan pason de tiu periodo kaj plivigliĝo de nia movado.

D-ro Keyhan Sayadpour, komitatano de IREA
ksayadpour@yahoo.com
 
Interreto
Se vi deziras ricevi plian informon pri Esperanto-movado en Irano, vi povas viziti :
www.sabzandishan.com
(oficiala adreso de Sabzandiŝan-Instituto)
www.esperanto.blogfa.com
(persa blogejo por aktualaj informoj ; esperanta versio konstruatas.)
iranaj-esperantistoj@yahoogroups.com
(grupo pri irana Esperanto-movado)

Referaĵo :
1- Alireza Dolatŝahi. Historio de Esperanto en Irano (1). Irana Esperantisto. Unua numero; aŭtuno 2002: paĝoj 5-6.
Kiel kontakti IREA-oficejon:
Strata adreso: Numero 5, Alizade strateto, Khagani Strato, Engelab Avenuo, Teherano

Telefakso: +98-21-88348929
E-poŝto: info@sabzandishan.com

Irana Esperanto-Centro establita

EVENTOJ n-ro 135 (oktobro 1997)

La 30-an de oktobro kun partopreno de 20 aktivuloj estis aranĝita ceremonio okaze la fondo de Irana Esperanto-Centro. Honora gasto estis s-ro Aref Azari, elstara E-verkisto de la Granda Persa-Esperanto-Persa vortaro.

En la centro kunsidas:
- Sabz Andishan Instituto (SAI),
- Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO),
- prepar-komitato de Irana Esperanto-Asocio (IREA),
kaj estas kunveneblo ankaŭ por aliaj kluboj.

Eblecoj en la centro: retpoŝto kaj telekopiado, bibliotek(et)o, libroservo, diversaj E-kursoj, konstantaj semajnaj kunvenoj. Kontaktoj al Irana Esperanto-Centro:

Stratadreso:   Tehran, str. Motahari n-ro 17, 2-a apartamento, 2-a etaĝo
Poŝta adreso: P.O. Kesto 17765-184, Tehran, Irano
Telefono:      +98-21-850529
Fakso:         +98-21-6236913
Retadreso:     irejo@forigu.neda.net

Inf: Reza Torabi, dir.


Laŭleĝe aŭ sukcese? - en Irano


Artikolo aperinta en la gazeto EVENTOJ (n-r0: 106, julio 1996)

En Irano ne ekzistas landa E-organizo. Ekzistas komitato (?, komisiono?) nomata "Esperanto-Irano" mll. MHSZ, aprobita de ŝtataj instancoj, kaj ekzistas pli ol 10 UEA-delegitoj.
Antaŭ iom pli ol 1 jaro aperis la ĝermoj de junulara grupiĝo, kiu ne kontentis pri la situacio (manko de movada vivo) kaj iniciatis komunan agadon. Ili fondis grupiĝon IREJO, kiu iĝis landa sekcio de TEJO kaj landa filio de ISAE.
Post la sukcesaj E-kursoj en Haravan Kulturcentro E-o estas prezentata ankaŭ en "Bahman Kulturejo", fama kulturcentro en Irano. "La kultura kaj scienca asocio de junularo" alligita al Bahman Kulturejo havas ne oficialan tamen plenan kunlaboron kun IREJO.
IREJO regule eldonas sian dumonatan bultenon (jam 13) per kiu lerte kaj trafe ligas la E-parolantojn al la movado, prezentas diversajn movadajn instancojn, servojn kaj rolas kiel interna informilo.
IREJO bone plenumas la movadajn taskojn, - tamen ĝi ne estas oficiala organizo (simila situacio kiel siatempe SEJM en Sovetunio - ndlr). La organizantoj konscias pri ĝi kaj klopodas registri ĝin ĉe la ŝtato, eĉ faris la unuajn paŝojn por leĝe fondi Iranan E-Asocion IREA, - kio tamen ne estas simpla afero en Irano.
Sed ilia agado rezultas ankaŭ alitipajn problemojn. Ilia apero en la internacia scenejo (ekz. kiel dezirata stato de UEA-delegito) faras seriozajn zorgojn al la ĝisnunaj struktureroj.

