2010-10-22

Pri MHSZ

Pri MHSZ (Mohammad Hasan - Naser ed Din- Saheb oz Zamani)
Mi devas ankaŭ aldoni ke MHSZ (Mohammad Hasan - Naser ed Din- Saheb oz Zamani) estas la vera patrono kaj piloto de la irana E-movado. Esperanto kaj multaj avangardaj vidpunktoj inter irana intelektularo sen lia nomo ne estas kompletaj. Efektive li estis kiu intervenigis Esperanton en Iranon je la 70-a jardeko. Pri li, liaj gravaj libroj kaj lia rolo en la nuna irano oni devas verki apartan libron kaj certan ĉapitron en la historio de la irana movado. Li mem tutsole estas la historio de Esperanto en Irano kaj ni esperantistoj, ĉiuj, rekte aŭ malrekte estas la rezultoj de lia sindona tagnokta prilaboro. Por sciiĝi pri lia rolo en la nuna Irano, ĉu esperanta, ĉu psikologia, ĉu sociologia aŭ literatura, konsideri la jenajn librojn klarigas iom da multe:
1- La Tria Skribo (nova splorverko pri irana mistikismo kaj la fama sufio: Shams Tabrizi). La tutaj antaŭaj verkoj pri li estas nur citaĵoj de antaŭuloj. Sed la verko de MHSZ estas vere kritika kaj samtempe sciencmetoda revizio pri la grave profunda afero de mistikismo en Irano kiu ankoraŭ estas unu el la efikohavaj kialoj de la irananaj grupkondutoj. Nur sifiĉas diri ke la libro jam eldoniĝis pli ol dudekkelkaj fojoj kaj ankoraŭ estas ne tiom facile trovebla.
2- Sinjoro de du kaaboj (makrosociologio pri la opinioj de P.A. Sorokin). En tiu ĉi libro MHSZ surbaze de biografisfera fono de Sorokin, priserĉas la gravajn tiutemajn enlandajn problemojn.
3- La suferplena Juneco (demandoj kaj problemoj de la irana junularo kaj tiavoje pridemando de la enlanda junulara demandaro kiu volenevole rilatiĝas la kiel vivon kaj kiel edukadon kaj finfine la politikajn decidojn.
4- La Dua Lingvo (Lernolibro de Esperanto por perslingvanoj. Jam kelkfoje eldonite)
5- Kaj ili ne scias kial...(psikologiaj-sociologiaj demandoj de la lando.
6- La libro de la homa spirito ( Psikologio- sociologiaj demandoj)
7- Alifaco de la vizaghoj (Psikologio- sociologiaj demandoj)
udimento al estrecarto (pri la gvidado kaj gvidadarto. Profunde ellaborita verko pri la ĉiame demanda problemo de la gvidado en Irano)
9- Malsana ekonomiko de la libro
10- La logiko
11- Disciplino
12- Morgaŭiĝo de la Hodiaŭo
ktp. ktp...
Certa tone mi povas diri ke Irano ĝis nun ne vidis scienciston kiel li, lerta pri pasinteco, deca pri hodiaŭo kaj ne anstataŭigebla je morgaŭo.
Espereble liaj disĉiploj baldaŭ eldonos lian pli kompletan biografion. Viron kiun la morgaŭaj gefiloj de la lando nepre devas koni pli profunde.

 Sono Mobo. Lia disĉiplo.
la fonto: http://mhsz.blogfa.com/comments/?blogid=mhsz&postid=1&timezone=12642

2 comments:

  1. Karaj gesamideanoj:Salutinte,bonvolu kontroli la tekston lau gramatikaj k.vortumaj vidpunktoj! precipe ekzistas multaj pres-eraroj en la teksto! Antaudankon.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Dankon pro via atento kaj komento. Ĉar ni republikas la jam eldonitan tekston ne eblas tuŝi la enhavon ĉar simple ĉi tie ni nur spegulis ĝin.

      Delete