MHSZ ("Esperanto en Irano") skribas:
"Mi ne rekomendis lin (la ĉeforganizanton - ndlr) al UEA (kiam li tute neĝentile malakceptis la regularon de "E-o en Irano" kaj la vojon, kiun ĉiuj aliaj delegitoj jam pasigis por atingi tiun titolon) unue pro politikaj kialoj. Neniu konas lin kaj liajn intencojn. Li povas eĉ senkonscie aŭ intence fari aferojn je la nomo de UEA aŭ de Irano-Esperanto, kiuj povas facile endanĝerigi ne nur la movadon sed eĉ la vivojn de la homoj. Kial vi ne petis (kiel mi jam skribis) de li: sendu al vi la oficiale tradukitan registriĝon de lia t.n. Junulara Asocio? -Vi ne povas imagi, kiom sensitivaj estas niaj revoluciaj instancoj pri ĝuste tiuj du vortoj. Se li ne havus la ŝtatan permeson ĉi tie (kiel delegito - ndlr), ni havos tribunalan problemon. Ĉar MHSZ, preskaŭ antaŭ 15 jaroj, devige kaj skribe akceptis informi revoluciajn instancojn pri ĉia ajn devojiĝo, senpermesa asocio eĉ laboro pri Esperanto en la lando Irano. Se ĝi (MHSZ) ne povus garantii personon (kies nomo venas en Jarlibron) politike, religie kaj morale, ĝi devas tuj informi ilin. Tiel, kaj ĝuste tial oni permesis al ni aktivi por E-o kaj aperigi librojn en Esperanto. ... Oni respondecigis MHSZ, kiun la ŝtato kaj la funkciuloj bone konas..."

Malfacila problemo.

L. S. (
Laszlo Szilvasi, la redaktoro)

IREJO? Vieno? - Buller


EVENTOJ, n-ro 115 (decembro 1996)
 
Inter la 4-a kaj 7-a de decembro (1996) vizitis Vienon la ĝenerala direktoro de UEA s-ro Osmo Buller. Lia vizito havis du diversajn partojn.
La ĉefa celo estis renkonti kaj konzult-diskuti kun la gvidanto de IREJO s-ro Reza Torabi, kiu same vizitis Vienon por partopreni Mondan Junularan Forumon, kion organizis UN. Reza Torabi kaj f-ino Fatemeh Aziz Mohseni reprezentis Iranan Esperantistan Junularan Organizon.
Ŝajnis estis oportuna flanke de UEA, ke Osmo Buller persone interkonatiĝu kun Reza Torabi en Vieno (tiamaniere ŝparante monon kaj tempon).
La renkontiĝo estis por ambaŭ flanko fruktodona. Almenaŭ tiel opiniis S-ro Buller en la intervjuo kion li donis al E-Redakcio de ORF-Radio Aŭstria Internacia. La intervjuo aŭskulteblis la 8-an kaj 9-an de decembro en la E-programo de Radio Vieno.
La dua parto de la vizito celis konatiĝi kun la vivo kaj problemoj de viena esperantistaro. Jena parto konsistis ĉefe el vizitoj. S-ro Buller konatiĝis kun la laboro de Internacia E-Muzeo, kun la agado kaj de Aŭstria Esperanto-Movado kaj de Aŭstria Esperantista Federacio, same
kiel kun la mult-flanka aktivado de nia redakcio.
Ni mem multon profitis el la vizito kaj sincere ĝojas, ke speciale nia redakcia teamo havis la ŝancon subteni la agadon de UEA en ambaŭ rilatoj, ne parolante pri la ebleco pli intensigi nian jam aktivan kontakton kun IREJO.

Raportis:

Katinjo Fetes-Tosegi
E-fako de Radio Vieno
info@forigu.rai.ping.at
 =========================================

2010-10-25

Bahman ŜIDANI: la unua Irana E-instruisto kaj aktivulo

ŜIDANI Bahmen (?-?),unu el la pioniroj de E-o en Irano. Verŝajne li estas la unua E-instruisto en Irano. Lia lerno-libro "Esperanto en 20 lecionoj" estas brile verkita lernolibro por perslingvanoj kaj ankoraŭ uzebla. Li estis la plej longdaŭra UEA delegito en Irano kaj ankoraŭ  portas la rekordon, dum 31 jaroj sinsekve li estis UEA-delegito en Tehrano.
Li estas la unua irana E-isto kiu edziĝis en E-a medio. Li edziĝis kun Muĉul Mosavvar E-istino, sed ne ekzistas pruvoj pri ilia familio ĉu E-o daŭris en la familio aŭ ne. ni jam scias ke li estis Azero kaj aktivadis ankaŭ en Kaŭkazio.
Li multe verkis en Iranaj gazetoj, ĵurnaloj kaj aranĝis diversajn kursojn tra la lando. Li fondis "Persia Esperanto-Asocio"n pri kiu nur oni havas gazet-anoncon kaj ankoraŭ ne detala informo pri la asocio.
Mankas informoj pri liaj agadoj en E-ujo. Bonvenas ajna informo pri li kaj lia aktivado.